![]() |
Bogota Esperanto-Klubo | ![]() |
Bogoto la 14-an de Januaro 2002 No. 33
La forpaso
Ne malofte, la homoj ne pensas pri la morto, lasta celo de la fizika korpo. Iu diris, iom prave, ke naskighi estas sin defendi kontraú la morto. Kaj aliaj diras ke naski homon estas iamaniere kondamni lin/shin al morto. Aliaj pli optimismaj asertas ke morti -pli mole forpasi- ne estas morti sed naskigi al alia plej bona aú eble malbona vivo, dum aliaj kelkfoje krie instruas ke post morto/forpaso chiuj eniras en la nenion. Tamen, funde, multaj ne shatas paroli pri ilia propra morto kaj kulpas pri terorismo al tiuj, kiuj kutimas memori al la proksimuloj ke frue aú malfrue chiuj, vi kaj mi, post eliro de la animo al aliaj stadioj, la korpo, tiu korpo kiun ni tiom estimas, prizorgas kaj defendas restos kvieta, senmova, senparola kaj sensenta tre proksima al mangho por vermoj. Kiam, kie, kiel kaj kial ni morgaú aú iom da tempo pli malfrue, ni "ripozos en la dia ripozejo"? Mi ne scias. Nur mi scias, kiel diris la fama poeto Porfidio Barba Jacob: " io mortas che mi chiutage".
Kaj inter la aferoj mortantaj che mi chiutage estas mia urgho pensi fortege pri la estonta ekzisto de esperanto chiuflanken. Anstataú ghui tiun chielan shatokupon, tiun anghelan hobion, mi demetas mian dormon por idei kaj labori projektojn por la disvolvigho de esperanto plurfoje kie ne konvenas labori. Mia edzino, mia dolcha Bertha, ofte, sen malpaciencigi min, demandas sin la kialojn kiuj apartigas min el la chiutaga vivo. Hieraú, post pluraj horoj pensante pri la venonta kunveno de Esperanto por antaúeniri la movadon dum la anta jaro, shi, rakontis al mi ke ne estas viando, nek lakto, nek pano por hodiaú. Fekon! Tio okazas al neniu esperantisto en la tuta mondo, nur al mi, mi respondis, kaj eliris el la hejmo por serchi monon por acheti ilin. Jes, io mortas che mi chiutage, sed ankaú io naskighas che mi chiutage; chi foje la deziro nur lerni kja skribi en esperanto, ami la esperantistaron, sed ankaú elkore ami akiron, en la oportuna momento, de lakto, viando kaj pano.
Sen gloro kaj sen reago, la pagho de "Bogoto Esperanto-Klubo", kiel la plejmulto de nemalmultaj planoj por esperanto, atingis sian finon. Forpasis. Kaj al la funebra rito cheestas nur mi kaj mia deziro verki iom plie kaj ghui la kunvenojn, renkontighojn kaj aliajn eventojn nur organizitaj de miaj karaj samideanoj.
***********************************************************************************************************************
redaktoris: Santiago Alvarez
***********************************************************************************************************************
Retadreso
Apartado Postal 54-800
Bogotá-Colombia
esperanto@col1.telecom.com.co
esperanto12@lycos.es
Bogoto la 7-an de Januaro 2002 No. 32
Chu ni forpasos?
Ke ni, per daúra laborado, eniris en la novan jaron, estas surprizo. Ghenerale niaj poresperantaj iluzioj, pro manko de intereso, de mono aú de publika akcepto, rapide, kiel la fumo, malaperas. Chi-foje ankoraú ili ne malaperas, sed preskaú. Kelkfoje oni pensas ke ni estas la nuraj legantoj de niaj paghoj, sed kiam venas kuragha vocho apoganta nian entreprenon, oni revenas kun neordinara energio sur la klavaron kvazau ni ne nur estus la nuraj legantoj sed parto da milionoj. Ni pensas ke la difino de plua ekzisto de nia TTT-pagho ne korespondas al ni sed al niaj legantoj. Ili mem eldiros la lastan vorton.Kaj shajne ili jam komecis diri ke konvernas la ne ekziston de nia pagho. Ni konfesas ke ni pensas ke la legantaro de chi tiu modesta pagho, ne estas tiel dinamika kiel ni bezonas por vivi.
Same okazis kun nia "esperanto-listo", lerte prizorgata de Rubén Torres; ni pensis pri hasta kreskigho de ghia membraro, sed ne. Kaj ne malpli kun nia "komerca listo".Ni pensas ke la esperantistoj aú estas ne legemaj aú ne skribemaj. Aú ili estas legemaj kaj skribemaj sed niaj paghoj ne legindaj. Ni apartenas al diversaj listoj kie ghenerale aperas neniu mesagho. Estas listoj esperantaj kie esperanto ne aperas. Ni ankoraú ne havas argumentojn por kompreni tiun sistemon.
Kaj kun rara konsento pri la realajhoj, ni observas ke Esperanto, speciale en mia kara lando, dum oni jubilas pro esperantaj rezultoj kiel bapto de loko per nomo en esperanto, la membraro, kontraúe, nealtighas. Pro tio estas bona espero esperi ke la venonta kongreso universala okazighu en Chinio, por ke oni povu prezenti monumentan akordon pri ofcialigho de Esperanto, kiel dua lingvo, en grandega lando kaj tiel trovi strategion por veki amase veran intereson aparteni al la esperanta komunumo, legi, skribi, aúdi kaj paroili pri gravaj temoj en esperanto
Rilate nin, kiel dirite, serioze ni pensas rezigni la noblan taskon antaúeniri esperanton per tiu pagho, char okazas ke preskau sendube ni ne antaúenigas ghin.
Nia daúra laboro (reklamo)
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj
poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.
POR LA GEAMIKOJ KIUJ POPULUMAS L'ANImon
Verkis: Andrés CALLE NOREÑñA
Foje elhejmigxas la fido, ni parencigxas kun la fieco kaj entrancxeigxas
en
la malantauejon atendantaj la plejan malbonon, sekurigantaj malgravajxojn.
Cxu iu ajn ne sentas angoron kaj konfuzon, dum la tero plenigxas de
akusxdoloroj, dum gajeco forevitas nin, dum mankas pano kaj paco; kiel
eblus
dormi trankvile, kiel starigxi el noktomangxo kontente. Ni ne trompu
nin,
estas tiel nature voli savi sin sola, kulpigi aliulojn pri mankoj kaj
sendeziro.
Ekde la mankoj, ekde la nepovo, ekde la soifo kaj la bezono, ni eliras
por
trovi la aliulojn. Tiam, tiuj malsimiluloj, strangxaj kaj nekonataj,
malkasxigxas por ni, senarmiligxas kaj lasas malkovritaj okulojn kiuj
demandas nin, kiuj logas kaj lumigas nin, kaj en tiuj okuloj ni retrovas
nin
mem. La aliulaj okuloj estas tiuj kiuj al ni rehavigas nian propran
vizagxon. Iliaj auxdivoj estas kiuj igas nin reakiri la vocxon, kaj
ilia
proksimeco farigxas oazo, brulajxo, rifugxejo kaj festo.
Tiam la vivo igxas nostalgio pri ilia kunesto, nostagio pri futuro,
kaj
sindono kiu ne estigas lacon. Nur se la aliuloj nin pensigas, nur se
en ni
logxas kompato, se ni senigas nin el propra kiraso, ni pretigxos por
ricevi
cxirkaubrakumon de geamikoj.
Kristnasko proksimigxas kiam venas kaj iras mesagxoj el geamikoj. Tiuj
geamikoj kiuj estas la familio kiun oni elektas. Kristnasko estas la
cxiutaga liturgio ilin ami, esprimi al ili per minimumaj detaloj nian
korinklinon, malfermi por ili nian domon, ilin akcepti kaj kunuzi la
tablon.
Ankaux Kristnasko estas gxui la bonakcepton, respekti la silenton.
Por la geamikoj oni pentras la murojn, oni enportas la florojn; por
ili
estas la miziko kiun oni trezorigxas; kaj kiel ne pensi pri ili dum
legado
de libroj?.
Tial Kristnaska tempo ekzistas. Kristnasko eblas kiam ekzistas lojalaj
geamikoj, siceraj, noblaj, delikataj, inteligentaj, vundeblaj, sentemaj,
fidelaj; veraj geamikoj kiuj estas de alia mondo kaj de tiu-cxi mondo,
kiuj
estas tiaj kiaj Vi, la selektitaj geamikoj kaj tiuj kiuj la vivo nin
donacis; kiuj certigas nin en la sindonemo, en la dankemo. Estas nun
tempo
celebri Kristnaskon; mi venas por vin viziti kaj inauguri la forton,
la
kormolecon kaj amsenton.
Felicxan kristnaskan paskon. Ekalvenu tempo por rezisti maldelikatecon.
Se
vi estas kun mi por esti geamikoj, cxiu tempo alvenos kun kuragxigaj
novajxoj, kun signoj de korinklino kaj kun senfinaj benoj.
Tradukis el Hispana:
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://LuisGuillermo.com
Atentu!! (reklamo)
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj
vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas
la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú
hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas
atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek
jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj",
kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian
urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj
garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de
la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron
sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun,
esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.es
Pri la vivo kaj la morto
DOKITO estas unu el la plej famaj esperantistaj
poetoj el Brazilo.
Kun ghojo ni publikikas chi-tie eble lian
lastan poemon, pos la
bedaúra forpaso de lia kara edzino.
~Mi ne kuraghas pensi pri la morto,
Kiam la homa vivo chesas fakte..."
Kiel malbela estus homa sorto,
Se tia frazo sonus ja ekzakte!...
Sed mi ne kredas pri la morto mem,
Sed pri la viv´ eterna kaj senfina...
Se Di´ ekzistas, regas la sistem´,
Kiu la homon igas korinklina.
Amema Patro ne mortigas filon,
Sendube ankau Di´ne farus tion...
Li donas vivon, sunon, forton, brilon,
Tiele nure mi rekonas Dion.
Se ni foriras iam de chi mondo,
Serchante novajn kampojn de laboro,
Ni iros al la nevidebla rondo,
Por restarigi ghojon en la koro.
Char tie ni renkontos Geamatojn,
Kiuj antauis nin en la vojagho...
Kaj ni brakumos tie la gefratojn,
Liberigitaj de lº surtera kagho...
Ho, kiel bela estas l´Universo,
De Di´kkreita kun perfektaj leghoj.
Senpova estas mia povra verso,
Anstatau kantoj venas nur arpeghoj...
Do, mi silentas mian feblan vochon,
Kaj gardas zorge mian mildan liron,
Anstatau laudon havos mi riprochon,
Anstatau kanton ludos mi suspiron!...
Muritiba/Decembro/2001
Manoel Borges dos Santos
dokito@mma.com.br
Reklamo
Esperanto-parolanto nepostulema kaj kun
komputoro deziras labori internete aú alimaniere por solvi ekonomiajn
bezonojn.
Informoj che: amanto@lalupa.com
Informo el Chinio
Estimataj diversaj E-organizajhoj kaj karaj e-istoj,
Bonan novjaron!
Unue mi nome de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio(LEA) esprimas koran dankon al la E-organizajhoj kaj ge-esperantistoj, kiuj chiam subtenas laborojn de LEA kaj prizorgas evoluadon de E-movado en Liaoning-provinco.
Por LEA la jaro 2001 estis diligenta kaj kultiva jaro, ankaux ghoja kaj rikolta jaro.Ni okazigis la 8-an Liaoning provinca Kongreso de Esperanto, el kiu naskighis la nova kaj plijuna estraro kun energio, imagemo kaj praktika kapablo; Ni sukcese organizis la 3-an Nordorientan Chinan Kongreson de Esperanto kune kun Jilin-provinca Esperanto-Instituto. Por akiri vastan subtenon kaj kunlaboron ni publikigis la unuan kvinjaran planon de LEA por 21 jarcento; Por kore apogi kandidaton de UEA por la pacpremio de Nobel por 2001 ni speciale la leteron al Norvegia Nobel Instituto.La agado ¡°Propono al E-istoj en Ghemelaj Urboj¡± jam ricevis reagojn el pli ol 50 landoj. Nia organo ¡°Verda Stelo¡± refarighis gazeto-formo el la papera. Pli ol 200 personoj cheestis la diversajn E-kursojn de LEA kaj siaj filioj en la urboj. Liaoning Financa Kolegio enkondukis Esperanton kiel unu el la nedevigaj studobjektoj sub nia penado. Indas mencii, ke s-ro Wu Guojiang el LEA honore estis elektita nova komitatano B de UEA. Vorte ni elstare plenumis la laboron por 2001.
Nia ambicio estas krei unu el la plej aktiva Esperanto-centroj en la mondo kiel eble plej raipde. Nia celo estas subteni efektivigon de Laborplano de UEA 2001-2010 per nia praktika agado. Tamen ni klare scias, ke estas nefacile plenumi laborplanon de UEA. Ghi bezonas kunbatalon de chiu E-organizajho kaj la tutaj e-istoj. En novjaro LEA plifortigos kontakton kaj kunlabron kun diversaj E-organizajhoj kaj e-istoj, samtempe ni kore esperas kaj kredas , ke vi subtenu nin kiel antauxe kaj aktive partoprenu en ni.
Pacan kaj felichan jaron al chiu e-istoj por 2002.
Wu Guojiang
Komitatano B de UEA
Vic-prezidanto de LEA, Chinio
Grafikaj Artoj (reklamo)
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Invito al novjara saluto
Mi invitas chiujn rigardi la novjaran saluton en:
http://LuisGuillermo.com/felichan/2002.htm
Amikece:
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://LuisGuillermo.com
La Venkanto kaj la Perdanto
1. Kiam venkanto eraras, li diras: "Mi eraris!".
Kiam perdanto eraras, li diras: "Tio ne okazis pro mia
kulpo".
2. Venkanto laboras vigle kaj havas pli da tempo.
Perdanto estas cxiam "tre okupata" por fari tion, kio
estas necesa.
3. Venkanto alfrontas kaj superas la problemojn.
Perdanto rondiras kaj neniam sukcesas solvi ilin.
4. Venkanto sin sxuldigas.
Perdanto nur faras promesojn.
5. Venkanto diras: "Mi estas bona, sed ne tiel bona, kiel mi volus esti".
Perdanto diras: "Mi estas tiel malbona, kiel tiom da aliaj
personoj".
6. Venkanto auxkultas, komprenas kaj respondas.
Perdanto nur atendas oportunecon por paroli.
7. Venkanto respektas tiujn, kiuj estas superaj al li kaj eklernas ion
de
ili.
Perdanto rezistas je tiujn, kiuj estas superaj al li kaj
nur volas sercxi
por iliajn mankojn.
8. Venkanto sentas sin respondeca por io plu, krom sia propra laboro.
Perdanto ne kunlaboras kaj cxiam diras: "Mi faras nur
mian laboron".
9. Venkanto diras: "Eble ekzistas pli bona maniero fari tion...".
Perdanto diras: "Tio estas la maniero per kiu ni cxiam
faris gxin...".
10. Venkanto respektas la filozofadon, sed preferas agi.
Perdanto amas filozofi, kaj kritikas tiujn, kiuj
agas.
Filatelo (reklamo)
Tiuj, kiuj interesighas pri filatela intershancho
bovolu informi al nia redakcio
esperanto12@lycos.es
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la
hispana) $40.000
filatelo: Veraj juveloj!!
Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista",
okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de
"Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
***********************************************************************************************************************
redaktoris: Santiago Alvarez
***********************************************************************************************************************
Retadreso
Apartado Postal 54-800
Bogotá-Colombia
esperanto@col1.telecom.com.co
esperanto12@lycos.es
Bogoto la 24-an de decembro 2001 No. 31
FELICHAN KRISTNASKON KAJ SUKCESAN NOVAN JARON AL NIAJ EGE KARAJ LEGANTOJ!!!
Nia daúra laboro (reklamo)
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj
poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.
Atentomeritaj konsiloj
de Mila kaj Gerard Van Der Horst :
Per mono oni povas acxeti domon,
sed ne hejmon,
Per mono oni povas acxeti liton,
sed ne dormon,
Per mono oni povas acxeti horlogxon,
sed ne tempon,
Per mono oni povas acxeti libron,
sed ne konon,
Per mono oni povas acxeti mangxajxon,
sed ne apetiton,
Per mono oni povas acxeti postenon,
sed ne respekton,
Per mono oni povas acxeti sangon,
sed ne vivon,
Per mono oni povas acxeti kuracilon,
sed ne sanon,
Per mono oni povas acxeti amoron,
sed ne amon,
Per mono oni povas (sub)acxeti homojn,
sed ne amikojn.
Atentu!! (reklamo)
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj
vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas
la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú
hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas
atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek
jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj",
kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian
urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj
garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de
la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron
sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun,
esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.es
Por la venonta jaro!
Sendube la jaro 2002 estos definitiva aú almenaú tre grava por la disvastigho de Esperanto. Ni pensas ke la landa agado, ke la kontinentaj komisionoj, ke la multflankaj kongresoj kaj renkontighoj tra la mondo, ke la programoj de UEA kaj tiuj de aliaj ankaú influaj organizoj kaj ech la unuopula laboro, korekte pelos esperanton al notinda disvastigho. Sed la plej taúgaj armiloj, dum la venonta jaro, por situi esperanton en kiel neantaúe vidita loko, estas la esperanto-movado sin movighante en kulturon, turismon kaj komercon. Jen la tri vojoj por absoluta progreso de Esperanto. Pri tio ni devas kultivi nenian rezervon. Pro tio, la venonta jaro ankaú estas la jaro por per-esperanto-komerco@yahoogroups.com
Kial ni mencias tiun chi diskutforumon pri komerco
en Esperanto?
Char chi-tie trovighas unu el la chefaj startpunktoj
ekfunkciigi grandskalan disvolvighon de esperanto per komerco kaj komerco
per esperanto. Ne estas alia pli efika rimedo. Tamen, por atingi rapide
la sopiratan celon, ni, kiuj kredas ke "unueco donas fortecon", devas hastigi
la komercadon, ne gravas se mildforme, inter la interesitaj esperantistoj.
Importi kaj eksporti grandkvante. Tion fari ankaú malgrandkvante.
Intershanghi varojn grandkvante aú malgrandkvante. Tio sufichas
por fruktodona komercado. Gravas nun kaj chiam ke la objektoj estu bonkvalitaj
kaj la komercaj kompromisoj etikaj. Kaj ekkomeci la taskon tuj. Kiam la
skeptikuloj konfirmu la komercsvarmon che la esperanta mondo, tuj ili sin
lanchos en la novan mirindajhon komercan kiu transformos la mondon. Ek
al la laboro!!
Reklamo
Esperanto-parolanto nepostulema kaj kun
komputoro deziras labori internete aú alimaniere por solvi ekonomiajn
bezonojn.
Informoj che: amanto@lalupa.com
La Papo kaj Esperanto
Por la Kristnaska (kaj Paska) festo la papo kutime alparolas la
mondon en c`irkau` 50 lingvoj. La lasta lingvo en la listo estas lia
gepatra lingvo la pola. La antau`lasta estas la internacia
lingvo "Esperanto".
La fakto, ke la papo uzas la lingvon altigas g`ian prestig`on.
Sed pro lia sanostato, tio ne dau`ros eterne. Kiu scias kion faros
lia sekvulo.
Pro tio indus plej bone uzi tiujn momentojn:
-Informi viajn lernantojn pri tio. Povas ec` esti hejmtasko provi
surpaperigi tion kion diras la Papo.
-La kristnaskajn festojn oni pasigas kutime en la familio. Povas esti
interese au` trankvilige por viaj familianoj kaj geamikoj vidi, ke
tiu stranga lingvo pri kiu vi "perdas vian tempon" estas ankau` uzata
kaj ec` de la papo.
El Budapes`to salutas vin,
Thierry SALOMON
Grafikaj Artoj (reklamo)
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Nia propono!!!
Nemalofte oni informighas pri komercaj entreprenoj portante la nomon ESPERANTO. Tio signifas ke iuj entreprenistoj prave fieras pri aparteno al la esperanta komunumo.
Mi deziras - por antaúeniri esperanton per komerco kaj komercon per esperanto -, havigi al nia retforumo chiujn eblajn nomojn de tiuj entreprenoj kaj ties entreprenistoj. Ankaú la nomojn kaj enhavojn de la esperantaj etiketoj aperantaj sur la iamaniere esperantaj varoj.
Post ilia publikigo kaj kiel eble plej klara informado pri ili, mi kredas
ke pluraj el ni ekkomencos ofertojn kaj demandojn de varoj kaj servoj de
esperantaj entreprenoj. Ankaú fabrikadon de varoj kun esperantaj
nomoj. Tio estos iu el la mirindaj revoj de la tria jarmilo.
Mi ripetas kion diris Leonardo Ramalho: "Mi pensas ke se Esperanto
estus uzata en komerco kiel la angla, ni baldaú konkeros la mondon".
Poemo verkita de: Balazs Wacha (hungaro)
Konsumisma kanto el du apartaj partoj
Unua parto - enkonduka
Jen mi legas retmesagxojn
Kompletigas ili sagxon
aux liveras cerbmasagxon.
Jen mi legas pri regreso,
jen mi legas pri progreso -
restas tamen plu: agreso.
Legis mi pri dek atencoj
legas mi pri fi-potencoj,
multvizagxa dekadenco.
Legos mi pri edukado
pri Kasxuba tamburado
kaj pri Espo-instruado
Legas mi pri dek seksismoj,
dekses-isme-kaj-plusisme:
mi resumas gxin simplisme.
Dua parto
Jen mi mangxas Esperanton -
Espon estas mi mangxanta
egoisme konsumanta.
Tra la dentoj mi gxin zumas,
tage-nokte gxin rezumas,
kaj konsume gxin resumas.
Lernolibro pri Esperanto (reklamo)
"ESPERANTO un idioma para hacer amigos", estas bona metodo por hispanoparolantoj. Bonenhava kaj boneldonita libro kun du kasedoj, verkita de Profesoro Luis Jorge Santos-Morales. US$30
La tago de la libro
Mi ne scias kiel en Esperantio oni celebras la tagon de la libro. Aú pli bone dirite kia, dum la tago de Zamenhof, la 15-an de decembro, estas la ero de la progamo en rilato al la "tago de la libro". Post enketo, mi deduktis ke la plejmulto de niaj esperantistoj forgesis tiun libro-celebradon; forgesi au ignori, kelkfoje shajnas la samo. Unu tago post la tago de la celebrado de la tago de la libro, mi vizitis amikon kiu richighis sen legi ech libron.. Tamen, enirante lian domon oni vidas belaspektan bibliotekon kies nura leganto de iuj el ghiaj volumoj estas mi. Post longa parolado pri politiko, "virinoj", aútomobiloj -nur li parolis pri la tri temoj- kaj aliaj sensignifaj aktualajhoj, mi demandis al li pri iliaj libroj kiujn mi rekomendis al li acheti por "vesti" la multekostan meblon. Li akompanis min al sia bretaro kaj petis ke mi elektu por mi la 10 pli allogajn el miaj rekomenditaj libroj. Jam nokte, che mi, mi celebris la tagon de la libro. Kiel vi, amiko, celebris la vian? SAG-o
Filatelo (reklamo)
Tiuj, kiuj interesighas pri filatela intershancho
bovolu informi al nia redakcio
esperanto12@lycos.es
Oni serchas mecenatecojn
Tiu-chi estas nia lasta reklamo en la jaro 2001.
Vi povas esti unu el la profitantoj.
La mecenateco de nia listo konsistas en
la fakto kredi ke iuj nemonplenaj esperantistoj povas plenumi komercadon.
Vi mecenatos sendante varojn aú ajhojn
al interesuloj,
Vi mecenatos per risko kiu farighos bona frukto
en bona grundo.
Kiel oni pagos tiun sindonemon, tiun mecenatecon?
Per oraj dankesprimoj
Anakú per via praveco esti fiera
por fari el la esperanta komercado ion tushebla, reala, profita, socia
kaj utila.
per-esperanto-komerco@yahoogroups.com estas kreita
por richaj kaj nerichaj homoj
Ni chiuj ghin profitu.
Nuraj kondichoj: chiamaj honesteco, lojaleco
kaj konstanta laborado!
Esperantistoj el potencaj landoj povas,ekzemple,
profitigi samideanojn el nepotencaj landoj.
La diskutkampo, do, estas granda.
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la
hispana) $40.000
filatelo: Veraj juveloj!!
Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista",
okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de
"Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
***********************************************************************************************************************
redaktoris: Santiago Alvarez
***********************************************************************************************************************
Retadreso
Apartado Postal 54-800
Bogotá-Colombia
esperanto@col1.telecom.com.co
esperanto12@lycos.es
Bogoto la 17-an de decembro 2001 Nro. 30
Nova strategio por komerco
Ekde nia unua apero , ni informis ke unu el la chefaj celoj de nia agado estas komerco per esperanto. Kaj ni iom post iom klopodas plenumi tiun projekton. Estis por ni agrabla notico ke la Prezidanto de UEA estis kreinta komercan liston en Esperanto kaj ke pluraj esperantistoj interesighas pri la komercafero. Eble oni malkovros ke krom la idealismo pri Esperanto, estas emo al komercado i.a. por subteni la poresperantan laboron. Pro tio, chiuj partoprenantoj en la komerca listo, trovas lokon kie ni parolas pri la komerca aktivado. Nature, ke chi pagho estas je la dispono de "per-esperanto-komerco@yahoogroups.com". Kreskigi tiun liston egalas sendube al kreskado de la esperanto-movado tra la mondo. Sur la manoj de la listanoj konfide ripozas la estontenco de novaj rimedoj, tre utilaj, por la difuzo de nia lingvo kaj nature por la financa plibonigho de granda parto de la movadanoj. Kiel kutime, viaj rimarkoj kaj kontribuoj estas bonvenaj.
Nia daúra laboro (reklamo)
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj
poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.
Kun nia klera vizitinto Guido Ricci!
Kiel dirite en nia pasinta mesagho, kolombiaj
esperantistoj ghuis la viziton de S-ro Guido Ricci, kiu gajnis la simpatiojn
de la kongresanoj en Fusagasugá.
Li konsentis respondi nian demandaron, kiun ni
tre volonte transkribas al niaj legantoj.
BEK. Kie, kiam, kial kaj kiel vi farighis esperantisto?
GR. Esperanton mi
lernis mem kaj korespondante en 1984 pro scivolo pri la mondo.
Esperantisto mi farighas chiam kiam mi ricevas
avantaghojn per la uzado de la internacia lingvo.
BEK. Kion vi opinias pri vivanta esperanto en privataj entreprenoj?
GR. Ghi shparigus ege da mono.
BEK. Kion vi konsilas al la kolombia esperanto-movado?
GR. Instrui
la lingvon. Aranghi kiel eble pli da kursoj.
BEK. BV. rakonti ion pri via persona kaj esperanta aktiveco.
GR. Mi zorgas pri la esperanta eldono de Eurofax, la monata bulteno de la eúropa skolta oficejo. Vi povas legi aú retaboni ghin che www.scoutnet.org
BEK. Kio pri la kongreso en Fusagasugá. Iuj el viaj impresoj pri Kolombio.
GR. La etoso de la kongreso estis juneca kaj vigla. La programo, chefe la arta parto, tre plachis al mi. Kolombio estis por mi malkovro. Mi ricevis la impreson de lando tre verda kaj de homoj tre agrablaj kaj helpemaj.
BEK. Tion, kion vi deziras aldoni.
GR. Mi esperas reveni al Kolombio, sed mi deziras al chiuj kolombiaj samideanoj, precipe la plej junaj, multe vojaghi per esperanto.
Atentu!! (reklamo)
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj
vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas
la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú
hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas
atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek
jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj",
kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian
urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj
garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de
la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron
sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun,
esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.es
Ni esperantistoj ne plu diskriminaciu Esperanton
Kun surprizo ni trovas ke en kelkaj listoj pri esperanto, oni ne parolas la universalan lingvon sed la nacian. La legantoj, ekzemple hispanoj, ne povas scii kio okazas en landoj kiel Hungario aú Italio. Kaj la francaj devas ignori kion skribas la japanaj. Rekomendinde, ekzemple, la politiko de ,inter aliaj, VEKI aú esperanto-en-kolombio, kie la oficiala lingvo estas esperanto, kaj la membroj ghin praktikas. Alia afero estas kiam la listoj estas kreitaj por esprimi ideojn, komentojn aú sentojn pri esperanto en la patrujaj idiomoj. Ni kredas ke plej taúga rimedo estus la kreado de TTT-paghoj, en la naciaj lingvoj, por personoj kiuj ankoraú ne parolas Esperanton aú jhus ghin komencas lerni. Oni vidas nemalofte ke en iuj listoj oni skribas malmulte en Esperanto kaj la cetera granda spaco estas dedichata al la nacia. Okazas, mia Dio, ke ni mem, kelkfoje, en niaj listoj, diskriminacias al Esperanto
Reklamo
Esperanto-parolanto nepostulema kaj kun
komputoro deziras labori internete aú alimaniere por solvi ekonomiajn
bezonojn.
Informoj che: amanto@lalupa.com
Chu la angla dolorigas nian kapon?
Lastatempe ni trovas plendojn pri la postuloj de la angla lingvo. Ekzemple ju pli disvolvighas la eúropa komunumo des-pli la angla enmetas sian povon chiuloken. En lernejoj kaj notindaj entreprenoj shtataj aú globaj, la angla longigas siajn tentaklojn kaj la plendo pliampleksighas. Tiam, la vochoj de la lezitoj ankaú iras chiuloken, sed tute vane. La lingva imperio ne povas esti detenita nur per plendoj, pledoj kaj kritikoj. La solvo estas che la esperanto movado kaj neniam sur la manoj de niaj kontraúúloj. Kaj ghenerale niajn kontraúúlojn oni povas malkovrii facile: ili estas tiuj, kiuj ne parolas esperanton kaj konsekvence ne konas ties avantghojn.Ili estas milionoj sur la terglobo. Jes, la solvo estas che ni. La esperantistoj devas nemalofte uzi Esperanton. Uzi ghin chiam en kunvenoj, en komerco, en turismo, en kulturo, en la chiutaga vivo, en diskutoj, en iliaj shatokupoj. En chi tiu lasta okupo, Esperanto ludas gravan rolon. La rolantoj tramonde povas intershanghi krom efikajn ideojn ankaú kaj seninterrompe objektojn, ajhojn, varojn ktp. Kaj se ili ne volas la intershanghojn sed acheton kaj vendon, ankaú plibone. Sinteze, anstataú permesi al niaj kapoj ke ili doloru, ni donu al ili kanpon kaj permeson kreí vojojn por difuzi esperanton per komerco kaj komercon per esperanto. Same ni diru pri turismo kaj pri tiuj aspektoj kie esperanto povas kreski kaj kreskigi.
Grafikaj Artoj (reklamo)
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Malamiko de esperanta komunikado
Kiel milfoje jam dirite, sennombraj opinioj restas che la cerboj de esperantistoj sen atingi siajn proponitajn celojn, kiam ili timas esprimi ilin per ne sufiche flua rego de Esperanto. Ni imitu la angloparolantojn. Ili ne chiam per agrabla nek bonstila parolmaniero komunikighas kun, ekzemple, la hispano-parolantoj kiam ili kune komercas. Kaj la hispanoj komprenas al ili pli-malpli bone. Chikaze konvenas kompreni la dolarojn kaj chio aranghita. La rimarkinda diferenco estas ke la esperantistoj-komercistoj kiuj ne bone regas Esperanton, krom komerco, iom post iom okupighos pri ege bona lernado de Esperanto. Sed je la komenco, tiu malamiko de la komuinikado, nomata TIMO, devas malaperi per eduko fare de tiuj, kiuj jam regas la lingvon. Ne gravas se vi, kolego, ne regas bone esperanton; tion vi faros baldaú. Tiu cirkonstanco ne devas apartigi al vi el nia komerca listo. Multaj esperantistaj komercistoj bezonas vin kaj vi al ili. Ni iru chiuj antaúen!!!
Lernolibro pri Esperanto (reklamo)
"ESPERANTO un idioma para hacer amigos", estas bona metodo por hispanoparolantoj. Bonenhava kaj boneldonita libro kun du kasedoj, verkita de Profesoro Luis Jorge Santos-Morales. US$30
"Dokito", estas leginda poeto!!!
Manoel BORGES (en la reto dokito) brazila esperantisto
kaj poeto, permesis al ni publikigi sian belan kaj decembran poemon.
Jen la juvelo por niaj karaj legantoj:
"Jen nia decembra Poemo per kiu mi esprimas plej
korajn bondezirojn de
Paco, Sano kaj Felicho por la Kristnaskaj kaj
Novjara Festo, kun
profunda dankemo al vi chiuj!...
Jarfino
Decembre!...Proksimighas la fino de la jaro!...
Unua de l´jarcento, unua de l´jarmilo!...
Ankoraú infanece ekpashas la homaro,
Kaj multaj ne eliris el fazo de l´gorilo.
Pro sia neprudento kaj perfortema stilo,
Vivante en malamo, milito kaj brutaro,
Trovenda estas vojo de paco kaj trankvilo,
De kora komprenemo, de am´kaj solidaro...
Se ni ne trovas ghin, kun rapido kaj sincero,
Movante nian koron al kampo de sufero,
Etendighanta vaste al tuta terplanedo:
Ni certe falos ja, en senfina la abismo,
Kie regas krim¨de l´plej nigra egoismo,
De la homo sen Dio, sen esper´kaj sen kredo!...
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la
hispana) $40.000
filatelo: Veraj juveloj!!
Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista",
okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de
"Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
***********************************************************************************************************************
redaktoris: Santiago Alvarez
***********************************************************************************************************************
Retadreso
Apartado Postal 54-800
Bogotá-Colombia
esperanto@col1.telecom.com.co
esperanto12@lycos.es
![]()
Bogoto la 10-an de decembro 2001 No. 29
per-esperanto-komerco@yahoogroups.com
Ni estis iuj el tiuj kiuj konstante esprimis parole kaj skribe intereson por establi rimedojn por pligrandigi esperanton per komerco kaj komercon per esperanto. La Prezidanto de UEA glatigis parton de la celo, sufiche konsentita de pluraj esperantistoj, kreante liston pri komerco por esperantoparolantoj. Baldaú alighis al ghi membroj kaj la veturilo iniciatis sian historie gravan vojaghon.
Du tendencoj kun aldonoj estis proponitaj. Ke la listo taúgas por esperanto-komercistoj, profesiuloj kun suficha kono pri komerco. Kaj, ke tiu listo akceptu ne nur profesiuloj sed personoj dezirante iniciatighi en la komercado. Ankaú bonvenitaj fakuloj pri komerco kiuj povas alporti multon por la sukceso de la komerc-esperantaj celoj.
Kaj venis la unuaj mesaghoj de notindaj komercistoj. Kiel memorajho, ni kopiis kelkajn el la unuaj manifestoj por niaj karaj legantoj. Povas esti ke tiu chi pagho povu richighi per la ideoj kaj realighoj de siaj legantoj. Se bona kvanto da komercistoj interesighas pri subskribo al tiu listo, certe ke baldaú nova komercado kuraghe frapos la mondon kaj esperanto trovos pluajn lokojn.
Augusto Casquero, Prezidanto de "Valencia Esperanto Federacio" komplezas nin.
Ni dankas la pretecon de S-ro CASQUERO, respondi niaj demandaron. Li sin nomas laborulo anstataú gravulo kaj kaj aldonas:"Nia movado ne bezonas "gravulojn" sed homojn kiuj pretas ion fari". Jen li kun ni.
BEK. Kiam, kiel, kie kaj kial vi farighis esperantisto?.
A.C. Mi farighis esperantisto en la urbo Valencia (Hispanio), en la jaro 1969, tute hazarde, alighante al E-kurso kiun mi vidis anoncita en loka juhurnalo. Allogis min chefe la "interna ideo" de Esperanto.
BEK. Kion vi opinias pri vivanta esperanto en privataj entreprenoj?
A.C. La nuntempa mondo bezonas bone funkciantajn provatajn kaj publoikajn entreprenojn. Komereco estas nedisigebla parto de entreprenoj kaj de progreso en la mondo.
BEK. Se vi jam konas per-esperanto-komerco@yahoogroups.com , kion vi opinias pri ghi?
AC: Estas miaj unuaj kontaktoj kun ghi, kaj mi opinias ke estas tre bona ideo, apoginta. Iom pos iom la esperantistoj de la tuta mondo havas eblecon pli ofte interrilatighi, kaj ne senti sin izolitaj. Intershanghi spertojn, ideojn, ktp, chiam estos bonvena.
BEK. Kion vi opinias pri vivanta esperanto en privataj entreprenoj?
AC. Laú mia opiniuo utiligi esperanton en privataj entreprenoj povas multe helpi por starigi komercajn rektajn kontaktojn kun homoj kaj entreprenoj de la tuta terglobo, kio povas faciligi kaj rapidigi la komercajn rilatojn, kaj shpari monrimedojn.
BEK. Kion vi rekomendas al la kolombia movado nun iom kreskanta?
AC. Mi ne havas rajton ion rekomendi al iu ajn. Tamen por tiuj kiuj interesighas pri E-o, mi povas diri ke Esperanto estos kio estos la esperantistoj, despli da utileco de la lingvo. Ju pli da kono, despli da progreso. Gravas ne klopodi konvinki homojn parolante al ili pri nia lingvo, sed montrante ghian utilecon.
BEK. Bonvole diri iom pri via aktivado kiel Prezidanto de la Hispana Federacio de Esperanto?
AC. Mi ne estas prezidanto de Hispana Esperanto Federacio, sed de Valencia Esperanto Federacio. Mi estas ankaú Estrarano pri Kongresoj de Hispana Esperanto Federacio ( kaj Chefdelegito en Hispanio de UEA).
Niaj aktivadoj estass multaj kaj variaj. Mi speciales estas kontenta kun la kursoj de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (jam kvin jaroj). Ankaú por ni estas tre grava rememoro la okazigo de la Universala Kongreso de Esperanto, en nia urbo Valencia, en la jaro 1993, de kiu mi havis la honoron kaj la plezuron esti Prezidanto de LKK.BEK. Kion vi dezirus aldoni al tiu demandaro?
AC. Mi dezirus kuraghigi homojn lerni kaj praktiki E-on, kaj rigardi la estontecon, kiu estos brila se ni tion deziras, kaj se ni laboras por tio.
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.
Chinio gravega por Esperanto.
Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong venis en Chinion por
"klopodo malfermi dialogon kun registaro, potenca kaj respektata, cele al apogo fare de ghi pri niaj iniciatoj che UN ka UNESKO peti pli da apogo de la china registaro por la Esperanto-movado en Chinujo en la nuntempaj internaciaj lingvaj problemoj kaj la eblan subtenon al uzo de Esperanto je internacia nivelo". RC kaj LCY.Neniu alia lando kapablas kiel Chinio meti Esperanton en la tujan difuzon. Malferma kampanjho, pli ol diplomata, necesas por interesigi la registarojn kaj gravajn instancojn en la mondo, apogi kaj monsubteni programojn por la establo en Chinio de pionira oficialigho de Esperanto.
En Chino estas movado entenanta efektivajn kaj kapablajn komercistojn esperantistajn por kunprezenti al la terglobo novajn kaj taúgajn rimedojn por difinita enkonduko de pli justa komercado. La esperantistoj ne devas malprofiti la okazon pioneri pli valoran sistemon pri komerco.
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.es
El arhhivo de la estonteco
Estimataj amikoj,
Kun iom da timo kaj multe da tremo, kompreneble dankante al D-ro Renato Corsetti, kiu fidas je mi, kaj ankaú kun optimismo por la laboro disvolvighota de miaj kunfakuloj kaj de mi mem, mi ekinicas la laboron servi tiun chi liston.
Mi kredas ke la unua pasho de la retanoj estas opinii pri komerco tra la listo, kaj opinii pri chio, kio rilatas al komerco.Mi sugestas krei nekomplikan laborplanon -chu la vorto taúgas?- por starigi esperanton per komerco kaj komercon per esperanto kaj por starigi chion taúgan proponitan de ni chiuj. Tiu laborplano simpla kaj praktika, faciligos rimedojn por ke ni povu iniciati, ekzemple, komercadon inter ni mem, tra la reto.
Kompreneble estos grava konsistigi planojn kiel eble plej rapide realigatajn kaj profitdonajn.
Mi pensas ke ni, karaj retanoj, povas elmontri sufiche bone, ke pere de komerco Esperanto kreskos kaj pere de Esperanto la komercado inter ni kaj la venontoj atingos nekredeblajn sukcesojn. Ankaú per nia laboro kaj profito ni aldonos al la mondo helpon kaj pacon.
Por tiuj, kiuj ne deziras memkomerci sed per ideoj kaj sagheco grandigi nian liston kaj ties projektojn, tiu chi listo, nature, ankaú estas por ili.
De nun, mi petas al vi vian kunlaboron por la disvolvigho kaj prospero de nia listo.
Vian toleremon al mia modesta kontribuo, mi petas..
Komerce, esperante kaj amike via,
Santiago Alvarez
********************************************************************************************************************
Mi kredas ke la unua pasho de la retanoj estas opinii pri komerco tra la listo, kaj opinii pri chio, kio rilatas al komerco.
Preferinde la cxi-listanoj estu ne nur scivolemuloj, kiel nun estas mi, sed veraj entreprenistoj, profesie kaj serioze laborantaj.
Mi sugestas krei nekomplikan laborplanon -chu la vorto taúgas?- por starigi esperanton per komerco kaj komercon per esperanto kaj por starigi chion taúgan proponitan de ni chiuj. Tiu laborplano simpla kaj praktika, faciligos rimedojn por ke ni povu iniciati, ekzemple, komercadon inter ni mem, tra la reto.
La premiso por la sukceso internacia komerco per Esperanto estas la profesieco de la e-entreprenistoj. Importado kaj eskportado ne estas afero por amatoroj.
Miaopinie la interesitoj komercumi per Esperanto devas en siaj respektivaj landoj informigxi pri la afero. Por ekzemplo, cxi tie en Brazilo ekzistas multe da kursoj longaj kaj mallongdauxraj por prepari entreprenistojn ...ankaux multe de libroj kaj sxtataj oficejoj por flegi la aferon.
Mi antaux nelonge lernis mastrumi la softvaron Siscomex, ellaborita de la brazila registaro por fari per interreto la burakratiajn/administrajn pasxojn rilataj al importado kaj eksportado, sed mankas al mi pli funda kono pri la komerco mem, la rolo de peranto, ktp...
Mi pensas ke ni, karaj retanoj, povas elmontri sufiche bone, ke pere de komerco Esperanto kreskos kaj pere de Esperanto la komercado inter ni kaj la venontoj atingos nekredeblajn sukcesojn. Ankaú per nia laboro kaj profito ni aldonos al la mondo helpon kaj pacon.
Certe...
Por tiuj, kiuj ne deziras memkomerci sed per ideoj kaj sagheco grandigi nian liston kaj ties projektojn, tiu chi listo, nature, ankaú estas por ili.
Mi dubas, cxu tio estos bona por la listo... Oni riskas havi nur senfinajn diskutadojn. Mi mem nur restos en la listo se mi decidos iel entrepreni...
De nun, mi petas al vi vian kunlaboron por la disvolvigho kaj prospero de nia listo.
Kiel redaktoro de Brazila Esperantisto mi pretas fari raporton pri internacia komerco en Esperanto..kaj certe mi citos tiun cxi liston...
Kiuj en la listo jam agadas profesie kiel entreprenistoj aux intencas ekentrepreni?
Fabrício Valle
*********************************************************************************************************************
La premiso por la sukceso internacia komerco per Esperanto estas la profesieco de la e-entreprenistoj. Importado kaj eskportado ne estas afero por amatoroj.
Miaopinie la interesitoj komercumi per Esperanto devas en siaj respektivaj landoj informigxi pri la afero. Por ekzemplo, cxi tie en Brazilo ekzistas multe da kursoj longaj kaj mallongdauxraj por prepari entreprenistojn ...ankaux multe de libroj kaj sxtataj oficejoj por flegi la aferon.
Estimata,
Vi ja pravas, sed c'u ni nepre devas kalkuli nur kun la grandaj entreprenoj ?
Mi antaux nelonge lernis mastrumi la softvaron Siscomex, ellaborita de la brazila registaro por fari per interreto la burakratiajn/administrajn pasxojn rilataj al importado kaj eksportado, sed mankas al mi pli funda kono pri la komerco mem, la rolo de peranto, ktp...
Dependas c'u vi nepre deziras surmerkatigi varojn je alta skalo. Mi persone pretas sperti tion je eta skalo por iom post iom plifirmigi ion solidan. Tiel la riskoj kaj investoj ne estas tiom dang'eraj por la entrepreno.
Amike al vi
Marie-Helene************************************************************************************************************************
Franz Josef BRAUN
Hornisgrindestr. 8, D-77815 Bühl
Telefon: 07223/942064, Telefax: 07223/942065
e-Post (eMail): F.J.Braun@t-online.de
Fabricio Valle skribis kaj demandis:
kaj cxiujare dum la Universala Kongreso ni arangxas informkunvenon kaj konstante dum la kongreso havas budon por informi kaj gajni novajn membrojn.
Do, certe ankaux en Fortaleza, cxu ne?Jes, kompreneble.
Cxu IKEF jam estas perata de Brazila Esperanto-Ligo? Mi kredas, ke ne...
Ne. En Brazilo IKEF havas nur tri membrojn (Silvio Knies MATES, Guido GRATTAPAGLIA, Gilbert LEDON) kaj (ankoraux) ne peranto. Ni esperas gajni pli dum la UK en Fortaleza.
Antaux ne longe mi legis en brazila jxurnalo, ke grandaj brazilaj entreprenoj havas multe da lingvaj problemoj rilate al eksportado al Cxinio, cxar ili ne bone regas la anglas kaj aldone parolas diversajn dialektojn...
Cxu ne estas bona vojo starigi lingvan servon al tiuj entreprenoj...per kunlaboro inter esperantistoj el du landoj, por ekzemplo brazilaj kaj cxinaj esperantistoj kune povas peri la komunikadon inter cxinaj kaj brazilaj grandaj entreprenistoj...
Cxu eble jam ekzistas iu tia servo?Jes, ekzistas "I.T.R.E. Réseau International de Traduction - Internacia Tradukreto" de Daniel DURAND, "Les Nids", FR-49190 Saint-Aubin de Luigne, retposxto: <dan.cdm@wanadoo.fr>, kiu prizorgas per aligxintaj tradukantoj tian servon.
Nu, mi ankoraux persiste restas en la diskultlisto cxar mi planas fari ampleksan raporton pri internacia komerco per Esperanto, por la revuo Brazila Esperantisto, kaj utilos iom resti por kolekti informojn...Certe mi kontaktos vin, pri IKEF...
Tre bone!
Salutas el Brazilo,
Fabrício Valle
**************************************************************************************************************************
Karaj,
Esperanto aperis helpe de komercisto bopatro de L.L.Zamenhof. Dum la
Zamenhofa periodo Esperanto jam estis praktika por komerco. Kaj mi iam legis
historion ke tiam komercan kunvenon de Esperanto cheestis ech itala ministro
pri komerco kaj delegito de la china registaro. Mi foje demandis min, kiam
nia praktiko de Esperanto por komerco povos atingi la historian nivelon, sed
ne diskutadas, chu ni povas uzi Esperanton por komerco aw ne. Mi estas
komercisto. Mi ne konas la anglan lingvon. Dum la pasintaj monatoj mi
eksportis al mia partnero bulgara E-komercisto 31 x 40 kontenerojn da chinaj
artfajroj kaj petardoj(ch.800 tunoj da eksplosiva varo). Mia sperto: 1. Se
ni ne profesie okupas la komercon, la sukceso ne havas garantion. Fakte la
profesia okupo ankaw ofte ne havas sukceson, kaj amatora okupo certe ne
havas veran sukceson. 2. Unu el la du estu potenca je financo. Se la ambaw
estas senmonaj, la diskuto estos vana. 3. la komercisto devas havi propran
komercan okupon je unu varo, sed ne peras chian varon. 4. La ambaw ne devas
ofte malokupi la varon, se ni jam okupis iun varon.
s-ro Chielismo WON
china peranto de IKEF
komerco@public.xa.sn.cn
informo@komerco.com******************************************************************************************************************************
Kara amiko Fabricio,
Mi respondas al viaj demandoj.
Profesie mi estas estro de konstru-firmao de 30 laboristoj, kaj mi baldaù
malfermos firmaon pri komerco
de diversajn varojn .Mi jam komercis pere de esperanto profesie kun
seriozajn partnerojn , kaj estis profitdona
pro tio mi investis en stoko de varoj . Mi havas lokon en Francio .
Mi jam acxetis en Italio (okazis en itala lingvo kun esperantistoj ) en
Cxinio , cxion okazis en esperanto, inkluzive
de la fakturo kaj dogan-paperoj . Mi pagis sen garantio , kaj rekte al
esperantista firmao surloke . Gxis nun cxio
iris bone kaj en 4 mendoj de 70.000 USD totale , mi gajnis nete 10.000 USD
,kion nun mi reinvestas por
esperanto kaj komerco .( stoko de gantoj, diamantaj diskoj,......,
oliv-oleo kun etikedo en esperanto)
Laù mi ni devus labori pli bone pere de esperanto, sed oni bezonas monon
por komenci, kaj profesie oni
devas esti bona vendisto . Caxr sen rapida vendado okazos nenio .
Mi estus preta investi en iu lando por helpi esperantistoj, sed mi nur
povas fari tion unu foje , do oni ne devas
riski kaj bone studi .
Amike
Gis revido
Michel Basso
Francio***********************************************************************************************************************
Estimataj retanoj,
Oni ne povas esperi grandan reagon tuj post la ekkomenco de dissendolisto pri komerco.
La plej multo el la esperantistoj ankoraú estas rezervighemaj.
Dum multe da tempo ne malmultaj konsideris komercadon per esperanto kiel ne konvena afero.
Tamen, la tempoj estas aliaj kaj oni povas observi shanghojn en la opinioj de konsiderinda parto de la esperantistoj.Homoj el Brazilo, Kolombio, Francio Germanio kaj Rusio opiniis pri tiu chi pagho per promesigaj vortoj.
Ne mankis komercaj projektoj kaj eble jam promesplenaj realighoj.
Espereble baldaú novaj entreprenistoj esperantistaj venos en nian liston por malfermi vojojn por oportuna negocado.S-ro Emilio Cid afirmis " dum la lastaj 8 tagoj, mi devas konstati, ke nur malmultaj estas veraj komercistoj aú praktike planas komerci per esperanto". Tiu penso igas mediti al mi. Se ni, pere de chi-listo altiras personojn kiuj poste farighos komercistoj, unu el la bonvenaj celoj de la "esperanto-komerca" agado plenumighos favore esperanton, komercon kaj la mondon.
Estas aliaj kiel mi, diplomitaj pri komerco, sed pro diversaj cirkonstancoj apartighitaj de la komercado; tamen, konsiderinde Esperanton kiel utilan rimedon por iagrade nova komercado, intencas reveni al sia malnova ofico, kaj gaje gajni monon kaj ghin gajnigi al aliaj.
Ni, en Kolombio, por tiu celo, kreighis grupo kiu, amante la kulturon, kaj tion, kion ofertas Esperanto, decidis integrighi al la komerca stadio. La legha reprezentanto de tiu ghis nun ne granda entrepreno nomighas Martha Gallo Gómez, ankaú secretariino de "Kolombia Esperanto-Ligo" - Bogoto, Kolombio..
Nia Klubo, kies TTT-pagho estas http://usuarios.tripod.es/esperantoklubo/espera.html proponas simplan kaj kompreneble volontan taskon: ke la retanoj transdonu la plej gravajn produkojn de siaj respektivaj landoj, por veki la intereson de la partoprenantoj de chi-listo. Ekzemple ni povas pensi pri smeraldoj en Kolombio, diamantoj en Belgio, tapishoj en Irano, ktp.
Je la komenco de la fino de la jaro, mi deziras al chiuj sanon, felichon kaj prosperon.
Santiago Alvarez G
***********************************************************************************************************************
mi bedau'ras, ke mi ne povis sekvi dau're c'i tiun liston, sed mi dankas c'iujn, kiuj reagis, proponis, ktp.
Tute aparte mi volas diri al Joseph Braun, ke efektive c'i tiu listo estas rigardebla kiel unu el la agadoj de IKEF. Ni volas stimuli la ekuzon de Esperanto por komerco, ec' se en malgrandaj nic'oj.
Santjago (kiu prizorgas la liston) tre oportune diras:
> Se ni, pere de chi-listo altiras personojn kiuj poste farighos komercistoj, unu el la bonvenaj celoj de la "esperanto-komerca" agado plenumighos favore esperanton, komercon kaj la mondon.
Cetere, mi konsilas lin provi informi pri la listo en la ret-listoj de afrikaj esperantistoj.
Bonan komercon al c'iuj!
Amike
Renato
*************************************************************************************************************************
Ni, en Kolombio, por tiu celo, kreighis grupo kiu, amante la kulturon, kaj tion, kion ofertas Esperanto, decidis integrighi al la komerca stadio
Kara Santiago,
Ekzistas io kion oni nomas en Francio "Justa Komerco", mi ne scias kiel g'i nomig'as aliloke ... Certe multaj scias ke tio konsistas el rekta komerco kun pli justa pago al la dungitoj en la koncernaj landoj, malmulte da h'emikaj aldonaj'oj, kaj malpli da perantoj, de kinoa-o, kafo, mateo, milio, kaj tiel plu, kiujn la eu'ropanoj tre s'atas kaj kiuj multekostas c'i tie. Jam kelkaj ac'etas tiujn produktojn (kvankam pli multekostaj) g'uste c'ar oni certas ke ili devenas de "Justa Komerco", ec' se la ac'etantoj ne estas ric'aj. Se estas malmulte da perantoj, la prezo povus esti malalta kondic'e ke la konsumontoj organizig'u por ac'eti mem en grupoj.
En Francio kiel en aliaj eu'ropaj landoj, estas kvalita merkato por tio lau' malalta skalo.
Estas jam diversaj fontoj de tia komerco, malmulte konataj de la publiko, sed kial ne imagi ke vi povus organizi ion similan ?
Plej amike al vi,
Marie-Helene************************************************************************************************************************
---- Principio del mensaje incluido ----De:"Emilio" <sapato@sapato.com.br>
Enviado:Sat, 24 Nov 2001 13:20:43 -0200
Para:<per-esperanto-komerco@yahoogroups.com>
Asunto:[per-esperanto-komerco] Esperanta versio KUNE kun angla en
la sama pagho.
Mia nomo estas Emilio Cid.
Mi estas komercisto, SED ankorau ne komercisto per esperanto.
Mi havas 3 fizikajn shu-magazenojn en Sao Paulo - Brazilo, 1 virtualan
www.sapato.com.br ) , kaj ankau 1 virtualan brazilanajn shtonojn
magazenon
( www.pedrasdobrasil.com.br ). Tiun lastan mi jam komencis traduki al
esperanto.Gravega kontribuo de S-ro Franz Josef Braun. Ankau mi pensis ke tiu
listo
estus la unua pasho pri komerco per esperanto, kaj nun mi estas pli
felicha
per tiu informo pri IKEF.Mi kredas ke li havas multe por instrui, kaj helpi nin per sia sperto.
> Mi estas Franz Josef Braun, kunfondinto de IKEF (Internacia Komerca
kaj
Ekonomia Fakgrupo, *1985) kaj ekde tiam ties prezidanto.
Mia familio vendas shoujn jam ekde 50 jaroj , kaj lastan jaron
mi "achetis"
la novan ideon pri vendi shtonojn.Estas homoj kiuj ne vendas ajhojn, sed povas vendi ideojn por aliaj
kiuj
povas realigi ilin.
Do mi volas partopreni tiun liston por sciighi min pri jam ekzistantaj
eblecoj kaj ankau pri farontaj novaghoj. Mi volas acheti ankau novajn
ideojn
(preferinde gajni).Per tiuj virtualaj magazenoj mi vendas ne nur al Brazilo, sed ankau al
Usono, Latinameriko, kaj Europo. Ankorau estas timemaj achetantoj,
sed la
afero ja kreskas. Kaj lau mia sperto, angla ne estas plu la plej bona
ebleco por vendi. Al Usono, Britio, Germanio kaj aliajn elgermanajn
landojn
jes, sed al Francio, Italio, Hispanio, Latinameriko, NE.Ekde kelkaj monatoj, angla ne estas plu la plimulto en interreto,
char aliaj
merkatoj multe rapide kreskas. Ekz. Brazilo estas jam la 4a plej
granda
merkato en interreto. Kaj ni brazilanoj tute ne parolas angla, kaj
tute ne
volas lerni angla. Povas esti ke ni lernu hispana au esperanto, sed ne
angla.Mi ech diras ke kontraue la situacio en Germanio (mi jam loghis en
Germanio), 99% da latinamerikanoj , kaj 80% da latineuropanoj ne
parolas
anglan.Miaj paghoj jam estas ankau angle, sed foje mi ricevas achetintencojn
el
ellatina lingvo parolanta, kaj mi sugestas la achetonta viziti nian
paghon
en portugala mem. Estas pli facila ol angla.Mi pensas ke al Francoj, Hispanoj, kaj Italoj estus:
1) multe malfacile viziti paghojn angle;
2) iom malfacile viziti paghojn portugale;
3) iom pli Facile viziti paghojn angle-esperante;
4) la plej facile viziti paghojn siaj propraj lingve.
Kaj precize tie mi vidas grandan oportunon por Esperanto. Mi
elklaros:Miaj latinaj alilandanoj vizitantoj unue elektas la anglan version,
sed post
ke mi invitas ilin viziti la portugalan version, ili akordas ke la
portugala
versio estas pli facila por kompreni ol la angla.Kaj kiel ili chiam UNUE kutumas elekti la anglan version, mi proponas
ke la
esperanta versio estas KUNE kun la angla, en la sama pagho.Vidu la ekzemplon:
To sell to other parts of the world, write us.
Por vendi al aliaj partoj de la mondo, skribu al ni.
(Para vender a otras partes del mundo, scribanos) hispanaVidu ke esperanto estas multe pli facila ol angla, almenau al hispana
parolantoj.Kaj tiel ili povus kompari kun angla, ghi estus du diversaj fontoj
por provi
kompreni la tekston, kaj vekigos la intereson pri esperanto.Oni povas ankau skribi la frazon:
"Vi povas kompreni Esperanton ! You can understand Esperanto !
www.esperanto.org "Aliamanere, per paghoj apartaj, ili certe ne vizitus la esperantan
version.Pardonu ke mi ankorau ne bone skribas esperante, kaj bonvolu korekti
min
private.
> En tiaj internaciaj konzernoj, la uzata lingvo en internaciaj
kontaktoj
nun estas nur la angla. Do ni povas nuntempe forgesi uzon de
Esperanto en
grandaj mondvastaj entreprenoj ("global player"). Bedauxrinde, sed
estas
fakto.
>> Se mi resumas la duskutaton en la retlisto [per-esperanto-komerco]
dum la
lastaj 8 tagoj, mi devas konstati, ke nur malmultaj estas veraj
komcercistoj
aux praktike planas komerci per Esperanto:
Emilio Cid
***********************************************************************************************************************Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Lernolibro pri Esperanto
"ESPERANTO un idioma para hacer amigos", estas bona metodo por hispanoparolantoj. Bonenhava kaj boneldonita libro kun du kasedoj, verkita de Profesoro Luis Jorge Santos-Morales. US$30
***********************************************************************************************************************
redaktoris: Santiago Alvarez
***********************************************************************************************************************
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Retadreso
Apartado Postal 54-800
Bogotá-Colombia
esperanto@col1.telecom.com.co
esperanto12@lycos.es
![]()
Bogoto la 26-an de Novembro 2001 No. 28
"Per-esperanto-komerco" tra la mondo"
"Bogota Esperanto-Klubo" ankoraú pretendas farighi unu el la ejoj por la penso, opinioj kaj realighoj de komercistoj parolantaj la internacian lingvon. La jhus kreita "komerca listo" por komercistoj parolante Esperanton, bezonas ne nur malfermon de negocoj inter la listanoj sed ankaú ideojn por fari el tiu chi komercado facilan rimedon por pli bona profito. Por atingi efikan rezulton, ni opinias ke ne nur la komercistoj kiuj establas negocojn tra la listo aú tiuj, kiuj je la momento tion ne faros aú tiuj kiuj konas pri komerco sen esti tia, estas bonvenaj al per-esperanto-komerco@yahoogroups.com
Kvankam iuj -ankau respektinda pozicio- opinias ke nenian komerco plibonighos per esperanto kaj ke neniam esperanto difuzighos fantazie per komerco, la vero kaj nur la vero estas en la fakto ke chi tiu generacio ghuos la floradon de komerco en progresemaj esperantistoj, kiel tiuj, kiuj jam aperas kun entuziasmo en la menciita listo. Kun eraro oni afirmas ke esperantistoj estas alvokitaj de la vivo al la malricheco; ni pensas la kontraúan: esperantistoj estas alvokitaj de la vivo al la praktiko de tia komercado, plenplenita de etiko kaj sukceso, kiel la mondo neniam antaúe spertis. Pro tio ne nur negoci sed etiki por fari el ni, esperantajn komercistojn, modelaj en mondo kie championas la korupto.
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Kun aúskultinda preleganto.
Unu el la plej gravaj kaj aplaúditaj prelegantoj dum TAKE-99 estis S-ro Gilbert R. LEDON, kiu ekokvente interesis la aúskultantaron.
Unuafoje, aktiva membro de SAT honorigas nian paghon. Ni agnoskas ke nemulte ni konas pri "Sennacieca Asocio Tutmonda", kvankam ni kutime identigas ghin kun meritplenuloj kiel Eúgeno Lanti, Gaston Waringhien, Fernando de Diego kaj aliaj gigantoj en la esperanto-movado. Nun ni aúskultu nian invititon.BEK. Kiam, kie, kiel, kaj kie vi farighis esperantisto?
GRL. . Mi farighis esperantisto en 1950 kian en Tuluzo, Francio mi vidis banderolon kiu diris: "Unu homaro, unu lingvo: Esperanto". La diro estis por mi tiom evidenta, ke mi tuj eklernis la lingvon.
BEK. Kion vi opinias pri esperanto aktiva en privataj entreprenoj?
GRL. Kiel (eks-)entreprenisto mi pensas ke ghis nun Esperanto estas entute senutila char la esperantistoj kaj entreprenistoj tute ne uzas la lingvon..
BEK. Chu vi bonvolas diri al ni iom pri SAT?
GRL. SAT estas ghuste la nura organizo kiu uzas Esperanton kiel kulturlingvon por siaj klerigaj celoj. SAT konsciis, ke la homaj valoroj estas tutmondaj, do esence sennaciecaj. La homoj devas pensi globe ech se ili nur povas agi loke. SAT konscias, ke la grandaj plagoj de la homaro (kaj la homa historio tion pruvas) estas naciismo, la religioj, rasismo kaj la tutmonda koloniiga kapitalismo.
BEK. Kion vi konsilas al la esperanto-movado ghenerale kaj al tiu de Kolombio?
GRL. Mi konsilas al la esperanto-movado, ankaú en Kolombio, ke la homoj ne plu disjhetu tunojn kaj tunojn da flugfolioj por propagandi lingvon, kiun ili mem ne uzas, ke ili cesu krokodili kaj uzu la lingvon chie, chiel, kaj chiam, en sia hejmo, en sia klubo, en sia laborejo.
BEK. Kion vi volas aldoni al tiu chi mallonga demandaro?
GRL. Mi aldonas, ke nur tiel Esperanto povos farighi "vera Lingvo". Tial, por pravigi mian vidpunkton mi informas, ke mi uzas Esperanton hejme, skribis 6 libretojn teknikajn, nun ech "Aviadilan terminaron" kaj 5 pliajn librojn ligitajn al nia socia vivo, ekologio, filozofio ks.
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esPardonon
La redaktoro de chi lastatempe agonianta pagho vidis kun gheno ke, antaú, en, kaj post la pasinta kongreso en Kolombio, kies LKK-prezidanto esti li, kaj kiam ekkomecis interesighi pluraj personoj pri la komerca pagho, kiu afable la Prezidanto de UEA transdonis al li por ke li ghin "mastru", neatenditaj problemoj en sia komputoro aperis, por malfaciligi ne nur siajn taskojn sed sian propran vivon. Pluraj mesaghoj inter ili tiuj senditaj de Marie-Helene SAUTET, i.a. estrino de la aparteninda esperanta listo, kaj tiu de F-ino Sandra Burgues, aktiva en la amerika movado, ne atingis sian celon esti legataj kaj komentariataj dum la Kongreso en Fusagasugá. Multaj mesaghoj direktitaj al la Kongreso malfruighis kaj aliaj perdighis. Denove, li devas sanghi sian retadreson kaj, per helpo de ingheniero, reaktivi difektitajn erojn de sia komputoro. Sincere li esperas ke li estu tute pardonita. Ghis oportuna anonco, bonvolu uzi nur la retadresoj aperantaj je la fino de chi tiu pagho.
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Fusagasugá
Pli ol kvardek cheestantoj partoprenis la kongreson dum ghiaj ordinaraj laboroj. Oni povas diri ke inaúgurighis en Kolombio la prioritateco por la diskutrondoj. Ni ne povas aserti ke ili estis grandiozaj; tamen, je ili oni vidis entuziasmon, ideojn, kaj gheneralan partoprenon. Kaj la nemultaj prelegoj estis brilaj. Dum la kongreso presentighis filmo amatora kaj bonkvalita, direktita de Rikardo Carrillo; eble tiu filmo estas la unua farita en nia lando.La arangho de la programo kaj la preteco de la organizantoj prezenti altnivelan aranghon sukcesis. Sed la plej altkvalita kaj bone planita fenestro por la disvastigo de Esperanto, chi foje estis la "artaj vesperoj". Ili okazighis antaú granda publiko kiu preskau plenigis la teatron de la Universitato. Ni vidis pli ol cent personoj kontente aplaúdantaj la diversajn grupojn. La teamo prezidita de Edwin Vargas, la orkestro de la Universitato, la simpatia teatrajo prezentita de la grupo de Cali, la dancoj preparitaj de Nohora Gaitán, altiris sendube al pluraj personoj ekkomenci kurson de Esperanto.Fine la prelegoj de Luis Jorge Santos kaj tiuj de la Prezidanto de la Akademio de Esperanto, altigis la kulturan parton de la programo.Kompreneble la chefaj diskutrondoj rilatis al la temo de la kongreso: "taúgaj strategioj por la disvastigho de Esperanto".
Por plia brilo por nia kongreso ghin partoprenis gesinjoroj Guido kaj Sabina Ricci. La prelego de Guido, klera kaj agrabla homo, estis unu el la plej gravaj eroj de nia programo.
Sed la plej pensiga kaj felighiga fakto de la kongreso estis la kvanto kaj kvalito de la junuloj. La plejmulto el ili jhus ekkomecis lerni Esperanton kaj tio ne influis por ke ili ne partoprenu rekte en la programon, ekzemple, dum la diskutrondoj. Kompreneble tio donis al la kongreso specialan karakteron.
Estis videble la renkonto de du generacioj. Ni chiuj laúlonge de la Kongreso libere kunfratighis. Estis bona aúguro la seriozeco de la junuloj perfektigi sian Esperanton kaj ankaú bona aúguro la seriozeco de la pliaghuloj helpi ilin bonkore kaj lasi sin helpi de ili ankaú bonkore. Kolombio, ni pensas, rigardas kun bonaj bazoj meritplenan estontecon. Tamen, ni ne falu en pompajn kaj impulsajn prognozojn. Nia movado estighas en malmultaj lokoj.
Lernolibro pri Esperanto
"ESPERANTO un idioma para hacer amigos", estas bona metodo por hispanoparolantoj. Bonenhava kaj boneldonita libro kun du kasedoj, verkita de Profesoro Luis Jorge Santos-Morales. US$30
Esperanto kaj interneto
Tagon post tago plej granda nombro da personoj eniras en la reton serchante siajn preferatajn paghojn. La monda esperantistaro ankaú direktighas tien kun relative bona sukceso. Oni pensas ke proporcie al la esperantaj publikajhoj en interneto, kiel okazas kun la legado de libroj, la legantoj estas ne en suficha kvanto. Proporcie, do, estas pli publikajhoj en esperanto ol legantoj. Paradokse, ekzistas en nia esperanta medio, nova specio de analfabetoj.
Tamen, ne chiuj ne vizitas la esperantajn paghojn en Interneto pro manko de kulturstrebo, sed pro manko de rego pri tiu stranga machino t.n. komputoro. Por multaj el ni, en la komenco kaj bedaurinde je la mezo, komputoro egalas al dolorkapo. Kiuj ne povas lerneje iniciatighi en la "inghenierado pri sistemoj" aú ne bone komprenas librojn kiuj pretendas enkapigi al la legantoj la misterojn de komputoro, suferas aú senesperighas.
Interneto por multaj el ni havas secretojn profundajn. Oni povas dedichi longajn horojn al la tasko trovi respondon al ia ajn komputora afero. Ne atendite venas en nian dolorkapon iu, kiu konas tiujn labirintojn elektronikajn, metas la fingron en klavon aú faras rapidan manovron kaj la problemo malaperas. Ni pensas ke tiuj, kiuj kiel ni estas profanaj en la komputora kaj interneta artoj, devas trovi eliron al la elektronikaj malfacilajhoj.
Akorde kun tio supre dirite, ni havas malsimpatian komentarion. Chi-tie estas inteligentulo kiu kreas "esperantajn listojn" en nur malmulta tempo. Ni deziras krei liston en la hispana ankaú pere de Yahoo, sed vane. Neniu, ech ne la inteligentulo povas malfermi la pordojn por ke ni lernu fari novan liston. Ni petis helpon en la listoj, sed la plej deca respondo estas: "Vi povas sechi tion je xxxx".
La celo de tiuj vortoj estas veki je vi, kara leganto, la deziron malkovri al ni, pashon post pasho, la manieron malfermi liston. Tiu favoro multe helpos ne nur al ni sed al aliaj; ankaú por malfermi fenestron por instrui pri similaj aferoj al la esperanta komunumo.
redaktoris: Santiago Alvarez
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Retadreso
Apartado Postal 54-800
esperanto@col1.telecom.com.co
esperanto12@lycos.es
![]()
Bogoto la 19-a de Novembro 2001 No. 27
Iom post iom ni aspiras veki atenton ankaú de la komercistoj por legi tiun chi paghon. Firme ni kredas ke unu el la plej fortaj motoroj por la sukceso de Esperanto estas apliki Esperanton en la komercado. Kulturo, turismo kaj komerco - tri kolonoj por la disvastigho de Esperanto kaj ties movado-, povas hejmighi en chi tiu ejo.
La retadreso santialv@multi.net.co ne plu validas. Ni invitas vin opinii kaj kuraghigi nin pere de la adresoj aperintaj je la fino de la pagho. Ni petas pardonon al vi pro la nevolonta prokrasto de la apero de ci-publikajho.
Homaj Rajtoj en la forgeso
Artikolo 28. "Chiu homo rajtas je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj proklamitaj en tiu chi deklaracio farighu plene efektivaj".
Se iu EKSTERTERANO venus en nian terglobon kaj legante tiun artikolon irus viziti, ekzemple, la kolombiajn kampoj kaj urbajn tragediojn aú pli aktuale la afganajn vicojn atendante manghojn el tiuj, kiuj samtempe bombardas sian teritorion, eble amare ridetus. Kaj tiu supera estajho sin demandus, kun novdiogena lanterno sub la chiela heleco: "kie estas tiu socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj proklamitaj en tiu chi deklaracio farighas almenau komence efektivaj?" Eble lia lanterno lumigus la respondon je miloj da kadavroj, orfaj infanoj, amasoj da homoj for el siaj hejmoj, kaj giganta malsaneco kaj malsateco. Kaj la gapa estahjo, kun sia granda kapo kaj kun siaj aliamondaj lanternoj kaj potenca cerbo irus hejmen komprenante nenion pri la monda situacio. Jam tute sekura en lia malproksima lando, en alia konstelacio, skribus raporton tiel komencante: en bela galaksio, ekzistas terglobo kiu ghiras sur sin mem, kiu havas fekundan teron, sensaciajn pejzaghojn, kaj plurajn pliajn revahjojn; ghi estas loghitaj de inteligentaj kaj monstraj estahjoj kies sia precipa okupo estas detrui la fekundan teron, la sensaciajn pejzaghojn kaj la ceterajn sennombrajn revaghojn; sed la plej nekredebla monstreco estas ke tiuj anormalaj estaghoj ghojas murdante unuj la aliajn. Ekzemple en Kolombio kaj Afganistano......
Alia grava vidpunkto chi-foje de G. PIRLOT (dua parto)
BEK. Kion vi konsilas al la esperanto movado kaj speciales al nia "sepa kolombia kongreso de esperanto okazonta de la 10-a ghis la 12-a de novembro?
GP. Serioze, objektive pritrakti tiun problemon kaj esplori, kiamaniere plifortigi la fakan uzadon de esperanto en la plej diversaj kampoj . En la 21-a jarcento, ni ne plu rajtas okupighi pri esperanto kun pensmaniero de 1887, de la la 19-a jarcento!
BEK. Diru ion pri via grava, esperanta aktiveco.
GP. Per si mem mia aktiveco ne gravas; mi kontentighas transsendi laúokaze informojn al jhurnalistoj kaj klopodi rebati laúnecese. Krome, de kelkaj jaroj, mi klopodas atentigi aúropajn parlamentanojn pri la lingva problemaro kaj pri la eblecoj de esperanto - apud aliaj lingvoj- por plifaciligi kaj plirapidigi dialogon inter la eúropaj civitanoj en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de aliaj, sen iu ajn lingva diskriminacio. En 1995 mi lanchis "inform-kampanjon che la EP-anoj" (eúropaj parlamentanoj) kun grava kunlaborado de aktivuloj el aliaj landoj de Eúropa Unio (EU) : en januaro 1999, kelkaj monatoj antaú eúropea balotado por renovigi la eúropan parlamenton (EP), 131 EP-anoj (el 626, t.e. 20,92%) esprimis sin pli malpli favoraj al la ideo ke esperanto povus iel helpi por solvi la lingvan problemaron en EU (sed tio ne signifas en la éuropaj instancoj); ili estis el chiuj landoj de EU, el chiuj politikaj grupoj de la EP. Nun, en la nova EP, ili estas 92, aú 14.69 /vidu aldonitajhon/; ni esperas ke, iom post iom, sub la gvido de Claude Lungue Epée (FR), la nova eúropa kunordiganto, ili iom post iom trapasos la 20%
BEK. Kion vi volu aldoni-
Sukcesegon al via e-agado kaj al la 7a kolombia Esperanto-kongreson!
Germain PIRLOT
BE-8400 Oostende, Eúropa UnioAtentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esPor la ESTRARO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO, kun kuraghigaj respondoj.
Respektindaj Gesinjoroj,
Ankaú mi, per miaj tutaj energio kaj fortostrecho, bondeziras al vi sukcesplenan dejhoradon dum tiu periodo je kiu vi gvidos la destinon de UEA. Tiutempe, la movadanoj vidos profundajn atingojn kiuj influos tutmonde la disvolvighon de Esperanto. La simpla celo kaj sekva rezulto granskale pligrandigi la nombron de novaj esperantistoj kaj trovi taúgajn servojn por ili, resumas la plej grandan epopeon atingitan de esperantistoj dum ilia historio. Kaj tiu celo ne plu estas probabla sed farebla se ni chiuj, kiel neniam antaúe, prilaboras viajn programojn i.a. per fidela plenumo de la "Labor Plano de UEA".
Kiel sciate, de la 10-a ghis la 12-a de novembro, okazighos en la gastama urbo Fusagasugá, la Sepa Kolombia Kongreso de Esperanto, kun partopreno landa kaj eksterlanda. S-ro Renato Corsetti estas la Honora Prezidanto de tiu neordinara evento, kiu per sia programo altiros plej vastan partoprenon de la cheestantoj i.a. kaúze de la diskutrondoj kiuj etendighos, post la fizika tempo de la kongreso, per forumo interneta. La konkludoj estos senditaj al vi.
Unu el miaj plej gravaj celoj por la Kongreso, konsistas en gravuri che niaj mensoj kaj koroj la konsciencon dedichi bonan parton de nia esperanta vivo fervore labori favore al tiu Laborplano. Mi certas ke KEL.Kolombio, kune kun sia komitatano en UEA, S-ro Rafael Mejía kaj la ceteraj poresperanto-laborantoj, plene aktivos sukcesigi en Kolombio la disvastigon de Esperanto, prioritate apogitaj en la bonfarado de tiu Laborplano. Kiel optime entendigi ghin al chiu asocio, grupo kaj al chiu esperanto-parolanto, povus esti medito por iu profitdona enketo, vere aplaúdota de la plejmulto.
La sendon de tiu chi mesagho mi pridubis, sed estis tiel forta la decido ghin fari, ke mi ne povis rezisti tian skriban impeton. Vi pardonos min.
Samideane kaj amike via,
Santiago Alvarez
LKK - Prezidanto
Sepa Kolombia Esperanto-Kongreso.Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Kompreneble favore al komerco kaj Esperanto
"Bogoto Esperanto-Klubo" iom post iom farigos sin fenestro por la disvolvigho de Komerco en esperanta etoso kaj por antaúeniro de Esperanto pere de la uzado de la komercistoj. Tiu projekto devas ne plu esti hhimero aú vana utopio. Estas realigebla la fakto ekkomenci tuj la uzadon de Esperanto en diversaj negocoj aú simplaj intershanghoj. Ni ne pensu ke tiu realigho taúgos nur por niaj nepoj; kontraúe, ghi nun taúgos por ni. Por komenci, ekzemple, per sendo de sendajhoj fare de shatokupuloj oni povos vidi la eksterordinaran efikecon de la internacia lingvo. Ni kopios la leteron senditan de la inicianta kunordiganto de la nova komerca listo, ghi jam altirante plurajn membrojn.
Estimataj amikoj,
Kun iom da timo kaj multe da tremo, kompreneble dankante al D-ro Renato Corsetti, kiu fidas je mi, kaj ankaú kun optimismo por la laboro disvolvighota de miaj kunfakuloj kaj de mi mem, mi ekinicas la laboron servi tiun chi liston.
Mi kredas ke la unua pasho de la retanoj estas opinii pri komerco tra la listo, kaj opinii pri chio, kio rilatas al komerco.Mi sugestas krei nekomplikan laborplanon -chu la vorto taúgas?- por starigi esperanton per komerco kaj komercon per esperanto kaj por starigi chion taúgan proponitan de ni chiuj. Tiu laborplano simpla kaj praktika, faciligos rimedojn por ke ni povu iniciati, ekzemple, komercadon inter ni mem, tra la reto.
Kompreneble estos grava konsistigi planojn kiel eble plej rapide realigatajn kaj profitdonajn.
Mi pensas ke ni, karaj retanoj, povas elmontri sufiche bone, ke pere de komerco Esperanto kreskos kaj pere de Esperanto la komercado inter ni kaj la venontoj atingos nekredeblajn sukcesojn. Ankaú per nia laboro kaj profito ni aldonos al la mondo helpon kaj pacon.
Por tiuj, kiuj ne deziras memkomerci sed per ideoj kaj sagheco grandigi nian liston kaj ties projektojn, tiu chi listo, nature, ankaú estas por ili.
De nun, mi petas al vi vian kunlaboron por la disvolvigho kaj prospero de nia listo.
Vian toleremon al mia modesta kontribuo, mi petas..
Komerce, esperante kaj amike via,
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Lernolibro pri Esperanto
"ESPERANTO un idioma para hacer amigos", estas bona metodo por hispanoparolantoj. Bonenhava kaj boneldonita libro kun du kasedoj, verkita de Profesoro Luis Jorge Santos-Morales. US$30
Fusagasugá
Vershajne, al ni -organizantoj de la Sepa Kolombia Kongreso de Esperanto, okazinta en "Fusa"-, ne korespondas opinii pri la sukceso aú fiasko de tiu evento. Nur konfesi ke ni faris la eblon ghin okazigi bona. Aliaj samideanoj kiuj cheestis la kongreson opinios pri ghi. Tamen, la arta parto de la kongreso, meritas apartan gratulojn. La artaj vesperoj multe kontentigis la partoprenantojn kaj altiris rekonojn kaj aplaúdojn. Estis signifoplena fakto la nombro da junuloj tre interesitaj lerni, praktiki, difuzi Esperanton kaj kunporti la spiriton de nia zamenhofa afero. La tre afablaj kaj decaj esperantistoj italdevenaj, venintaj el Belgio, gesinjoroj: Guido kaj Sabina Ricci, altiris la aprezon kaj estimon de la kongresanoj. Kaj kiel kutime, profesoro Geraldo Mattos impresis nin per sia klereco kaj simpatio. Venontjare, KALI, bela kaj alloga urbo de Kolombio, akceptos nin per sia kutima gastamo, por kune ghui la OKAN KOLOMBIAN KONGRESON DE ESPERANTO.
redaktoris: Santiago Alvarez
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Retadreso
Apartado Postal 54-800
esperanto20@tutopia.com
esperanto12@lycos.es
Bogotá - Colombia
![]()
Bogoto la 5-a de Novembro 2001 No.26
Al la amikoj kaj simpatiantoj de la bela Kolombio, ni petas sendon de bonaúgura energio por la sukceso de nia kongreso. Ghi okazos proksime de Bogoto, en agrabla klimato kaj varma etoso. Fusagasugá estas la gastama urbo kie realighos nia venonta evento. Sendube en Fusagasugá, en la "Universidad de Cundinamarca", Diagonal 18 No. 20-29 (salida de Fusa), la esperantomovado de Kolombio pliviglighos.
Alia grava vidpunkto chi-kaze de G.PIRLOT (unua parto)
Sufichas sekvi la demandilrespondojn de S-ro Germain PIRLOT por scii kian lokon li okupas ankaú en la estonteco de nia lingvo.Liaj informoj, tre utilaj, orientigas kun profundeco kaj per bonstila skribmaniero la legantan esperantistaron che diversaj listoj kaj difuzigaj organoj. Jen, do:
BEK. Kiam, kie, kial kaj kiel vi farighis esperantisto.
GP. Estas hazarde, ke mi eklernis esperanton, pri kiu mi unue aúdis dum miaj studoj; fakte temis nur pri simpla mencio en kurso pri historio de la "lingvaj familioj" (1963). Sed estas en 1970 (se mi bone memoras) ke mi trovis tute hazarde, en revuo de belgaj fervojistoj, artikoleton pri skisemajno por e-istaj fervojistoj; tiam mi konsultis telefonlibron pri la regiono de Bruselo kaj, bonshance, en ghi trovighis telefonnumeron pri "Esperanto", kie mi povis pliinformighi, i.a. pri perkoresponda kurso. La lingvon mi chefe lernis per mi mem. Post kelkaj tempoj mi aúdis pri esperanto-klubo en apuda urbo, kien mi iris...dufoje, sed tio sufichis por malogi min pri "tradicia e-klubeco"! Tiam mi ech antaúvidis rezigni pri la lernado de la lingvo. Tamen, mi plulernis, ne pro la e-movado, sed nur por la lingvo mem kiu ebligas interetnan, interkulturan dialogon sen diskrimiancio.
BEK. Kion vi pensas pri Esperanto funkcianata en privataj entreprenoj.
GP. Nepre ni klopodu vigligi la fakajn e-asociojn kiuj, bedaúrinde, restas ofte nur surpaperajhoj! Esperanto sukcesos pli vaste allogi, kiam ghi ighos vera lingvo, t.e. kiam oni povos uzi ghin utile por fakaj, profesiaj celoj. Male, tradiciaj e-kluboj, kie oni kontentighas preghi (krokodile) por la disvolvigho de la "kara lingvo" sub portreto de Sankta Lazaro-Ludoviko, estas laú mi la plej efikaj brensoj; ili forigas homojn, kiuj interesighis pri la lingvo por uzi ghin utile, sed ne por ighi misiistoj de la "interna ideo".
Tio ne signifas ke mi tute kontraúas "kluban vivon" - ghi nepras por la transvivo de la lingvo -sed neprus shanghi ghian etoson, por ke estu sagha ekvilibro inter necesa idealismo kaj nepra realismo. Esperantistoj ekkonsciu, ke la unua celo de lingvo estas komuniki por kiuj ajn celoj, ankaú (kaj eble chefe) por komercaj. Pro tio mi estas konvinkita, ke esperanto pli bone fartos kaj fortos, kiam ne-e-istoj profesie okupighos pri ghi.
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esAlia ege utila listo
Mankis tiu rimedo por komerca interkomunikado. Estas por ni la unua novagho pri kreo de listo por komercaj aferoj. Tio signifas ke la movado ankoraú malproksimighas trovi pli konvenajn malkovrojn por sia progreso. Nuntempe, jam devus funkcii inundon de komercaj kaj turismaj retoj. Sed ne. Pro tio la decido kaj plenumo krei liston por komercistoj au interesuloj pri komerco, devis veni el bona kapo. Renato Corsetti denove! Li, antaú kelkaj tagoj, kreis novan kampon por tiuj, kiuj deziras meti menson kaj manon en la komerca agado. Oni ne devas rubigi tiun shancon antaúeniri esperanton per komerco kaj komerco per esperanto. Se iuj el vi deziras eniri en la komercan reton Bv.sendi malplenan mesaghon al per-esperanto-komerco-subscribe@yahoogroups.com Post tuja akcepto vi povas skribi al chiuj kunretanoj al: per-esperanto-komerco@yahoogroups.com
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Alia ege laúdinda agado. Merkato!, IKEF.
Modernigita, ni ricevis kaj legis la revuon "Merkato", n-ro 74, eldonita de "Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo" (IKEF) Ni konsentas ke ankoraú la esperanta komunumo ne sufiche malfermas la okulojn antaú la evidento komerci per esperanto. Unue, oni devas veki en la duonmonaj koroj de la komercistoj la utilon uzi esperanton por facila interkonsento inter ili. Kaj kiel? Pro tio, la progresema laboro de la estraro de IKEF estas sendiskute INDA. La gheneralan kunvenon de IKEF en Zagrebo, cheestis prezidintoj kaj ankaú membroj de Internacia komerca kaj Ekonomia Fakgrupo: S-roj: LEE Chong-Yeong kaj Grégoire MAERTENS kaj Werner BORMANN AdE-prezidinto. Al la financa konsilanto de IKEF, S-ron Roland ROTSAERT, pioniro de tiu sukcesinda entrepreno, kun kiu ni havis la plezuron interkrucigi mesagojn, ni gratulas pro la fakto ke li daúrigas sian bonan laboron favore esperanton kaj komercon. IKEF scias ke chi tie ghi havas sian modestan sed bonintencan fenestron!
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Alia farota percepto de UEA
Mi ne scias chu la vorto reformigho taúgas por la nova erao de UEA. Kiam tremo de la direktantaj bazoj skuas iun organizon, kiel UEA-n, la estantaj stiristoj de la esperantoveturilo, devas pacience kaj penseme ellabori liston de iuj novaj kunlaborantoj kapablaj sekvi la vojojn preskritajn de la estroj. Tiuj lastaj, do, devas elekti , por delikataj funkcioj, ne nur la plej kapablajn sed la plej lojalajn. Tiu reformigho devas altiri ankaú al personoj kiuj , ne gravas se modeste, akompanis kun dececo la kandidaton triunfintan. Tio ne signifas ke tiuj, kiuj proklamis la triunfon de la veturilestro devas ricevi burokratajn postenojn. Absolute, ne.Tamen, gravas por la nova erao delikatan atenton al tiuj, kiuj povas daúrigi la celojn de la reformigho, tiukaze la celojn de UEA.
En Kolombio ne okazas la samo. La daúro aú shangho de iuj ajn en la estraro de KEL estos apenaú ordinara alterno aú sinsekvo de aktivuloj. Kvankam la krizoj plurfoje akcelas la ritmon de utilaj reformighoj, niakaze ghi ne estas necesa nek konvena. Do, chiuj felichaj al la Kongreso en Fusagasugá.Invito el Chinujo
Por akceli la interfluo de kulturo kaj arto inter fremdlandoj kaj Chinio,ni aranghos interncian vesperon pri popolaj kantoj kaj dancoj de fremdlandoj(precipe el Orienta Europo,Hindio kaj Pakistano) dum la novjaraj tagoj en Xi'an,fama historia urbo kaj centro de Chinio.Nun ni sicere invitas koncernajn grupojn kaj trupojn viziti nian urbon por la ludo, kaj ankau petas, ke esperantistoj rekomendu al ni interesitajn grupojn kaj trupojn.
Esperanto ponte funkcios en la arangho de la komenco ghis la fino.
Nia retadreso: partnero@pub.xaonline.com(Tiu chi supra informo estis prenita de VEKI)
Lernolibro pri Esperanto
"ESPERANTO un idioma para hacer amigos", estas bona metodo por hispanoparolantoj. Bonenhava kaj boneldonita libro kun du kasedoj, verkita de Profesoro Luis Jorge Santos-Morales. US$30.
La neforgesebla Jack
Nepre la homoj forpasas. Ech la bonaj amikoj vojaghas portante al la eterneco siajn bonajn agojn; la cetero de validas. Ofte, en Esperantio, oni rimarkas ke iuj el ni forlasas tiun chi mondon por atingi la novan. Kvankam granda kvanto da personoj detenas per menso kaj ech per manoj la temon pri la morto, ni ne devas ghin apartigi kvazaú ghi frue- malfrue ne venus por porti nin al nia destino. Baldaú, ankau la esperantistoj iros por kunveni kune en alia stadio. Kaj mi certas ke tie, mi renkontos mian amikon kaj gastiganton en Svedio, S-ro Jack Snarberg, loghinta en la urbo Jonkoping, kiun mi admiris i.a. pro ghiaj muzeo kaj preghejoj. Jack ne estis ordinara homo: eleganta, sincera, gastama, inteligenta, malavara kaj bonhumora, estas apenaú iuj el liaj multaj kvalitoj kiujn mi spertis dum mia longa restado che li kaj pere de nia plurjara korespondado. Mi bedaúras la ghis nuna informo pria lia forpaso.Vere, en alia plej bela mondo, en trankvileco kaj paco, mi denove ghuos la altnivelan esperanton de la neforgesebla Jack. (S.A.)
redaktoris: Santiago Alvarez
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 29-an de Oktobro de 2001 No. 25
La redakcio de "BEK" kore dankas la vortojn de S-ro Atilio Orellana kaj precipe tiujn pri la kolombia movado kaj pri nia poresperanta aktivado. Ni esperas ke li chiam vidu che ni alian ejon por tio, kion li deziru diri al ni.
La kvara parto de 100 estas 25, chu ne? . Ni hodiaú atingas la kvaran parton de nia publikiga celo. Eble kun bedaúro por iuj, tre humilaj kaj memkonfidaj, ni konfesas ke ni bezonas por nia entrepreno la kuraghon de niaj legantoj. Pro tio, kiam ni ricevas unu el ili ghenerale pere de Interneto, ni kondukas ghin al la presilo kaj dum la kunsido ghi estas legata kaj komentariata; chiu stimulo estas studata kaj "debatata" de ni kaj la kritikoj estas konsiderataj de ni kiel stimuloj por nia labordaúrigo.
Ni volas klarigi al la amikoj kaj simpatiantoj de BEK ke ni ankoraú ne apartenas al iu grupo aú asocio kaj ke ni estas sendependaj kaj ke niaj pordoj daúrigas sian politikon pri malfermaj pordoj kaj fenestroj kaj ech truoj.
Pro deviga komplezo al BEK-anoj, ni inkludas, che la fino de chi tiu publikigo, parteton de la "postkongresa bulteno de la kvara tutamerika kongreso de esperanto", rilate al tiu kongreso kaj al "San Luis", Argentino, kie oni multe lernis kaj spertis pri esperanto.
Atilio vizitas nian retpaghon (lasta parto)
BEK. Diru, bonvole, ion pri "Amerika Komisiono"
AO. La amerika Komisiono bone fartas kaj vigle aktivas. De post ghia kreado en 1994 ni havis bonajn atingojn.
Nuntempe ni havas propran hejmpagxon kaj regule aperigas 2 eldonajxojn: "AktivAmeriko" kaj "Dosieroj Partopreno", ni sukcesis revivigi la okazigon de la Amerikaj Kongresoj kaj esperige kunlaborigi la Movadon inter diversaj amerikaj landoj inter si.
Nuntempe ni estas survoje al starigo de Hispanlingva sekcio de ILEI en la hispanlingva Ameriko kaj ni provas fortigi la ekseston de nia lingvo en Honduraso kaj Panamo. Grave estas, ke en la sekva jaro diversaj internaciaj kongresoj okazos en nia kontinento: UK, ILEI-Konferenco kaj IJK. Ni esperas, do, ke la amerikanoj povu ghui la uzon de la lingvo en tiuj eventoj.BEK. Kion vi konsilas al la esperanto movado kaj speciale al la kolombia?
AO. Fakte al Kolombio mi ne kuragxas konsili ion. Tute male, estas de kolombianoj, de kiuj ni devus ricevi konsilojn, viglecon kaj entuziasmon por nia laboro! Mi admiras la kolombian Esperantistaron pro tio, ke malgraw la diversaj komplikajxoj, kiuj batas la vivon de la lando, vi tie tenas la torcxon forte kaj firme, kongresas, okazigas renkontigxojn, fondas klubojn, tradukas, ktp. Mi sincere esperas, ke ni cxiuj povos lerni de via entuziasmo. Mia sola bondeziro estas, ke via lumo atingu cxiujn en nia kontinento.
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Se BEN LADEN...!!
S-ro Leonardo Ramalho, en tre interesa mesagho prave diris: "Mi pensas ke, se Ben Laden scius esperanton, ne persekutas usonanojn". Tio signifas ke se iu ajn, ne gravas siaj inklinoj, familio, etna grupo, religio, raso, haútkoloro, ktp., estus enirinta en la esperanta komunumo, tre malfacile povus esti amanto de la teroro kaj la perforto. Vere. La akre monstra konfronto inter Bin kaj Bush, kaj la interesoj kiujn ili reprezentas, iamaniere povas reagigi nin pri la avantaghoj sciipovi la pacigan lingvon Esperanto. Se Bin Laden kaj Bush, en neútrala benko de homara parko, renkontighus por dialogi pri io en Esperanto, la necesan temon estus la PACO. Sendube ili je la kulminacio de la renkontigho, anstataú hipokritaj frapetoj en la dorsoj, kun la fingroj en suspektemaj pozicioj, sin mamprenus en interfratigho sincera kaj samideana. Ju pli da instruo de Esperanto malpli da ebleco praktiki la malsamideanecon, t.e.la murdon, la persekuton kaj la malamon. Jam la lernantoj de BEK ekkomencas diskuti pri la praktiko - unue che ili-, de Homaj Rajtoj. Komencon havas ankaú la superaj entreprenoj kaj esperanto plus HHRR estas unu el tiaj.
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esFUSAGASUGA reas
Pliaj personoj raportas sian translokighon al la afabla urbo de la chiam printempa vetero- "Fusagasugá", por festi kun ni la "sepan, kolombian kongreson de esperanto", ghi iel ne simila al aliaj kongresoj okazintaj che ni. Ni kredas ke la eksterlandanoj, cheestontaj nian kongreson, opinios pri iome diversaj etoso kaj programoj al iuj de ili spertitaj. Nia pasinta kunveno ghojis denove post la raporto de nia juna kaj aktiva E-gvidanto S-ro Edwin Vargas. Dum la kongreso, kiel grava ero de la programo, "Kolombia Esperanto-Ligo", asembleos fruktodone. Jes. Por la estonteco de nia movado, por la plenumo de la frazoj diritaj al ni de Atilio Orellana kaj de aliaj gravuloj kiel la Prezidanto de UEA, D-ro Renato Corsetti, honora prezidanto de la menciita evento, por altiri novajn kaj multajn esperantistojn al niaj verdaj vicoj, por konduki la internan ideon kaj la spiriton de Esperanto ech al la plej apartaj regionoj de nia lando kaj por nia spirite persona disvolvigho en paca konstruo, ni devas partopreni la Generalan Asembleon en harmonio kaj interkomprenigho. Kontraúe, ni klinighus almenaú iom al la linio Bush- Ben.
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
TAKE-99 kaj "San Luis" - Argentino.
"La revuo Esperanto, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, dedichis tri paghojn al TAKE-99 kaj al gravaj informoj pri Kolombio, kun enfazo al la horora tragedio en Armenia, progresema urbo de nia lando (vd.marto 1.999 p42-44). Certe, pere de bonintencaj shipestro kaj maristoj, sed ankaú foje navigante kontraú kontraúaj ventoj, la kolombia kongresshipo tushis la sopiratan kongreshavenon. Tiu verda shipo ekkoemncis sian vojaghon dum la brila kongreso (1980) en "San Luis", Argentino, kie oni spertis varmecon, neforgeseblan etoson kaj bonan organizon kaj realighon. Poste, la shipo difektighis kaj longe ankrighis. Sed en la jaro 1996, dum la inda kongreso en Kostariko, jam reparita kaj viglighinta, la kongresshipo Kolombia, daúrigis sian navigadon ghis atingi kun kontento la promesitan esperantohavenon."
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800![]()
Bogoto la 22-an de Oktobro 2001 No.24
Post la demisioj kaj la teroro, ni pritraktos allogan temon. Tamen tiu netempesta proponita temo postulas la partoprenon de aliaj pli lertaj fakuloj el diversaj landoj. Ni parolis pri postulo kvankam kutime por tiu chi ege modesta pagho nek postuloj nek favorpetoj nek larmoj konvinkas la homojn ege rapide kaj abunde aktivi chi tie. Tio gravas, sed ne tute. Ni iras nian vojon kun la espero morgaú, postmorgaú, post unu jaro au jarmilo, vidi kontribuan floradon de samideanoj sharghante la baterion de chi tiu pagho. Ni esperu kaj konfidu.
Kiu anonime sendis filatelajhon ricevitan de ni post la skribo de la antaúa paragrafo, solvis problemon rilate inkon por la presado de necesaj paghoj. Koran dankon al li/shi. Kompreneble ni preferus koni la nomon de la sendantoj por ghin gravuri sur la koro de "Bogota Esperanto - Klubo".
Ideoj pri enketo de UEA al la esperantomovado
Fronte al la galopanta terorismo kiu skuas la mondon, UEA estis demandita de ni pri ebleco ke li sendu enketon al E-movadanoj pri temoj kiel paco, teroro, milito, homaj rajtoj, ktp. Ni enfazis nian priokupon proponante la jenan demandon: "kion la esperantomovado povas alporti por vidi la mondon en paco, sen ia formo de teroro?" Nian mesaghon, aperintan en nia TTT-pagho de la l5-a de oktobro, No.23, komentariis D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kun sia jam tradicia kutimo interesighi pri la justaj demandoj ne nur el famkonataj lokoj de Eúropo, sed ankaú ekzemple de "Tuluo" aú el "Fusagasugá". Jen nia modestaj, kontribúaj sugestoj:
. Chu vi konsentas pri la fakto ke UEA skribu publikan leteron al gravaj instancoj en la mondo, ne nur klarigante ke UEA kaj ties movado estas kontraú chia formo de perforto kaj terorismo, sed ankau ke ghi disponeblas diskuti pri tio ankaú en publikaj kaj privataj kunsidoj laúlonge de la mondo?
. Raportu al ni (al UEA) , antaú la kreskanta terorismo trairante la tutan mondon, kion vi konsilas al la Komitato por agi kaj realigi favore al la homaro kontraú terorismo kaj violento? Chu, ekzemple, eldoni tiurilatan fakan revuon aú simpla felietonon, aú, malfermi kursojn kaj seminariojn pri apliko de "Homaj rajtoj", aú, diskutrondi pri la milito kaj la paco, pri terorismo kaj eduko, kto., en chiuj esperantaj renkontighoj kaj kongresoj kaj raporti pri la rezultoj atingitaj al UEA.
Ni kredas ke pere de Interneto la enketo farota de UEA, kun aú sen niaj sugestioj, sin farigus tre rapide kaj chiunaniere kun notinda utilo.
Atilio vizitas nian ret-paghon!! (unua parto)
Granda en "Internacia Esperanto-Instituto", respondeculo de "Amerika Komisiono" kaj kun notinda vochdonado "komitatano de UEA", S-ro Atilio Orellana estas alia el la nemultaj gravuloj de UEA kiuj kutimas atenti kaj respondi la demandojn kaj alvokojn de la samideanaro. Krome li respondecas pri siaj akiritaj kompromisoj altgrade. Ni fieras prezenti lin chi tie. Kaj dankon, Atilio.
BEK. Kiam, kiel, kie kaj kial vi farighis esperantisto?
AO. Mi eklernis Esperanton hejme, per lernolibro. Tio okazis en la jaro 1984. Mi absolute ne sciis, ke estas aliaj Esperantistoj ecx en mia propra urbo kaj iun veperon, promenante en la urbocentro mi legis afisxeton, kiu diris "Lernu Esperanton!". Sekvonttage mi iris al la indikita loko kaj tiam mi por unua fojo parolis en esperanto. Mi mem miris pri tio, ke mi sukcesis komuniki en tiu lingvo, kiun mi nur de libro lernis. Rezulte de tiu vizito al la loka klubo, en la sekva jaro mi jam estis tuj empostenigita kiel instruisto!
BEK. Kion vi pensas pri Esperanto funkcianta en privataj entreprenoj?
AO. Tion ni nepre devas celi, nome, ke nia, lingvo estu uzata en cxiu kampo de la homa vivo kaj absolute necese estas, ke ni komencu eniri ankaú la komercan vivon. Estas esperigaj signoj tiudirekten cxi tie kaj tie, sed tiuj lumoj devus pli vaste etendigxi en nia mondo. Carte Ameriko estas mondoparato, kiu piovas montri la vojon ankaw en tio, chu ne?
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.E-Turismo en Kolombio
Unu el la diferencoj inter ordinara turismo kaj esperantoturismo estas ke chi lasta venas kun ne facile anstataúata amikeco kaj sindonemo, t.e. samideaneco. Alia rimarkinda diferenco estas ke tre eble oni parolos en la sama lingvo, tiu lingvo iniciata de Ludoviko kaj parolata por funkcii kiel dua lingvo por chiuj popoloj de la mondo. Nemalofte, ni akceptas eksterlandanojn venintajn al Kolombio, kun kiuj per facila komunikado ni montras niajn vidindajhojn, esprimas konceptojn, babilas, kaj interkulturighas. Che tiuj turismaj renkontighoj, esperanto estas kiel stelo lumante la interkomprenighon de personoj devenantaj el tre malsimilaj landoj kaj moroj. Ofte, kelkaj timas pri vizito al Kolombio, eble pro manko de la jena informo: "chi tie, ni, kolombiaj esperantistoj, prizorgos elkore kaj efike al vi".
Krom akcepto kaj prizorgo al grupoj,(tiu laboro ni faras en ligo kun Monda Turismo), ankaú nia turismo fieras pri fako konsistanta en akompano al personoj kiuj devas viziti nian landon. Pli ol chicheronado, ni "skortos" la venintojn kie ajn ili deziras dum la tempo postulita de ili.
Ni pensas kaj ripete parolas kaj skribas pri tio, ke chiu esperantisto estas antonomazie monda turisto, monda kulturhavanto kaj almenaú ebla intershanghanto pri tipajhoj aú kolektanto pri mondaj objektoj. Pro tio, nia grupo en Bogoto, kun alilokaj branchoj, celas igi facila kaj agrabla la restadon de tiuj, kiuj bezonas trairi nian landon au sindeteni en difinita urbo por turismo, kulturo kaj komerco.
Ankaú ni sopiras trovi tiufakan partnerojn en aliaj landoj. Krei reton por helpo al personoj kun specialaj okupoj estas necesa: ekde la elekto de konvena loghejo kaj manghejo ghis gvidado al plej taúgaj servoj kaj lokoj por iu ajn deziro aú celo. Dank´ al chi tiuj ideoj jam plurfoje realigitaj en nia medio, "Bogota Esperanto Klubo" ekzistas. Nia tuja tasko estas plibonigi niajn servojn kaj inspiri konfidon je vi, kara amiko. Ankau, aúskulti kaj mediti viajn opiniojn.
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esHistorieto (aperinta en Esperantek)
Kontraú mia kutimo, mi estis antaú la televidilo, nemulte "digestante" la televidnovajhojn.
Estis la antaú-tago de mia kirurgio kaj mi estis tute strecha.
Ne rimarkite, mia nepino sidighis apud miaj piedoj por ludi per plastaj figuroj.
Shi intencis konstrui per ili ian infanan konstruajhon.
Mi vidis kaj la ekranon kaj la infanon.
Mia nepino luktis por konservi starigitaj siajn figurojn kaj por vidi finita sian konstruajhon.
Subite dum mi vidis la hororan detruon de la enormaj turoj en Usono, mia nepino finis sian beletan konstruajhon.
Kiam mi iom ekkriis pro la falo de la turoj, tion same faris mia nepino pro la starigo de sia konstruo.
Nun mi pensas ke nur infanaj manoj povos konstrui novan mondon.
SA.Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 15-an de Oktobro 2001 No. 23Unue estis kun la demisioj en UEA. Nun ni dedichas nian pensojn al UEA, kiu saghe, multe pli ol ni, povas elpensi manieron por kontribui al la monda paco. Certe, multaj el la samideanoj en la tuta mondo, povas en grava forumo, aldoni ideojn kaj agojn al la konfuzita Organizo de "Unuighintaj Nacioj", pli bone dirite "Disighintaj Nacioj".
Kvankam grandparte cxesis la kuraghigajn vortojn por ke ni daúrigu nian modestan paghon, malfermitan al la opinioj de la esperantistoj, ni kuraghas sekvi nian celon paroli pri temoj serchantaj la bonon de niaj legantoj kaj kunlaborantoj.
Unua senresponda letero al UEA
Shajnas ke en Esperantujo ne chiuj estas "anoj" pri la "samaj" "ideoj". Kaj la plejmulto pensas ke Esperanto nur estas taúga kiel helpa lingvo por difinitaj aferoj. Mi, kiel multaj aliaj, pensas pli alte ol la komuna amaso de miaj karaj samideanoj.
Usono bedaúrinde rikoltas tion, kion ghia fantazio kreis. Kion granda nombro da najvaj personoj vidis antaú diaj televidekranoj aú en la kinejoj, farighis realo. Efektive, la grandegaj turoj estis detruitaj kaj centoj da militaj aviadiloj desharghas bombojn sur Afganistanon. Per tiuj fantazioj oni edukas la popolojn kaj jen la instruado fruktas. La plejmulto el la interviuoj en Usono aprobis la detruon kaj la venghon. Kompreneble, tio ankaú okazas en la filmoj che kiu neniu pardonas kaj chiuj ludas al "super-Rambo". Ni povas scii kie falis la unuajn bombojn kaj raketojn, sed ne kien iros la lastaj, ili povas vundi kaj eksplodigi niajn proprajn kapojn, niajn esperantistajn kapojn.
Ni kredas ke la esperantistaro monda, regiona, urba aú vilagha kondamnas la teruraghojn kontraú Usono kaj ni kredas ke la esperantistaro vilagha, urba, regiona kaj monda egale kondamnas la teruraghon kontraú la afganistana teritorio. Jam tie iuj homoj apartenantaj al Unuighintaj Nacioj estas viktimoj de la morta kulturo etendighinta laúlonge de la tuta mondo.
La plej granda esperantista Asocio, UEA, espereble ne restos silenta antaú la rompigho de la homa komunikado fare de la monda milito. Ni, la esperantistoj, per fresha lingvo, per facilaj rimedoj, almenaú -uzante la lingvon Esperanto-, sub la taktobastono de UEA, povos grupe kaj laúte inviti chiujn sekvi la pacon predikitan de Zamenhof. Probable kelkaj batalantoj trovos pacon lernante kaj praktikante chiuflanken, Esperanton.
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Dua senresponda letero al UEA
Bombardon sur siaj chefaj urboj, bonshance Usono ankoraú ne spertis. Oni esperas ke neniam tio okazu. Ankaú rigardi senfinajn vicojn da homoj, viktimoj de la militorgojlo, serchanre lokon che la limoj de Meksiko kaj Kanado, estas ne dezirinda. Multe suferus la usona popolo eltenante la falon sur sian teritorion de misiloj, bomboj kaj detruigaj iloj, kies celo estus la subteno de venghoj kaj malamoj. Kiuj, kiel mi, iamaniere suferas la perforton, devas esti la unuaj por ne sindeteni kaj plendi pri pravo aú malpravo, kaj ne bruligi energion per disputoj, kulpigoj kaj argumentadoj, ech ne dechifri kie estas la bono kaj la malbono. La celo estas establi la rimedojn por tuj eviti la buchadon kaj ruinigon de granda parto de la homaro. Ankoraú estas tempo, morgaú povas esti malfrue. Certe, jam sufichas la bombardo!!
Esperantistoj, ronda familio,pere de UEA -la granda-, unuigu plej sincerajn fortojn kaj povon por aldoni almenaú fekundan grenon por eviti hororan konfrontaghon, ankoraú pli grandan ol la nunan. UEA havas la plej dignan bushon -esperantan bushon-, ghi devas malfermi ghin serioze, efike kaj kompreneble prudente, sed ne silenti, ne plu silenti. Multaj esperantistoj, eblaj esperantistaj komencantoj, kaj homoj senkulpaj jam forpasas la limojn de la danghero por eniri en la kavajhon fabrikitan de la kulturo de la morto. UEA, ekkriu ke via krio ne estos vana. Sufichas la bombardo, ne plu, ne plu.
Oni pensas ke la milito estas nur okazighanta por ataki la mondan teruraghon. Ne nur. Ankaí la milito, tiu, kiu nun senigas la vivon de senkulpuloj, devenas de orgojlo kaj vanteco. Du homoj reprezentas kontraúajn bandojn. Ambaú reprezentas la bonon kaj la malbonon, tio dependas de la vidpunkto.Sed tio ni ne diskutos. Ni vidu kiel konvinki ilin kaj iliajn servantojn meti finon al la kverelego. Estu haltita la bombardo, sufiche fratoj, ne plu, ne plu!!
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.La 89-a UK Kongreso de Esperanto
Kiel dirite, alta funkciulo de UEA, S-ro Osmo Buller, vizitis Chinion kaj Litovion, por elekto de sidejo por la 89-a UK. En ambaú landoj, S-ro Buller estis bone akceptita kaj regalita kaj oni pensas ke la elekto ne estos facila por UEA. Kiu el la du plej taúgas por tiu Kongreso? Ni pensas ke ambaú.
Oni povas efektivigi la Eventon unue en Chinio kaj tuj poste en Litovio. Kaj la landaj asocioj de la du kandidatoj povas, ekde nun, agi kune por la sukceso de ambaú kongresoj. Kial Chinio la unua? Unu el la kauzoj estas pro ghia sperto pri kongresoj; dua, pro la granda ebleco esti la unua akcepti Esperanton kiel duan lingvon aú almenaú antaúeniri la projekton. Eble la entuziasmo de la esperantistaro, pligrandigi la kongreson en Chinio per amasa cheesto, influos por ke ni povu denove ghui surpaperigita la revuon "El Popola chinio".La 10-a de Novembro, ni iros al FUSAGASUGA
Post longa kaj fruktodona kunveno de la komitato, estis finita la ellaborado de la oficiala programo de la "sepa kolombia kongreso de Esperanto", okazonta en "Fusagasugá", gastama urbo kun chiama printempa vetero, de la 10-a ghis la 12-a de novembro. Krom la kolombianoj kiuj en granda kvanto cheestos la kongreson, venos el aliaj kandoj samideanoj kiuj briligos nian eventon. Inter ili ni reliefigas la partoprenon de Profesoro Geraldo Mattos, el Brazilo, Prezidanto de la "Akademio de Esperanto", kiu prelegos en la fama "Instituto Caro y Cuervo" (Karo kaj Kuervo) de Bogotá.
* Granda atento, en la Kongreso, oni donos al la diskutrondoj, speciale al tiuj, kiuj rilatas al la temo de la kongreso: taúgaj strategioj por disvastigho de esperanto. Unu el la chefaj celoj de tiuj "Rondoj" estas ne nur altiri novajn membrojn ,sed veki en ili nechesan deziron ne forlasi la esperantomovadon. Ankau pretigi planojn por daúrigi la laborojn de la kongreso post ghi, t.e. daúrigi taskojn pri lernado de la lingvo, pri alighado de novaj esperantistoj kaj pri renkontighoj periodaj kiuj ne permesos ke la entuziasmo kaj la difuzo de la Lingvo palighos. Krome, dum la kongreso, oni stimulos la partoprenon de la plimulto, la floradon de ideoj kaj de sekvaj realighoj kaj la praktikon de la konkludoj de la kongreso. Nu, vi, amiko leganto, povas jam certighi pri la graveco de via partopreno en tiu evento. Informoj che: santialv@multi.net.co kaj esperanto12@lycos.es
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esTria (eble responda) letero al UEA
Kvankam por multaj la akiro de komputoro estas malfacila, tamen estas ebla. Se oni ghin ne povas acheti, probable la najbaro pruntedonos ghin dum iom da tempo. Tamen, inter la esperantistoj la afero estas malpli malfacila. Mi kredas ke bone anoncita kampanjo atingos la eblecon kunvenigi la samideanojn por partopreni specialan programon perkomputere. Unu el la temoj. estigota de UEA, estus intertesa: kion la esperantomovado povas alporti por vidi la mondon en paco, sen ia formo de teroro?
Ni kredas ke multflanka enketo pri temoj kiel paco, teroro, milito, homaj rajtoj, kotopo., krom kunlabori por la bono de la homaro al kiu la esperantistaro apartenas, malfermus pli difinitajn celojn por Esperantio, por UEA, por vi kaj por mi.
Se ni, hodiaú, foliumos la "jarlibron" de UEA, okulfrape aperus ghiaj celoj profunde homaj kaj taúgaj por la nunaj, ferocaj okazinrajhoj. Kial ne, bazitaj en tiu spirito, ni ne intencas konvinki la plej pensulojn -chu sentulojn?-, pro sufiche sagha enketo pri nia pozicio fronte al la senkompate diabla batalado de armiloj kontraú la rajtoj vivi, ami kaj morti per natura malsano? Pli ol meriti gajni la "nobelpremion", ni ghojigos nian verdan konsciencon kaj malaperigus ech burghon de konsciencriprocho.
Kaj kio, amiko leganto, pri la disvolvigho de "Ántrax"?
Samideane kaj amike via,Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 1-an de oktobro 2001 No. 22
La redaktoro de tiuj chi notoj, kore dankas la solidarecon de pluraj geesperantistoj kiuj kontribuis al sia resanigho. La membroj de nia Klubo, pere de mi, ankaú dankas la bonkorecon de la samideanaro veninta el diversaj landoj. Nia taglibro registris tiujn karajn nomojn de tiuj, kiuj ankau malavare faris ke chi tiuj paghoj ekzistas ankorau plue. Pacon por vi chiuj!!!
Nubskrapajhoj, UEA, SAT kaj ceteraj asocioj
En la "Turo de Babelo" la "Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero". Tiu konfuzo estis kaúze de la homa orgojlo. Eble tiutempe, tiu turo estis la spegulsimbolo de la malhumileco de la homaro. Chi-tempe, ni povas pensi ke la du nubskrapajhoj, en la centro de la financa kaj chiopova ejo de la okcidenta mondo, estis simbolo de la chiopoveco de la homo, agante kiel Dio. Por la babela turo kaj por la nubskrapajhoj ekzistis ia formo de detruo kaj konfuzo. Tamen, kun granda diferenco: je la dua kazo estis horora fakto direktita de mallumaj koroj pere de suicidaj pilotoj, kun nekredebla rezulto de morto de sennombraj kaj senkulpaj homoj. Neniu, psike aú spirite, povas aprobi kaj gaji pro tiu amasa murdado, detruo kaj ofendo al la vivo. Pro tio, kiam ni aúdis kontentan vochon aprobante tiun sinistran kaj abomenindan agon, tuj ni sentis ke iu infera viruso disetendighas tra la cerbo de bona parto de la homaro. Kaj kiam ree ni vidis kontentigan esperon vidi tra la televidelsendoj la eblan -ankaú hororan- reagon kontrau homoj, konstruajhoj kaj gravaj militaj kaj civilaj celoj por ilin detrui , ni plikonsciis ke la viruso ne nur ekzistas che la flankoj en batalo sed che la koroj en lukto, ne gravas chu ili surstratas aú konfortas antaú la televidilo aú kverelas feroce sur la batalkampo. Estas la samo por la malbono.
Definitive, la paco ne estas sur la armiloj kaj la frenezo. La paco ne estas normo nur skribita kiel okazas kun la "Homaj Rajtoj". La paco havas animon kaj korpon nevideblan por la vanta koro de la plejmulto de la homaro.
La esperantistoj, kompreneble, reagas kontrau chia formo da violento. Tamen, ni esperas ke ne nur dirante: "nekredeble", "kia terura okazintahjo", ne. Ni havas la lingvon de la homaro, ni posedas la espriman lingvon de libereco, ne imagan sed realan kiel nian denaskan lingvon, sed pli utilan.
.
Jam estas tempo por ke UEA, SAT (chu por tio kunfandighontaj?) kaj tiuj ceteraj fortaj aú debilaj asocioj, levu unuaniman kaj fortan vochon ne nur por komentarii, sed por agi, kaj politike -en la bona senco de la vorto- kompromisighi ghisfunde. Jes, kompromisighi ne nur voche sed mane, char esperanto, nature, ne nur havas bushon sed agemajn manojn. Iam ajn, danke al kono de la teorio de Homaj Rajtoj kaj poste al ties praktiko, kun la nomo kaj rekono de Dio laúlonge de ilia instruado kaj plenumo, la violento estos fenomeno por historia studo kaj sentema afero de la pasinteco. Dumtempe, UEA, SAT kaj ceteraj asocioj, grandaj aú malgrandaj, devas identigi la disvastighon de Esperanto kun tiu, kiu rifuzas la perforton, ghi lokita tie, kie naskighas la homa hororo: en la koro.Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esLa 89-a UK Kongreso de Esperanto en Chinio
Kun pravo, Chinio aspiras ripeti en la jaro 2004, la organizadon de la Universala Kongreso. Miloj da esperantistoj ankaú aspiras ke tiu Kongreso okazighos tie. Jam alta funkciulo de UEA vizitis Chinion por i.a -ni kredas- konstati kaj konfirmi ke la loko kaj la tieaj homoj taúgas por tiu senprecedenta realigho. Krom la sperto, la kapableco kaj entuziasmo de la Chinoj por la sukceso de la evento, reliefighas iu aspekto: la granda kvanto kaj kvalito de tiuj konstantaj esperantoamikoj de la Chinoj, laúlonge de la tuta mondo, dezirante kaj kunkonstruante ech de malproksime, tiun senprecedentecon pri kiu ni jam parolis.
Chinio, estas la lando pli proksima al la realigho de la revo de Zamenhof: la efektiva disvastigho de Esperanto kadre de etiko kaj frateco. Kvankam sen oficialaj raportoj nek aprobitaj proponoj, oni rigardas kun neordinara simpatio, la fakton vidi Esperanton tute akceptitan de superaj, chinaj kaj alimondaj instancoj por esti baldaú aú malbaldaú la pionira nacio praktikanta Esperanton kiel oficialan, duan lingvon. Chu songho? Chu naivajho? Sed oni diras ke: "kiam rivero sonas, shtonojn alportas". Kaj tiuj shtonoj povas esti bazo de enorma konstruo, favora al la homaro, sen la difektoj kaj arogantecoj de la "babela turo". Pro tio, ni pensas ke oni devas ekkomenci monshparon por cheesti la 89-a UK de Esperanto en la jaro 2004, en Chinio. Kaj de nun, akorde kun la projektoj de la Chinoj, labori por la glora formigho de nekredebla evento. Ni chiuj iru antaúen!!
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Neordinara Kongreso en Sudameriko.
Por la plejmulto de la legantoj de tiuj chi notoj, ghis nun venas en siajn okulojn la vorto: "Fusagasugá". Tie okazighos neordinara evento. Dum en Bogoto, chefurbo de Kolombio, okpersona komitato diskutas lertan kaj fruktodonan programon rigardanta la estontecon de Esperanto en nia lando kaj iom en la tuta Esperantio, en "Fusagasugá", jhus fondita grupo, kies la plejmulto de siaj anoj estas junaj kaj optimistaj, ankaú laboras por prepari signifoplenan etoson kaj gajon por la cheestatoj al la "sepa kolombia kongreso de esperanto". La tiea gvidanto,S-ro Edwin Vargas, kiu vizitis nian redakcion, raportis pri la taúgaj lokoj por la efektivigho de la Kongreso kaj la restado de la partoprenontoj. Ankaú, kompreneble, pri la surprizigaj tipaj aldonajhoj al la oficiala programo.
Unu el la chefaj celoj de la komitato estas faciligi al la partoprenantoj eniri rekte en la diskutojn pri la diversaj temoj de la kongreso, pere de facilmovaj diskutrondoj kaj en esperanto kaj en la hispana - por tiuj kiuj ankoraú ne regas la Lingvon aú por la ekstera publiko. Tiu sistemo kiu anstataúas malmultajn prelegojn per abunda partopreno de veteranoj kaj novuloj, malfermos konstantan intershanghadon de ideoj kaj de praktikoj. Tre probable ke tiu kongreso daúrigu tiujn kreivajn diskutrondojn per interneto.
Ni pensas ke en la estonteco la kongresoj lokaj, regionaj, naciaj kaj universalaj okazighos pere de la komputoroj, profitante la avantaghojn de Interneto. Kaj chiujare, en diversaj nacioj de la mondo, efektivighos solenaj okazajhoj por fini la kongresojn, iniciati la novajn kaj ilustri pri la koncernaj konkludoj. Ankau, en Esperanto, oni integrighos al Kulturo kaj Turismo per la helpado de la organizantoj. En la estonteco, ekzemple, la universalaj kongresoj, perdos la rigidecon kaj gajnos la simplecon kaj la senkomplikadon.
Tiuj esperantistoj el aliaj landoj estos ege bonvenaj. Kvankam iuj povas timi pro nia perforto, neniu esperantisto veninta en nia lando, sub nia samideana prizorgo, spertis ech minimuman ghenon. Venu, karaj, al Kolombio, por ke ni konu iujn pliajn gravajn el nia monda familio.
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Por pripensi
La Charto de Unuighintaj Nacioj esprimis la firman decidon de Shtatoj-Membroj "rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco, je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj..." Bedaúrinde, post la reago de la homo post tiu esprimo, oni povas dubi pri la sincereco aú plenkonscio de la subskribintoj de tiu Charto, nenie aplikebla kun absoluta aú akceptebla vereco. Unu el la majusklaj malamikoj de la teksto de Homaj Rajtoj estas la fakto ke malmultaj konas ghin. Kaj oni ne povas praktiki aú pli bone dirite praktikigi tion, pri kio oni konas nenion. Sed tie estas skribitaj kaj sankciitaj por esti plenumitaj de naciestroj kaj ordinaraj kaj eksterordinaraj "subuloj".
Gravas ke la esperantistaro, kiu parolas la lingvon defendanta chiujn aliajn lingvojn en la tuta terglobo, farighu defendanto de tiuj homoj kiuj parolas Esperanton kaj tiujn ceterajn lingvojn. Domaghe, ankaú multaj el ni ne "specialighas" pri Homaj Rajtoj. Estus nekredebla tasko de UEA, serioze entrepreni kampanjon por ke la monda esperantistaro sentas sin stimulita kaj helpita "parkerigi" la Homajn Rajtojn, meti ilin en la koro, ilin praktiki en la chiutaga vivo kaj atesti antaú la mondo pri tiu sava fakto.
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 10-an de septembro 2001 No.21Karaj legantoj,
Cirkonstancoj tute kontraúaj al niaj deziroj igas nin publikigi la venontan paghon de BEK ghis la komenco de oktobro, se por tiu dato ni havas la dian gracon vivi kaj la optimismon daúrigi en la laboro. Kvankam la reago al niaj publikajhoj estas altkvalita pro la klereco de la opiniantoj, estas nula por la subteno de niaj eldonoj. Paradokse, nia emo al la etika komercado, ankaú nulighas. Chiumaniere, nia amo al Esperanto dubigas pri nia malapero en la diversaj listoj kie oni libere povas opinii pri la disvolvigho de la esperantomovado. Konsiloj el serena amiko, indikas ke preferindus krei liston por pli facila partopreno de la legantoj. Oni diras ke estas enua por multaj eniri en TTT-paghon ne sufiche allogan; chi-kaze, oni pravas. Alia, ankau pensiga konsilo, chi-foje de mia amata edzino, konsistas en la fakto, "ne tiom dedichi la tempon al aferoj tre idealismaj sen profitdona rezulto". Post hjirurgio kaj ebla resanigho de nia redaktoro, ni difinos la estontecon de tiu chi poresperanta tasko, ghi almenaú plena de bonaj intencoj.
Chu la krizo ekzistas TIE?
La esperanta etoso sufiche varmighas kaúze de la demisio de tri gravaj funkciuloj de UEA. La demisiintoj per forta vocho disdonis siajn rezonojn pri tiu adiaúo aú ghisrevido, kiu surprizigis al parto de la loghantoj de Esperantio. Iuj konsternighis, aliaj serene opiniis, kaj ne mankis tiuj, kiuj prudente ne esprimis siajn konceptojn aú ne trovis ilin enkape.Kaj eble speciala teamo atendas la rezultojn de la proceso por envicighi en konvena loko; ofte, en la mondo, la teamo ricevas privilegian rekonpencon. Ni meritante nenion por nia strebo servi la esperantomovadon, enboatighis en la esperanta shipo kies nuna stirestro estas D-ro Renato Corsetti kaj la nova gvida komitato. Ili, certe, lertas optime surboate. Ni, por ne plu gheni ilin kaj ties oponantojn, fermas, almenau dum saghiga tempo, niajn tiurilatajn komentariojn.
Kolombio sen reprezentanto en "Amerika Komisiono"
La afero shajnas nekredebla. Dum nia movado shajnas bonaspekti, ghia imago nemalofte palighas. Kial? Estas memorenda la fakto kiam iu el ni estis proponita de nia nacia kongreso al UEA kiel komitatano aú kiel reprezentanto al "Amerika Konisiono"; tiufoje prezentighis la reago de alta funkciulo, kiu tute misinformita, absolute neis tiun elekton, metis senfundamentajn argumentojn kaj venkis. De tiam, la afero stagnighas. Ni pensas ke konvenas ke chiuj amerikas landoj apartenu al tiu amerika organizo. Tiu chi pagho havas du por ni ne diskuteblajn elektotojn: D-ro Luis Guillermo Restrepo kaj Profesoro Luis Jorge Santos-Morales.
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Kial ili ne komunikighas nek integrighas?
Tiu demando ofte oni formulas sin. Esperanto kreighis por facila komunikado, por benita integrigho de la homoj. La lernantoj adoptas ghin por satigi siajn aspirojn. Ili ekkomencas kontente sian lernadon kaj atingas basan, mezan au perfektigan regon de la lingvo. Ili parolas pri la avantaghoj de la internacia, neútrala, belsona, universala kaj paca lingvo, ghi celo kaj ponto por nekredeblaj realighoj. Subite la komunikado inter ili chesas. Ekzemple, sur la ekrano, en la listoj, oni enspiras silenton. Nur unu, du aú tri opinias kaj kelkfoje timeme iu kuraghas balbuti. Ni detenu sur la plej domagha kaúzo de eterna silentado:
la timo erari, misi, kaj esti kritikita aú cenzurita de la chiosciantoj. En la mondo vastighas ne nur la senhontuloj sed ankau danghere la timemuloj kiuj por ne rughigi senigas la homaron el siaj ne malofte gravaj ideoj kaj argumentoj. En Esperantio ankaú ili estas konataj. La esperantomovado devas karakterizighi per parolantemuloj, babilemuloj, verkistoj kaj verkantoj. Chiuj per la linvo iri al la diskutareno kaj tiel, fari el ghi la plej homa rimedo por komunikado kaj la plej fertilan instrumenton por transformigho de la mondo. Ni venku la timon kaj ni parolu!!Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.
Homaj Rajtoj
"HOMAJ RAJTOJ demandoj kaj respondoj", de Leach Levi, ilustrita de Plantu, tradukita al Esperanto de Edmund Grimley Evans, kompostita en la Centra Oficejo de UEA, kaj legita de ni, devus esti deviga konsultlibro kaj por lernantoj de la helpa lingvo Esperanto kaj por praktikantoj de la esperantoprincipoj. Per chi tiu verko, oni povas konfronti la fakton chu la "homaj rajtoj" ekzistas aú nur estas eksterordinara songho de idealistoj aú nur trompajho de lertuloj por najvuloj. En la esperantomondo devas esti starigita konstantan diskutrondon pri ili. Estus senkompara laboro krei esperantistan kampanjon por entuziasmigi la homaron ekkomenci ilin praktiki. Estas dirite ke la Homaj Rajtoj kutime estas perfortigitaj kaj tio estas malvero.Por esti perfortigitaj ili devas ekzisiti kaj por ekzisti ili devas esti plenumitaj, kaj pro tio ke ili ne estas plenumitaj ili ne ekzistas. Verko inteligenta kaj supera, surpapere ne donas ekziston al io; estas la ago kio ekkomencas vivigi la revon. Sed, se mondskala skolo pri esperanto, instruante la aplikon de la revo pri homaj rajtoj, ekfunkcias kun la aprobo kaj helpo de gravaj organizoj kaj homoj, la homaro ekkomencos senti sin altiritaj de konfidinda espero. Kaj ni chiuj, kun esperantistaj pioniroj, iros antaúen!!!
www.chinareport.com.cn
Eniri en tiun paghon signifas eniri en la mondon de Esperantio. "El Popola Chinio" prezentas diversflankajn lokojn por ke vi ghuu nekredeble - per bonstilaj verkistoj kaj jhurnalistoj-, la enorman enhavon de la monda esperantistaro. BEK plezuras proksimecon kun EPCh kaj invitas al vi viziti tiun allogan kaj instruan TTT-ejon www.chinareport.com.cn Ekde tiu ejo, inda por legi, vi povas eniri en la nian, danke al tiu bonega "El Popola Chinio".
Kompatinda maljunuleto
Aútoro: Rafael Pombo (kolombiano)
Tradukinto: Antono Tomic (kolombiano)Estis maljunulineto
sen ajheto por la bush´.
Por frandado shi dependis
nur de ovoj, viando, kuk´.Ja, shi trinkis chokoladon,
lakton, vinon, kafon, sed
kompreneble: shi ne trovis
ion indan por nobel¨.Ech kabanon shi ne havis
por azili sin en ghi.
Shi vivetis en palaco
kun ghardeno, regna mir´.Flegis shin, ho ve neniu
nur Alfons´, Filip´, Johan´,
servantaro ja multopa
kun livre´, galon´, kravat´Sidigheblon shi ne ghuis:
sofojn kaj kanapojn nur,
piedbenketojn kaj kusenojn
remburitajn per lanug´.Nek shi propran liton havis
krom la grandan de orbril´:
komfortega la matraco,
ene lino, supre silk´.Tiu maljunulineto
chiutage ghis la fin´
aghighante unu jaron
perdis samon de la viv´.L´espegulon rigardadi
vere teruradis shin
vidalvida oldulino
perukhava achvirin´.Nia malrichulineto
havis nur, por kovri sin
la diversfasonajn vestojn
de nuancoj, shtofoj, mil.Sen l´amas´de siaj botoj
(velureca shua luks´),
nudpiede sur la sablo
shi vagadus sub la sun´.Shi ne havis apetiton
jhus fininte la mangheg´,
kaj ne fartis plene sana
se shin trafis kataret´.Sulktromulto sin mortigis
arkighintan kiel "3".
Jam finigis shia plendo
pri malsato kaj soif´.Kaj la malrichulineto
eksvivinte lasis for
multan oron. Bedaúrinde
kat´orfighis kaj kolomb´.Shi ripozu. Kaj Di´volu
beni nin per la mizer´
postlasita de la ino...
tiel preni nin de l´ter´.
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esReklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 3-an de Septembro 2001 No. 20
Karaj legantoj,
Ni venas en la numeron 20-a de niaj publikajhoj. Kvankam ni ne havas dungistojn nek grandajn elzpesojn por plenumi la sinsekvajn eldonajhojn, nek naturajn problemojn kun grafikaj artoj, sed nur efikajn kunlaborantojn kiujn oni povas kalkuli per malpli ol la fingroj de nura mano, la tasko daúrigi la penon, estas ripete plenita de malfacilajhoj. Kvankam la eksterlanda reago, pli ofta ol ni supozis, kuraghigas nian persiston iri antaúen kun niaj projektoj, ne malofte ni pripensas la forlason de la entrepreno pro manko de kompensoj fronte al paneo de la komputoro aú de alispecaj, kelkfoje monaj, problemoj.
Ni kalkulas ke se vi invitas novan leganton kaj tiu nova, malavara amiko, konsentas kiel vi pri niaj aspiroj kiuj povas iamaniere reprezenti lin, certe li povos enkovertigi kelkajn filatelajhojn kaj tiel kunhelpi la aperon de la "filatela fenestro" por profito nia kaj de tiuj, kiuj interesighos pri ghi.
Tamen, la plej bona stimulo por nia semajna laborado estas viaj reagoj sen kiuj ni pro manko de animo mallumigus nian ejon kaj forirus aparte de tiu TTT-ejo.
Chu demisioj provokas KRIZON en UEA?
S-ro Henry Thomander, sendis emailon al listo de Kolombio pri mesagho "URGHA ALVOKO AL LA KOMITATO DE UEA", subskribita de Michiel Meeuwissen, Fabien van Mook kaj Leon Roijen, memnomitaj: "la iniciantoj de la alvoko". Tio signifas ke krom la informo, la mesagho enhavas ian formon de kampanjo por trovi, per vasta serchado, la kaúzojn de tiuj demisioj samtempe prezentitaj.. Unue, ni kredas ke unu el la fontoj por tiu esploro estus, kompreneble, la rezignintoj. Due, ke ne estas klarvide la plenumon de tiu kampanjo kaj trie ke oni devas pripensi profunde antáu ol peti, sen sci la kialoj de la demisioj, al la tri elirantaj gravuloj, ke ili rekonsideru tiujn demisiojn.
UEA kutimas esti rezervita kaj ech tute silenta al ghenerala publiko pri eble ne konendaj okazajhoj. Tion ni nun ne diskutu. Sed oni devas rekoni ke tiutempe la inico de novstila malfermiteco en UEA povas okazigi naturajn tremojn en sia Centra Oficejo kaj en la pensmaniero de iuj el siaj elstaraj membroj. Ankaú la shangho de programoj, vole-ne-vole manifestighas en la sinteno de pluraj kiuj povas konstati ke sia postena labortempo en UEA konkludis. Alia probabla kaúzo, estas la fakto ke kontraúaj pozicioj estus kreinta disighojn, nuntempe ne saveblajn, kiuj altiras la rezignon de ecx notindajn funkciuloj.
Tamen, estas probable ke normalaj sanghighoj malnormalighas kaj al ili sekvas konsekvencaj skuoj kiuj povas aperigi krizon. La ebla krizo, en UEA, povas esti ponto por novaj universalaj atingoj aú simple kaúzo de retroirado, mi kredas ke ne daúra, en la realigho de projektoj kaj disvolvighoj de UEA. Ni klinighus al krizo fruktodona al kiu ni ne devas timi, sed ghin kuraghe alfronti, akompanante lojale al la nova Prezidanto D-ro Renato Corsetti kaj al la novaj kunlaborantoj, en la mondvasta laboro por enmeti Esperanton ghis la ostoj de la konfuzita homaro.
Tio dirite ne signifas ke, ekzemple, ni ne rajtu krie bedauri la demision de la bonega redaktoro de la bone gvidita revuo "Esperanto", S-ro ISTVÁN ERTL al kiu ni deziras felichan estontecon kaj kun kiu ni deziras daúran kaj kompreneble fruktodonajn rilatojn. Koran agnoskon al lia ekzemplodona laboro!!!
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Ree kun Rikardo Carrillo, prezidanto de TEJO-Kolombio.
BEK. Kion vi pensas pri Esperanto kiel viva lingvo en privataj entreprenoj?
RC. Ni estu honestaj: Esperanto estas tre bona komunikilo, sed multaj ne fidas ghin. Ekzistas retejoj pri komerco, kaj ili montras progresemon kaj eventuale estontece ili vaste sukcesos. Sed nia kara lingvo vivas kreskigan fazon, kaj ni strebu al ghia sukceso. Eble plej sukcesa entrepreno rilate uzadon de Esperanto estas turismaj.
BEK. Kial, kiel, kiam kaj kie vi farighis esperantisto?
RC. Kial: char mi estas iom idealisma kaj fidas je internacia komuniko kaj mi shatas elkoni alies kulturon.
Kiel: procese. Mi ekkonis ghin dum mezlerneja vivo, sed nur la vorton kaj ideon (t.e. internacia lingvo). Poste, mi pli bone konis ghin kaj studetis ghin tre iomete ene de Taoisma komunumo. Tie oni fidas ghin multe kiel plej bonan komunikilon. Poste, mi lernis ghin pli regule kaj discipline (vere studis) per instruado de S-o Majo López. Tiam mi vere esperantighis, mi diru.
Kiam: Mi komencis la kurson kun S-ro Majo López, preskaú tri jarojn antaúe.BEK. Vi partoprenis UK-n en Meksiko. Vi povas rakonti al ni unun el viaj chefaj spertoj?
RC. Nu, mi sendis raporton al multaj dissendolistoj kaj bonshance ghi estis placha al kelkaj, mi dankas. Sinteze, sperti Esprantistan kunvenon estas plej bona kaj travivinda sperto, tiam oni vere vidas grandiozecon kaj ghuon paroli esperanton. Koni alies kulturon kaj vivi fratecan etososn estas simple ne priskribebla, nur spertenda. Mi amikighis tiom profunde kun personoj antaúe neniam ekkonataj ke tio sufiche pushas min labori pro nia kara lingvo, malgraú ghenerala skeptikeco. Se alaij ne shatas Esperanton, malbone al ili, ili perdas tiom da ghuo.
www.chinareport.com.cn
Eniri en tiun paghon signifas eniri en la mondon de Esperantio. "El Popola Chinio" prezentas diversflankajn lokojn por ke vi ghuu nekredeble - per bonstilaj verkistoj kaj jhurnalistoj-, la enorman enhavon de la monda esperantistaro. BEK plezuras proksimecon kun EPCh kaj invitas al vi viziti tiun allogan kaj instruan TTT-ejon www.chinareport.com.cn Ekde tiu ejo, inda por legi, vi povas eniri en la nian, danke al tiu bonega "El Popola Chinio".
LA PROMENEMA RANIDETO
Aútoro: Rafael Pombo (kolombiano)
Tradukis: Jesús Vélez Rojas (kolombiano)La fil' de Ranino, Rin-Rin Ranideto,
eliris matene en hela tualeto,
je pantalon' kurta, kravato lauxmoda,
rubanda cxapelo kaj jako silkbroda.
"Knabeto, ne eliru!" la patrin' kridiras;
sed li faras geston kaj vante foriras.Cxe l' voj' li renkontis museton najbaran,
kaj diris: "Amiko, venu kunul' kara,
ni vizitu kune frauxlinon Ratino,
kaj festeno-feston ni havos kun vino".Baldaux ili alvenas; muso pluenpasxas,
plilongigas kolon, per frapil' li batas
tre forte. Kaj de-en: "Kiu frapas fore?".
"Mi, onklin' Ratino, vin salutas kore!""Cxu vi estas hejme?". "Jes, sinjoro, certe;
sed kial vi venas al mi senaverte?
Tamen, mi tre gxojas; mi sxpinas fadenon,
sed eniru amikoj! Tre koran bonvenon!".Cxiuj korpinklinis, manprenis sincere,
kaj pli veterano, ankoraux de ekstere,
Muso brave diras: "Ni tre varme sentas,
ni volas bieron. Cxu Ratin' konsentas?".Kaj dum la friponoj konsumas krucxaron,
ordonis Ratino alporti gitaron,
kaj belkanti petas al Ranidet', ame,
gajajn mil kantetojn, por gxoji korflame."Ho!, mi plezurege ja kantus, frauxlino,
sed ne estas eble vin lauxdi, Ratino,
per gorgxo sekega kiel vera stupo;
kaj cxi vesto nova premas kiel kupo"."Mi ege bedauxras" - Ratino respondas -
"Malstrecxu la veston; se ne, mi gxin tondas.
Kaj dume mi kantos por vi plezurigan,
sekretan kanteton, belan kaj ridigan".Kaj estante cxiu gxuante la feston:
balo kaj biero, kanto kaj orkestro,
Katin' kaj katidoj ensaltis subite,
kaj inferbatalo eksplodis neevite.Grandagxa Katino mordis tra l' orelo
de l' infan' Museto, miauxante al li: "Belo!".
La katidoj trancxis, al Ratina Mosxto,
unu tra l' piedo, unu tra la vosto.Sinjor' Ranideto, antaux cxi alsalto
prenis la cxapelon, faris egan salton,
malfermis la pordon, piednaze pusxante,
kaj "felicxan nokton" diris elirante.Li pluensaltadis de tia teruro
kaj perdis cxapelon, vundigxis sur kruro,
enfalis en busxon de mangxema ansero,
kiu lin enkorpigis per sola englutero.Kaj tiel finigxis, unu, du kaj tri:
Muset', Ranideto kaj ankaux Ratin';
la katoj satmangxis, englutis l' anser',
kaj tutsole restis Ranin' sur la ter'!
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Kurso de Interneto en Esperanto.
(Unue aperinta en "Esperantek")Ju pli da avantaghoj por ni ,esperantistoj, ofertas la Komputoro, des pli da bezono ni havas regi tiun , por iuj kiel mi, komplikan kaj rompkapan aparaton. Dank´al Dio, post multaj malesperigaj horoj, mi povis, almenaú suprajhe, realigi per ghi laborojn kaj brensi la aperon kaj malaperon de ne dezirataj bildoj aú legajhoj. Sed ghis nun mia lernado estas poka. Terura batalo inter mi kaj la kompleksa strukturo de tiu ribelema faktoro de progreso kaj surprizoj. Iam tagighis kaj la suno memoris al mi ke mi restis sur tiu luktanta aparato la tutan nokton. Tiufoje, mi sentis la ne tute klara percepto voli sarghi surshuldre la komputoron kaj ghin forjheti trafenestre por neniam plu reveni sur io ajn simila.
Iuj, kiuj konis mian internetan sperton opinias neforgeseblaj tiujn tagojn kaj noktojn. Ili afirmas ke la plej bona maniero lerni kaj praktiki la misterajn leghojn de la interneto, estas erari, fushi, komenci, rekomenci, felichighi pro surekranaj venkoj, krieti kaj ech malbeni. Mi komprenas ke por multaj ,sed ne por mi ,estas agrable dedichi sin al la interneta malkovro de novaghoj kaj reguloj por poste movi sin sur la klavaro per malvershajna hasteco.
Por povi sen troaj problemoj eniri en interneton kaj informighi kaj komunikighi, mi devis, dum konsiderinda tempo, renversi la horojn de miaj manghoj kaj devoj,t.e. malbonripozi tage kaj labori nokte kaj frumatene, kiom da fojoj, per lacaj kapo kaj manoj. Kia diferenco kun mia programita kaj ghoja lernado de Esperanto. Ghin mi studis daúre kaj senlace. Mia labora programo estis kiam miaj okupoj ghin permesis, sen urghoj kaj angoroj. Benita jam tiu malproksima meminstruado!!!
Mi pensas, post tiuj konsideroj suprediritaj, ke se iu esperantisto,aú esperantista entrepreno, kun diafana koncepto pri komerco, organizas programon paciencan por pluraj senpaciencaj dezirantoj plibonigi siajn nefirmajn konojn pri siaj komputoroj kaj precipe je la brancho de interneto, ne nur felichigos min kaj vin , sed eble al miloj da esperantistoj strebantaj interrilatighi taúge laúlonge de la mondo.
Al tiuj, kiuj ghentile venas en la finon de tiu artikoleto, mi petas opinii pri la ebleco krei, por miloj da interesuloj, kurson pri INTERNETO, kun facileco ghin financi aú kompensi la penon de la organizantoj. Por tion plenumi, oni devas propagandi per diversaj TTT-paghoj, reklamoj kaj personaj invitoj al la estonte diplomitaj lernantoj. Ni estas en kondicho kunlabori la programon akorde kun nia kapablo, entuziasmo kaj negrandaj sed optimismaj rimedoj. Viajn opiniojn por interesa diskutrondo virtuala, vi bonvolu sendi al: esperanto12@lycos.es
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esReklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 26-an de aúgusto 2001 No.19
Kolektada strategio.
Vole- ne- vole, la kolektantoj suferas pri tiom da abundaj lingvoj laúlonge de la eta terglobo ke nemalofte ili malesperighas. Ili devas komunikighi unuj la aliajn ghenerale per dificila interkomprenigho per la angla, la franca, la hispana, la china, la rusa, kaj la kajtielpluaj lingvoj. Iuj el ili uzas difinitan lingvon kontrau kiu ili havas gravajn rezervojn kaj kritikojn. Kaj -ne chiam- kiam devigitaj de la cirkonstancoj, ili sin telefondialogas per la angla, ili ghin mise parolas. Tiam tio shajnas dujhargona parolachado.
Pro tio, se oni estas kolektanto povas alpreni por si nekompareblan strategion: uzi esperanton por la intershanghadon kaj intershangi la intershanghajhojn preferinde inter esperantistoj-kolektantoj. Bedaúrinde granda kvanto de la esperantoparolantoj malshatas la fakton materiale profiti per esperanto. Ni ne forgesu ke la majstro por subteni sin vendis tre utilan libron: "La lingvo Internacia".
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj, desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
KONFIRMITA VENKO DE ESPERANTO
La buseto eniris en Fusagasugá-n je la deka matene. Post unu hora kaj duono de ghoja espero, ni estis elbusetighintaj en la "Universitato de Cundinamaraka" (Kundinamarko), semita de multaj junaj studentoj. Blua chielo aúguris la atenditan renkontighon. En la granda salono jam pluraj vizitantoj okupis siajn sidlokojn. Edwin legis la programon kaj Luis Jorge ekkomencis paroladon pri kio estas esperanto, por kio li taúgas, kiaj estas ghiaj kvalitoj kaj kelkaj gramatikaj karakterizajhoj de la lingvo. Plurajn demandojn tiu prelego kaúzis.
Post nelongaj klarigoj pri Esperanto precipe en Kolombio sed kun largha enfazo pri la esperanta estonteco en Fusagasugá, fare de Martha kaj Santiago, kreighis diskutrondo pri tiu temo kun partopreno de la cheestantoj. Iom pos iom la entuziasmo en la salono kreskis.
La fondo de KEL- Fusagasugá estis simpla kaj solena. Fronte al ni la novaj membroj de tiu nova grupo informis konkrete pri tio, kio altiris ilin al la movado kaj manifestis sian deziron labori favore al Esperanto kaj sian grupon. Tiu matureco de la junuloj, de la nova asocio -eble la plej nova en la mondo-, motivis akoraú plue la simpation de la cheestantoj. La vortoj de Luis kuraghigis la nunan kaj venontan agadon de la novaj grupanoj.
Tridek ses personoj aplaúdis la novan estraron kaj aplaúdis al la gravajn funkciuloj de la urbo invititaj al la solenajho. Poste, la manghosalonego plenighis per kontentaj vochoj kvazau lanchitaj al la estonta sukceso de esperanto en la urbo, sidejo de la venonta kolombia kongreso de esperanto okazonta en novembro.. Bongusta manghajho. Etoso kvzaú indikante samideanan verdighon de la urbo. Babilado sur la koridoroj aú pashtejoj. Teatrajho fare de lertaj kaj aplaúdindaj knaboj sub la gvido de Martha Martínez. Interfratigho de bogotanoj kaj fusagasuganoj. Reveno al Bogoto.
"Akto pri la oficiala fondo de KEL-Fusagasugá.
Nia precipa celo estos la difuzon de Esperanto en la urbo Fusagasugá kaj kunagi favore la unuigho kaj fortifiko de la kolombia esperantista movado.
KEL-Fusagasugá akceptos kaj respektos la diversajn opiniojn, idearojn, religiojn, kulturojn, ktp kiuj povas havi ia ajn personoj interesitaj en la lernado kaj praktiko de esperanto. De nun ni konsentas kun la postulatoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof, koncerne la fakton fari el tiu chi idiomo komunikada ponto inter la diferentaj landoj kaj kulturoj de la mondo.
Ni establis nin kiel aro sen hierarkioj, kiu kunvenos chiu semajne por praktiki Esperanton kaj disvolvigi la strategiojn por ties difuzon.
Katerine Castillo, Adriana Huérfano, Wilmer Beltrán, Jorge Ramírez kaj Edwin Vargas.
Estraro.Juna homo kun sukcesa aspekto.
Rikardo Carrillo decidis serioze labori por Esperanto. Li estas unu el tiuj homoj kiu akompanas siajn projektojn per tuja kaj disciplina agado. Kvankam li ja faris multe favore la difuzon kaj organizon de Esperanto, ankoraú ni multe pli esperas de lia kapableco. Prezidanto de la kolombia junulara movado, nun apartenanta al TEJO kaj unu el la pioniroj organizintaj la unuan renkontighon de la junularo en Kolombio, kaj nuntermpe laboranta por Sepa Kolombia Kongreso de esperanto, Rikardo konsentis respondi nian simplan demandaron.
BEK. Kion vi konsilas al la esperanto movado ghenerale kaj speciales al la kolombia?
Mi ne estas taúga homo por konsili, mi nur opinias: mi shatus tion ke la movado ne aspektu tiel movadana al la cetera mondo, la nemovadana. Multaj personoj pensas ke esperanto estas religio aú politika afero pro movadanoj kiel troa montrado de flagoj, bildoj de Zamenhof (kvazú li estus religia homo, aspektigi lin martiron aú Dian senditon) kaj tiaj aferoj. Ne ataki la anglan aú alies lingvon. Ne multe diri ke nia lingvo estas internacia, bedaúrinde tre malmultaj personoj parolas ghin; kvankam ghi havas parolantojn en multaj landoj, la kvanto ne estas suficha. Kaj tute ne diri ke ghi estas universala lingvo. Ankaú ghi ne estas perfekta, Zamenhof mem agnoskis tion ke ghi devas evolui kaj aliaj kapablaj homoj perfektigu ghin. La lingvo ne estas facila, sed oni diru ke ghi estas malplej malfacile lernebla. Senmitigi Esperanton povas multe pli efike vastigi ghin tra la moderna medio.
Mi plene respektas akademiajn rezultojn, sed mi tute kaj ege malshatas neologismojn kaj vortojn tute nenecesajn. Eble nur akcepti vortojn nepre uzendajn monde kaj regione; troe pligrandigi la radikaron eventuale kreos nekompreneblan lingvon internacie. Kial uzi kvin vortojn, kelkaj tre regionemajn, por diri la samon? Tion mi tute ne komprenas. Se verkistoj volas poluri sian stilon, pli bone zorgu la enhavon, ne nur la formon, chu ne?
Sed mi rediras: tio estas tute respektinda (sed preokupiga al mi).Ankaú mi shatus ke oni enmetu aziajn, afrikajn kaj arabajn radikojn en la oficialan novan radikaron, mi ne shatas kiam oni diras ke Esperanto estas eúropa lingvo. Kaj ankaú ghi ne estas neútrala nek paca lingvo, ghi estas nur lingvo. Estas uzata de neútralaj kaj neneutralaj homoj, de pacaj kaj nepacaj homoj. Pli bone diri ke ghi estas plej bona solvo por lingva problemo kaj por diplomata lingvo kaj sia celo ne kontraústaras alies naciecon aú historion.
www.chinareport.com.cn
Eniri en tiun paghon signigas eniri en la mondon de Esperantio. "El Popola Chinio" prezentas diversflankajn lokojn por ke vi ghuu nekredeble - per bonstilaj verkistoj kaj jhurnalistoj-, la enorman enhavon de la monda esperantistaro. BEK plezuras proksimecon kun EPCh kaj invitas al vi viziti tiun allogan kaj instruan TTT-ejon www.chinareport.com.cn
Nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi nin laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 19-an de aúgusto 2001 No. 18
Kun S-o Chielismo WON (WANG Tianyi)
prezidanto de Xián Esperanto-Asocio (dua parto)BEK. Kion vi konsilas al la esperantistaro deziranta negoci per nia Esperanto?
WT. Unue tio estas ebla, kaj due la afero dependas de konkretaj ideoj kaj pacienca praktiko. Fakte, en la mondo vere ekzistas Esperantujo. La esperantujanoj ankaú estas konsumantoj, kiuj bezonas diversajn konsumajhojn. Ni povas ekspluati la merkaton. Kompreneble, ni ankau povas fari internacian komercon kun E-komercistoj, tio bezonas veran paciencon, char la E-komerca rondo ne estas tiom granda. Se via kontakto kaj praktiko ne sukcesas, fakte vi ankaú kontribuas al nia lingvo kaj movado!
Jes. Mi mem estas profesia komercisto per Esperanto. Mi vivas normale kiel aliaj komercistoj. Mi chef-eksportas la chinajn artfajrojn kaj petardojn... Mi posedas du firmaojn Negoca kaj Komputila. Mi bonvenas al chiuj ideoj.BEK. Bv. doni ian sperton pri via esperanta vivo.
WT. Mi chiam estas fiera pro mia esperantisteco. Mi opinias ke ni esperantistoj estas mondaj civitanoj. Laú la civitana kriterio samaj lingvo, kulturo kaj regiono ni jam atingas kriterion. Ni havas la saman lingvon Esperanto, kaj saman kulturon Interna ideo, kaj saman regionon la Terglobo. Mi kredas ke niaj lingvo, kulturo kaj idealo reprezentas modernan civilizacion. Pro tio mi chiam laboras kun ghojo kaj espero.
Kolombejo
Post multaj jaroj, finfine la kolombia junularo farighis sekcio de TEJO. Tiu eniro apartenas al tiuj, kiuj ankoraú tridekjarighas. Iuj el ni, kiuj vere amas la gejunulojn, ne havis la TEJA-n sperton. Aliaj, iom timas pri ebla disigho de la movado en du chefajn partojn: la junuloj kaj la pliaghuloj, tiuj lastaj shajne la pli granda nombro en la esperantomovado. Tiu timo evidentighas en kelkfoje ia aroganteco je iuj junaj novuloj kiuj povas rigardi, ekzemple, la esperantan maljunulecon tre flava aú senila. Nature, oni esperas ke en Kolombio, kaj tutmonde, frate kaj harmonie laboradu tiuj kaj chi-tiuj.
Jen io por pripenso: senteme eble "Kolombejo" klopodas taúgi por la grupo de kolombianoj alighintaj al la sekcio de TEJO, sed ne lingve, nek logike nek konvene. Kolombejo estas ejo por kolomboj aú por la cefurbo de Cejlano. Kolombiejo estas ejo por kolombianoj kaj kolombiejo ejo por niobo. Krome, ne al chiuj shatas, ech ne poezieme, esti komparitaj al birdoj. Ni pensas ke preferindus nomi la kolombian gejunularon alighintan al TEJO kiel aperas en la Jarlibro 2000 de UEA, pagho 57 kaj ceteraj. Niakaze, "Kolombejo" estas bedaúra escepto el inter chiuj junularaj asocioj en la mondo.
Monda maljunularo: unuighu!!!
Damaghe, la malbonnomita moderneco evitas postenigi oldulojn. Ofte la entreprenistoj klarigas la limon por dungi laboristojn ech en intelekta ofico, kaj en pluraj instancoj maldunkas personojn kun pli ol, ekzemple, 50 jarojn.
Mi kutimas akompani mian edzinon enspezi sian emeritajn monbiletojn. Tie oni devas resti en vico dum pluraj horoj. Dumtempe, la emeritoj babilas varme kaj inteligente. Kaj ili plendas prave, per saghaj kaj sagacaj argumentoj, pri la fakto esti forto multfoje apartigita de la socia movo. Tiam mi pensas en Esperantujo kie chiuj junas. Nia lingvo, nia socio kaj nia ujo estas por la HOMO. Sed ne malofte, oni, ne nur en Esperantujo, plilernas la vivon aúskultante la interkomprenon de avoj kun nepoj.
La oldula forto en Esperantio ankaú estas granda kaj forta. Kaj se multaj el ghi pensiulas, pli forta!. Imagu ni al preskaú 1000 (certe estas multege pli) maljunuloj, trankvile intershanghante objektojn cele elmontri al si mem, al la esperanto movado kaj al la "ekstera" mondo, pli ol milon da tipajhojn el la tuta mondo kaj pli ol mil dolarojn gajnitajn per brila, etika, justa kaj plena komercado. La maljunuloj povos esti pioniroj de novaj kaj praktikaj rimedoj por difuzi nian universalan idiomon parolatan de promesplena zamenhofa komunumo.
Maljunuloj esperantistaj el la tuta mondo unuighu en forta kaj decidema asocio!!!www.chinareport.com.cn
Eniri en tiun paghon signigas eniri en la mondon de Esperantio. "El Popola Chinio" prezentas diversflankajn lokojn por ke vi ghuu nekredeble, per bonstilaj verkistoj kaj jhurnalistoj, la enorman enhavon de la monda esperantistaro. BEK plezuras proksimecon kun EPCh kaj invitas al vi viziti tiun allogan kaj instruan TTT-ejon www.chinareport.com.cn
Atentu!!
Unu el la cefaj problemoj kiun povas havi la turistoj aú negocistoj vizitantaj fremdan kaj ech jam konatan landon aú urbon, estas la trovo de plej konvena, konforta, higiena kaj nekosta restadejo aú hotelo. Ne malofte, la esperantistoj trovas idealan lokon che kiu estas atentitaj kun verda sindono. Kolombio ne eskapas al tiu bontrovo. Dudek jaroj servanta al ambasadejoj, "Rugha Kruco", O.N.G., "Kolombi-sportoj", kulturaj kaj komercaj entreprenoj, aú al homoj kiuj vizitas nian urbon dezirante plezuri neforgeseblan restadon, estas unu el la cefaj garantioj por ke la "HOSTAL DEL NORTE" situata en la koro de la norda parto de Bogoto, malfermu por vi la plej bonan manieron sekure kaj amike, resti che ni. Grupoj atingas kontentigan rabaton. Nun, esperantistoj atendas vin tie!!
esperanto12@lycos.esCheestinda Programo en Fusagasugá
(mesagho sendita al notindaj sendatoj)Estimantaj legantoj,
Kun ege afablaj kaj por ni historiaj vortoj de Renato Corsetti, dum la pasinta kunveno estis unuanime aprobita de la organiza Komitato de la "Sepa Kolombia Kongreso de Esperanto", la propono por ke la Prezidanto de UEA estu ankaú -pli ol honora-, la prezidanto de la supre menciita kongreso, okazonta en novembro, en la gastama "Fusagasugá", provinco de "Cundinamarca". Ni transkribas frazon prenitan el la mesagho de D-ro Corsetti al la LKK-Prezidanto de la Evento: "chiúkaze se vi taksas ke tio havas utilon, kaj se la komitato akceptos vian proponon, mi volonte havos la honoron". Kompreneble, honoro por ni!. Kun kiom da esperanta felicho, la kolombianoj dankos al UEA la faciligon por ke nia dufoja PREZIDANTO, D-ro RENATO CORSETTI cheestu nian venontan kongreson.
° La Komitato invitas al tiuj grupoj aú personoj partoprenontaj la Kongreson, kaj naciaj kaj eksterlandaj, alporti artajhojn aú ion similan povanta identigi siajn respektivajn naciojn, regionojn kaj urbojn. Ankaú informi pri tio, kio ili deziras partopreni: diskutrondoj, partopreno en la "artaj vesperoj", kto. Ni dankas baldaúan respondon por la sukceso de la kongresprogramo. Permesante 30 minutojn po prelego, la Kongresa Organiza Komitato intencas ke la cheestantoj havu sufichan tempon por eniro en fruktodonajn diskutrondojn kun konstruigaj konkludoj.
° Fondo de grava grupo.
Espereble, la esperantomovado de Bogoto kaj de aliaj kolombiaj urboj kaj vilaghoj, grandanime partoprenos la fondon de "KEL-Fusagasugá". Konforta aútobuso eliros el la "Carrera 15 A No. 56-30 Apto. 101", je la sepa matene, la 25-an de aúgusto (sabate) por, en agrabla etoso kaj zamenhofa kontento, cheesti tiun feston. Kosto por la transporto (iro kaj reveno) $ 9.000 pesoj. Informoj: Tel. 2499600 kaj santialv@multi.net.co.
° Programo en Fusagasugá
8.00 Intervjuoj de la radiostacioj "Nueva Epoca" (Nova epoko) kaj "Radio Sumapaz" al Profesoro Luis Jorge Santos-Morales, Alta Konsilanto de la Sepa Kolombia Kongreso de Esperanto.
9.00 "Kio estas Esperanto?": Luis Jorge Santos-Morales
10.00 Mallonga prelego de Martha Gallo Gómez pri Esperanto en nia lando kaj ghia sekva disvastigho en Fusagasugá. Diskutrondo gvidita Santiago Alvarez pri chi tiu temo.
11.00 Solena fondo de KEL-Fusagasugá: kunordigas Edwin Vargas kaj la nova grupo.
12.00 Tagmangho.
2.00 "Projekto pri junulara movado": Rikardo Carrillo.
2.30 "La alianco" : teatrajho.
3.00 Dancoj kaj amuzajhoj.
4.00 Vizito al la "Universitato de Cundinamarca", sidejo de nia venonta kongreso.
5.00 Reveno al Bogoto.
Altestime via,
Santiago Alvarez
LKK-Prezidanto.Kabeantaj famuloj.
Chie forestas en la esperantaj okazajhoj tiel, kiel en la ordinaraj kunvenoj, personoj kiuj antaúe estis aktivaj en Esperantio. Ghenerale estas altvaloraj homoj kiuj ne chiam rakontas la veran kaúzon de ilia apartigho. Iam iu demandis pri la kialo de lia ne plua reveno al la movado al unu el ili kiu respondis ke pro kauzo de troaj okupoj kaj malsano. "Krom tio - demandis la intervjuisto- estas alia motivo?" Post tri similaj demandoj la kabeulo konfesis la veron: funde pro resento kaj konsekvence pro perdo de iluzioj en la efiko de Esperanto.
Apartigho de iu ajn esperantisto estas grava perdo por la estanteco kaj futuro de esperanto. Proksimighi al ili, inviti ilin, demostri al ili que ili estas gravaj por la movado estas malavara kaj genia tasko speciale antaú la venonta Kongreso.
Oportuna momento por konkeri tiujn ege necesajn amikojn por la zamenhofa afero, kiun ili siatempe amis kaj defendis, konsistas en inviti ilin la 25-an de aúgusto (sabate) al la fondo de KEL-Fusagasugá.
Por nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj,desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 11-an de aúgusto 2001 N-ro 17
Kore ni dankas al niaj tre karaj legantoj iliajn reagojn. Iuj sugestoj estas konsentitaj aliaj ne, pli pro manko da eblecoj ol pro ne akordigho kun niaj vidpunktoj emantaj liberajn ideojn kaj samtempe respekton al tiuj de aliaj. Ekzemple, la prezento de bonaspekta kaj arta pagho, ankoraú neeblas dank´ kaj al nia ne sciado pri tio kaj al la absoluta manko da rimedoj por pagi tiun prezenton. Rilate la fakton ke la redaktoto respondu la demandaron kiun ni prezentas al niaj karaj deculoj ankaú ne estas probabla tial, ke li ne esta tia. La ideo ke ni invitu al vi propagandi nian agadon kaj konigu nian paghon sendube estas trafa.
Kun la prezidanto de Xián Esperanto-Asocio (Unua Parto)
S-ro Chielismo WON (WANG Tianyi) profunde konanta turismon kaj komercon, ghentile konsentis respondi nian demandaron. Jen la unua parto el liaj interesaj pensoj:
BEK. Kial, kiel, kie kaj kiam vi farighis esperantisto?
WT. Mi naskighis en 1957, kaj ekkonis vorton Shi Jie Yu en 1968 (la china lingvo nomas Esperanton Shi Jie Yu = Mondlingvo), kaj eklernis Esperanton en 1979, kiam mi partoprenis E-kurson en nia urbo Siano(Xián).
BEK. Kion vi opinias pri esperanto en privataj entreprenoj.
WT. Mi opinias ke esperanto povas esti unu el la helpaj lingvoj al la privata entrepreno, ankaú povas farighi entreprena kulturo por la privata entrepreno, char Esperanto estas humanisma kaj frateca. Tiel, la privata entrepreno povas havi harmonion inter chiuj membroj, kaj aliflanke chiuj membroj povas sendi sian entreprenon internacian al la mondo. Eble, tia kulturo povas kuraghigi estontecon kaj harmonion de la entrepreno.
La Esperantisto
Lumo kaj muziko sur la turpinto,
kie denove la tie loghanta sorchisto
bruligas rite sian ghojon.
Kion festas tiu ebriemulo,
kiu ege amas la vortaron?
Chu lian venkon super Babelturo,
chu ian aúspicion jhus legitan
per la kurba vojo de la astroj.
Eble verda stelo
vizitos lin sur lian bruston;
eble li nur celebras la flugilojn,
kiuj igas lin tutmonda civitano,
arkana nomado,
shipestro de l´tempo.Aútoro: Armando Rodríguez Ballesteros
Tradukinto: Carlos A. Castrillón.La pokaloj
La 29-an de julio, la futbala kolombia teamo kronighis championo de la "Amerika Pokalo". Dua en la podio de la venkintoj estis la kuraghaj meksikanoj kiuj ankaú meritis tiun kronon. Dum la lasta matcho inter la du konkursfinantoj, la stratoj de Bogoto perdis sian viglecon kaj svarmon. Baldaú la trankvileco elvaporighis kaj estis anstataúita de krioj kaj pasiaj manifestoj pro la atingo de la triunfo. Multaj identigis Kolombion kun la stato de la amerika futbalo: Kolombio estas bela, nevenkebla, granda, dank´al la potencaj piedoj de la sportistoj. Mi ricevis la amon de la felichuloj per blanka kaj ne atendita farumo sur mia kapo kaj okuloj. Mi blindighis dum kelkaj momentoj. Ankaú en tiu tago, parto de la homamaso tiel kontentighegis ke ghi paroksisme shajnis frenezighi .Tiu tago kaj la ceteraj, la jhurnaloj dedichis al la herooj multajn komentariojn, kaj granda kvanto de la popolo forgesis aú ne sciis ke nian teritorion kovras enorma tavolo de kota shvito kaj homa sango.
Laúlonge de la Pokalo, miloj da personoj pli ol rideti lanchis tutventen bruajn ridegojn, dum en nemalmultaj regionoj en batalo, prezentighis ech ne simpla kaj libera rideto de infanoj i.a. char ili perforte okupas sin pri la -oni ne scias ghis kiam- instalita luktado.
Dum la "Amerika Pokalo", rigardante tiom da novajhoj ne chiam interesaj kaj kiom da fojoj sencensaj, mi anhelis trovi almenaú linion pli la rezultoj de la UK de Esperanto aú pri moligho de nia sanga vershado aú pri fina elstarigho de la Homaj Rajtoj en la kvin kontinentoj aú pri rekono de la dia supereco. Nenion pri ili !!! Tiam, eble mi tute febra sopiris pri universala ekkrio kaj pri tuja kreo de miloj da mesaghoj memorigante al la monda esperantistaro kaj al la forgesema terglobo, ke ni ghenerale suferas pri troaj deliroj kaj poka sentemeco al la necesaj solvoj rilate la Pokalon de la suferanta kaj forlasita homo.
Pli ol necesa revuo.
Instruistoj pri Esperanto ne chiam scias kion fari post instruado de Esperanto. La lernantoj bezonas daúrigi sian praktikon ne nur per kelkfojaj renkontighoj kun esperantistoj. Ili deziras plibonigi sian lernadon per atenta aliro al konvenaj legajhoj.
Oni scias pri la sukceso de la instruistoj kiuj iniciatas siajn lernantojn legi la famkonatan revuon juna amiko. Certe, ghi krom plibonigi la parolkapablon de la bonshancaj legantoj, instruas pri kulturo, scienco, literaturo, esperanto, ktp.Tiu revuo kaj ghiaj sekvantoj baldaú festos: "Tio signifas, ke baldaú ni jubileos. Se chio iros glate, en marto aperos la rondcifera numero 100 de Juna Amiko". Gratulojn!!Tiu TTT-ejo, per sobra kampanjo, deziras allogi alighantojn al tiu revuo i.a. por altigi la komprenon kaj praktikon de Esperanto ne nur de la lernantoj sed ankaú de multaj el ni.
Informojn vi povas peti al nia sekcio kunordigata de Martha Gallo Gómez: esperanto12@lycos.esKomercado
Post apero de nia komento "Konkurso pri beleco" iu afabla reago pri ghi igis nin
klopodi ekspliki iujn el niaj vidpunktoj pri komerco. La demando: "kia rilato ligas tiujn afirmojn pri "beleca konkurso" kun komerco kiu estas unu el la bazoj de via Klubo?"
Kaj post lego de la supre skribitaj komentarioj pri "la pokaloj", la demando povus ripetighi ech kun plia enfazo.Elementa scio, komuna al ni chiuj, estas la fakto ke je chio, kio rilatas al konkursoj aú militbataloj, ankaú cirkulas la mono kaj kie cirkulas la mono ekzistas ia formo de komerco. Aú alimaniere dirite kie estas komerco, nepre cirkulas la monon. Kutime je pluraj kazoj, tiu komerco ne estas la plej etika. Kaj en aliaj multaj situacioj tiu komerco fias terure.
En chi tiu pagho, ni proponas transpreni kaj transdoni ideojn pri sana, etika kaj gaja komercado: intershanghoj, achetoj kaj vendoj, oferto pri servoj, helpo al kolektoj kaj al chio funde kaj suprajhe entenanta, kompreneble, monon. Ankaú estas akceptotaj ne longaj eseoj pri tiu chiame moda temo. Kaj por chio chi tio, ni uzante taúge lingvan rimedon: la nekompareblan Esperanton.
Por nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj,desegnoj, materialo por firmaoj kaj chiaj institucioj., ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos. BV.iri al nia sekcio: esperanto12@lycos.es
Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 4-an de aúgusto 2001 Nro. 16
Konkurso pri beleco
De antaú multaj jaroj, en "Cartagena", (Kartageno), historia kaj heroa urbo en Kolombio, fama i.a. heroajhoj pro la rezisto kontraú la pirata siegho de admiralo Edward Vernon -kiu fine estis venkita de la maristo Blas de Lezo al kiu mankis kruro, brako kaj okulo-, okazighas chiujare, en novembro, la elekto de, laú jhuria verdikto, la plej bela virino de nia lando. Krom komprenebla beleco, por esti la plej bela inter la belaj, la kandidatinoj bezonas plurajn milionojn da pesoj, bonegajn sociajn kontaktojn kaj la plej firmajn sed ne chiam tute justajn konsentojn de la Jhuristoj. Tio indikas ke, almenaú ghenerale, nekompetentas la granda plejmulto de la kolombianinoj por aspiri esti la plej bela virino en nia lando.
Kiam homo, en kafejo, admiris belan kelnerinon, kaj ekkriis: "vi estos reghino pri beleco", la aúskultintoj kreis lin freneza. Certe, shi povus esti la plej bela, sed sen mono, sen altaj rilatoj, shi nur atingus la titolon: "belulineto".
Pli proksimaj al jhusta rezulto estas la konkursoj pri la bovinoj kun plej pruduktivaj mamegoj aú pri la chevaloj kun plej altkvalita semeno, kvankam en kompetencoj chiam la mono klopodas kaj ordinare sukcesas meti sian manon. Por ni la plej kredinda kaj ripetinda konkurso - tiufoje beleckonkurso-, okazis kun partopreno de chirkaú 100 belaj kaj bonedukitaj fraúlinoj, en Budapeshto, en 1929, dum la UK kongreso, kie estis elektita Veronika Ekstra, kiel "Miss Esperanto".
Kun Martha Gallo Gómez
prezidantino de KEK (dua parto)BEK. Kion vi opinias pri la uzo de Esperanto en privataj entreprenoj?
MGG. Mi diras ke estas bonega. Per tiu maniero oni kunlaboras bone kun la disvastigho de Esperanto kaj konigas la lingvon al gravaj sektoroj de la socio. Estas bone ke la komercistoj kaj industriistoj ankaú sciu pri la avantaghoj de Esperanto por la negocoj. Tiel, ili povos koni la rimedojn por venki la "lingvoproblemon" post ghia praktika konado. Ankaú tiu uzado permesos al personoj kiuj eble neniam povus koni la kulturon de Esperanto, ghin koni kaj plezuri. Estas bone ke la universaleco de esperanto penetru en la korojn de tiuj, kiuj multe "fabrikas" la monon por plibonigi aú akirigi ilian humanecon. La uzo de Esperanto en privataj entreprenoj taúgas por igi el indiferentaj personoj, atentajn pri homaj aspektoj antaúe ne metitaj en konsideron. Esperanto donus al ili facilan, rapidan kaj efikan komunikadon kun malpli da eblecoj por miskomprenoj. Kaj ankaú multaj homoj, laborante en privataj entreprenoj rigardos Esperanton ne kiel ion malkonfide misteran aú suspekteman , sed kun vera espero por unu mondo plibona.
BEK. Kion vi sugestas al la esperantomovado?
MGG. Ke ghi, tio estas: ke ni laboru kune, ke ni neniam kabeu, ke ni profitu Esperanton kaj ties avantaghojn, por ke ni kresku en chiutagaj, interpersonaj rilatoj, kaj kial ne?, po ke ni havu pli da kulturo kaj pli da mono. Pro tio, mi laboras en entrepreno kies oficiala lingvo estas nia helpa Esperanto!!!
LA SOLULO.
(sepa parto el tranchita poemo)Amas mi la solecon, la silenton,
shatas mi duonombron: mildan lumon,
absurdon, ekzotajhon, kun respekto.Blindigas netolere luma multo
-la via,Sun´!- sed lumo de Diana
donaco kaj dorlot´sur la mia kulto.Mi ne ghenas en acidaj strofoj
kiel la ploristinoj pro moneroj.
Shatas mi plenklerecon de l´grapolo
de Omar Jaiyám. Malshatas mi koleron,
vervajn agojn, rankoron. Ne vin petas
mi por matchoj senfruktaj kun fiero.Mi muta, blinda, senmova vegetas...
malmulton havas mi da emocio.
Char en mi malestimo tre kompletas
en la tuta medi´mi sola vivas.
Sola en mi, nemovebla. Sola, aparte
de la homamasigho kolektiva !Estas neeble ke mi prenu parton
en bazarojn kiel la Magiisto
(angla poet´kaj sinjoro de l´arto).Mi sekvas "mian vojon" mute, vagas
-chu blonda Lohéngrin- Mi ne eksplikas
identecon, devenon, kion agas. . .Nek de homo nek ajho mi amikas
kaj nenio gravas krom mia Harditeco,
al mi nek gracon nek punon aplikas. . .Amas, kun amo ebria, mi Belecon
sed neniam en ajho tro konita. . .
Kaj gravas nek gajeco nek tristeco. . .Nur ion deziregas mi venkita,
senpacience urghe, avida, obstina:
la fundon de l´Hhaos´antaúsentitan,
ripozi tuj en la Vaku´senfina.Aútoro: Leon DE GREIFF (jaro 1915)
Tradukinto: Luis Guillermo RESTREPO RIVAS (jaro 2001)Leginda letero de S-ro Emilo MAS.
Nia franca kaj kara korespondanto sendis al la redaktoro de chi-pagho la jenan kaj ege gravan leteron:
"Estimata samideano,
Unue, mi dankas vin, pri la sendo de via mesagho, proponante la legadon de viaj TTT-paghoj.
Mi jhus ties esploris, kaj:
1) mi gratulas kaj dankas vin, pri la granda laboro farita.
2) mi samopinias kiel vi pri preskaú chiuj punktoj !
3) tamen, al la tri kampoj (kultura, komerca kaj turisma) sur kiuj, laú pluraj samideanoj, esperanto povas (kaj devas) disvolvighi, mi aldonas la kampojn "ekologia" kaj "homrajta".
Klare estas ke la ekologiaj problemoj pli kaj pli gravighas. Kaj pli kaj pli da chiajmediaj, chiajlandaj bonvolemuloj agadas por informi, bremsi (kaj se eblos malhelpi) la damaghojn kaúzitajn, ege dangheraj por nia postvivo. Ankaú pli kaj pli da homoj esploras la "alternativajn formojn" pri energifontoj, kolektado de pluvakvo, akva reciklado, biokultivado, naturkuracadoj, ktp.
.Kaj malmulte el la sur tiuj kampoj bonvolemulaj agantoj regas la anglan lingvon. Do, por tiuj pli kaj pli nombraj homoj, la solvo "esperanto" perfekte taúgas, des pli ke pli kaj pli da homoj defendas ankaú la lingvan diversecon, kion ebligas la esperanta solvo, male al la solvo "angla lingvo".
Mi shatus ekrilati kun chiuj samideanoj kiuj interesighas pri tiuj du temoj: ekologio kaj homrajtoj.
Korajn Salutojn."BEK. Ni konsentas kun la argumentado de EMILO al kiu BEK kore dankas.
Eble baldaú, aú malpli optimistaj iam ajn, pluraj esperantistoj eniros en vivan forumon pri Ekologio, Homaranismo, Homrajtoj, Komerco, Kulturo, kaj Turismo. Chi tie povus esti unu el la ejoj kun ses pordoj.Sepa kolombia kongreso de Esperanto.
Ghi okazighos, tre proksime de Bogoto, en Fusagasugá. Ni havis la bonshancon akcepti en la sidejo de "Bogota Esperanto-Klubo" al iuj el la membroj de la organizanta komitato. Ili estas gejunuloj kiuj sub la gvido de Edwin Vargas, vic-prezidanto de LKK, arde laboras tiel inspirante konfidon pri la preparo de tiu evento. Ni invitas VIN partopreni tiun kongreson.
Aligho: $20.000 kolombiaj pesos.
Ghis dekdu jaroj: senpage.
Eksterlandanoj: pagos laúvole.
Sidejo: Carrera 15 A No. 56-30 Apto. l0l , Bogotá-Colombia
Telefono: 2499600
Poshta adreso: Apartado aéreo No. 54-800, Bogotá-Colombia.
santialv@multi.net.co avances12@hotmail.comVi kaj mi devigu nin propagandi TRAMONDE tiun "novdesegnitan" kongreson. Koran dankon.
Grafikaj Artoj
Chio rilate ilin. Perfekta plenumo de niaj kompromisoj. Akurateco. Jhustaj prezoj. Broshuroj, afishoj, libroj, revuoj,desegnoj, materialo por firmaoj, ktp. Ni povas labori por personoj loghantaj en vilaghoj, urboj, landoj tra la tuta mondo. La bogota esperantistaro sufiche konas nian kapablecon. Ni eldonis chion por TAKE-99. Ni estas esperantistoj. Provu kun ni ke ni pruvos ke ni povos.
esperanto12@lycos.esPor nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas helpi laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Reklamoj
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Vi kaj mi devigu nin propagandi TRAMONDE tiun "novdesegnitan" kongreson. Koran dankon.
Karaj legantoj,
Estas nepre necese ke vi daúrigu la komentariojn al chi tiu pagho. Ne gravas ke via opinio estu kontraúa al la nia. Gravas ke vi kuraghigu nin per konsiloj, admonoj, gratuloj.
Nur ni solaj ne alprenos sopiratan sukceson. Shajnas ke multaj esperantoparolantoj kutimas rezigni la preskaú moralan devigon helpi la kreskadon de entreprenistoj parolantaj Esperanton. Penetru nian optimismon por ke ni povu elmontri al la dubemuloj ke Esperanto, kun rimarkinda venko, taúgas por chia bona realigho.Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
esperanto12@lycos.es
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 22-an de julio 2001 No. 15
Kompatindaj ronghuloj
La "chiguiro" (chigúiro) ne nur havigas al la kruela homo bongustan viandon, sed ege aspiritan felon tre shatatan chefe de eksterlandanoj. Tiu ronghula specio estingighas en Kolombio kaúze de avido por akiro de facila mono. Antaú kelkaj tagoj, la buchado estis intensa. Pli mal-pli en unu tago iuj kamparanoj okazigis la morton al 10.000 simpatiaj chigúiroj. Tiu monstra kvanto da senkulpaj mortintoj estas negranda kompare kun tiu de la kolombianoj murditaj de la violento.
Chu chiam ili pepos?
Pluraj observantoj venintaj el diversaj landoj, trairas Kolombion por koni, ghui kaj studi la vivmanieron de 1800 birdaj specoj. Kolombio havas la plej grandan varion kaj kvanton da birdoj en la mondo. Tiuj flugilhavantoj, lertaj pri nestoj kaj melodioj, ankaú suferas la persekuton, chi-kaze de la chasistoj. Ni esperas ke baldaú la chiguiroj, la birdoj kaj la homoj povos sperti ne mortopunon sed naturan forpason.
Jen la prezidantino de KEK.
Martha Gallo Gómez, finis sian universitatan karieron pri bakteriologio, edzinighis kaj havas du charmajn gefilojn. Shi, post sesmonata kaj senlaca instruado de Esperanto,
ekkomencis difuzi kaj instrui la Internacian Lingvon. Martha estas la Sekretariino de KEL-Bogoto kaj de la Komitato organizanta la "Sepan Kolombian Kongreson de Esperanto" okazonta certe kun sukceso en Bogoto. Martha jhus kunkreis leghe la organizon "kolombia esperantoklubo" kiun shi , kiel direktorino, lerte gvidas. Post iom da rezisto, nian malongan demandaron, shi konsentis respondi.BEK. Kiam, kie, kiel kaj kial vi farighis esperantistino?
MGG. Antaú multe da jaroj, eble en 1983, ankoraú tre juna, mi laboris proksime de la "Avenuo Chile", en Bogoto, kaj ofte mi preterpasis aútobuse surfenestran aú surmuran avizon (mi ne memoras) kiu diris: "Esperanto, Internacia Lingvo..." Mi ne povas prezicigi la ceteran parton de tiu avizo. Mi pensis: "Jen, io interesa kaj alloga, mi iam povus studi ghin".
Poste, mi dedichis preskaú mian tutan tempon al miaj kariero, laboro kaj hejmo kaj esperanton mi sajnis forgesi. Depost l6 jaroj, mi cheestis kelkajn kunvenojn en la "Dia, universala, scienca frateco" kies ghia direktoro parolis pri iu bela lingvo kiun li estis lernanta, kaj tagojn poste, min okulfrapis invitpapero, fiksita sur afishtabulo, pri instruo de Esperanto; kvankam mi ne memoris mian antaúan deziron, al mi allogis kaj interesis multe tiu ideo. Tie mi konis mian instruiston Santiago Alvarez, kiu komencis kurson al pluraj lernantoj el kiuj sole restas mi kaj du tre karegaj amikinoj: Nohora kaj Soledad kun kiuj mi kaj la instruisto ekkomencis antaúenigi novan bogotan grupon. Ili igis min prezidantinon de la komencanta organizo.
Mi pensas ke saluti aú adiaúi en Esperanto, interkonatighi kun novaj amikoj, iom legi la universalan lingvon kaj ofte paroli ghin, ne sufichas por fari el mi posedantinon de la esperanta filozofio, de nova komunumo kaj de diversflankaj celoj. Nu. Mi daúrigas aktivadon, partoprenon, lernadon kaj emon al la pensoj de Zamenhof por ighi vera esperantistino. Mi studas kun amo Esperanton, sed tio ne sufichas...
Chu respekto, timo aú indiferento?
Iuj el ni batalas por krei forumojn aú babiladojn kun foresto de temoj pri politiko aú religio, kelkfoje forgesante ke la homo estas animalo politika kaj religia. Ili justigas la regulon asertante ke tiuj diskutoj finighas per disputoj kaj rankoroj. Ili certagrade pravas char kiam la respekto forflugas venas la antaújughoj, senkompataj kvalifikoj kaj neniam forgesantaj ofendoj. Aliaj, ech kun gravaj ideoj kaj argumentoj, timas manifesti publike sian kredon aú opinion tiel evitante ne akcepteblajn reagojn. Ne malmultaj rigardas tiujn terenojn per indiferenta rigardo. Ili rajtas preferi malsimilajn aú trivialajn temojn. Kaj ne mankas tiuj, kiuj chiam okupighas pri nenia diskutobjekto aú ghin vidas ridinda aú shercmokinda. Ankaú ne malabundas la skeptikuloj al kiuj la ekzisto men apartigis el chia kredo for el la racio.
Ni konsentas kun la penso de samideano Enrique kiu komentariante la duan punkton de la "dekalogo" de Thierry SALOMON, diras: "Bonvulu ne uzi vortojn kiuj estas aú povas shajni insultaj aú ofendigaj". Tie estas la kerno de la problemo: neniu rajtas vortvundi al neniu nek nomi stultajho ies opinion. Se vi pensas ke Dio estas spirita estajho eterne sidanta sur chielaj nuboj kaj mi kredas ke Ghi estas shtono aú nenio, neniu el la du devas ridindigi la kontraúan koncepton. Zamenhof sciis kaj suferis la foreston de toleremo cxe la religiaj fanatikuloj. Ni ne forgesu la finon de lia bela poemo: "kunigu la fratoj, plektigu la manoj, antaúen kun pacaj armiloj! kristanoj, hebreoj aú mahometanoj ni chiuj de Di´estas filoj".
Por la religiaj kredantoj anonci, prediki, trompeti sian fidon estas devo. La dia temo povas renovigi kaj redoni aú - plii bone dirite- doni pacon, tiun pacon kiun la plejmulto de la homoj imagas sed ne konas. La esperantaj paghoj ankaú rajtas plenighi per invitoj al la dia amo, ech al la amo al la malamiko.
Antaú proksimighanta sufero, iu timis pro senkuragho. Franca amiko plenigis lian eston per la saghiga vorto de Dio kaj li tute pacighis. Sed se iu, en similaj cirkonstancoj, rifuzas tiun mencion kaj ne pacighas, oni kore devas respekti tiun pozicion kaj almenaú klopodi ami lin/shin kiel al si mem. La kredantoj, do, ne timu voki Dion publike, kaj, la nekredantoj, se ili volas, fari la samon pri la dia neo, estas rajto, sed ni chiuj tolereme, amike kaj ame kaj ankaú, nature, pere de Esperanto.
Sepa kolombia kongreso de esperanto
Hodiaú pli ol hieraú sed malpli ol morgaú ni optimismas pri la sukceso de tiu kongreso. En la pasinta kunveno la raporto de samideano Edwin Vargas, kiu kune kun siaj grupanoj de "Fusa" laboras en kunordigo kun la "Bogota Komitato", al kiu li apartenas, estis konvinka. La laborplano de la komitato strukturighas ankaú favore al la fina sukceso. La proponita kaj unuanime aprobita kongrestemo "Esperanto: taúgaj strategioj" allogas. Granda strebo de la komitato por rekomendi dum la venonta evento nelongajn prelegojn sekvitajn de diskutrondoj kun abunda kaj profitdona partopreno de la cheestantoj, estas bona kaj promesplena. La ideo ke la esperantistoj ne nur el Kolombio sed ankau alilandanoj perrete esprimu ekde nun siajn opiniojn pri la preferataj temoj kiujn ili mem deziras pritrakti, preparas la kongreson pli bone ol kiel antaúe. La logosimbolo desegnita de Edwin apartenas al la prahistorio de la varma urbo Fusagasugá. Kaj la komitato decidis efike labori kaj jam agas grande favore al la esperantomovado.Antaúen!!
La aligho kostas $20.000 kolombiaj pesoj.
Personoj ghis la 12-a agho, ne pagas.
Eksterlandanoj pagos laúvole.
Sidejo de LKK: Carrera l5 A No. 56-30 Apto. 101
santialv@multi.net.co aú avances12@hotmail.comVi kaj mi devigu nin propagandi TRAMONDE tiun "novdesegnitan" kongreson. Koran dankon.
Por nia daúra laboro
Vi rajtas kontentigi tiun virtualan eldonajhon.
Viajn reklamojn ni kontente akceptos.
Vi povas pagi laúvole per senuzaj poshmarkoj pri allogaj TEMOJ.Nia pagho aperos denove en aúgusto 5 de 2001
Reklamoj chi tie por vendado aú por intershangho
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 15-an de julio 2001 No. l4
Elstara kolombia verkisto.
Esperantisto.Carlos A. Castrillón (Armenia, 1962). Lingvisto, verkisto kaj poeto. Profesoro pri Literaturo en la Universitato de Quindío kaj en Mezlernejo. Inter liaj libroj estas menciindaj: "El rostro de los objetos" (poezio,1990), "Análisis Pragmático" (lingvistika eseo, 1991), "Análisis Textual" (lingvistika eseo, 1992) "Taller de creación Literaria" (eseo,1993), "Poemas Chinos de Ryokan el Gran Tonto" (traduko, 1996) "Introducción al Enfoque Semántico-Comunicativo" (lingvistika eseo, 1997), "Diccionario de humana anatomía" (poezio, 1998), "La reescritura de la historia" (literatura eseo, 1998) kaj "Antología de la poesía en el Quindío"(2000)
BEK. Kiam, kie, kial kaj kie vi farighis esperantisto?
CAC. Mi esperantighis antau 20 jaroj, lau la gvido de mia amiko Jerley Sabogal. Mi sciigis pri Esperanto pere de la libro de sinjoro Tirso Castrillón (ne el mia familio) char tiam mi estis shakludanto, kaj tiu libro kunmetis shakon kaj Esperanton en la sama presajho. Mi baldau komencis verki en Esperanto poemojn kaj eseojn, kiuj aperis en la revuoj "Kontakto", "Tempo", "Literatura Foiro" kaj "Esperanto". Kelkaj famaj esperanto-verkistoj helpis min, nome Gaston Waringhien, Giorgio Silfer, Aldo de Giorgi kaj aliaj. En 1987 mi, kune kun kelkaj amikoj, eldonis la ne movadan bultenon "Latinamerika Memuaro" (ses numeroj). Tiu bulteno atingis iom da konateco en la Esperanto-rondoj, kaj estis bone akceptata de multaj kleraj esperantistoj tra la mondo. Ghi temis chefe pri literaturo, originala kaj tradukita, kaj aperigis kontribuajhojn de, inter aliaj, Bernard Golden, Waringhien, Ralph Dumain, Ergoto de Bonaero, Aleksandr Fjodorov, ktp.
Sed okazis, ke tiam naskighis mia unua filo, Antonio, kiu estas handikapulo. Mi do devis forgesi pri chio alia ol mia filo kaj komencis pezan laboron cele al plibonigo de lia vivo. La bulteno malaperis kaj mia por- kaj peresperanta laboro chesis. Tamen, mi restis chiam ligita al Esperanto pere de la literaturo (fakte, literaturo estas mia profesio, kiel verkisto kaj instruisto). Ech ne unu tago pasis por mi sen legado kaj verkado en Esperanto dum tiuj jaroj. Mi tre ofte esperantigis verkojn el la hispana kaj hispanigis verkojn el esperanto-verkistoj. Ekzemple, en 1992 la Internacia Kultura Servo de Zagreb eldonis belan libron titolitan "Ozamljenik" (La Izolulo), redaktitan de Spomenka Stimec; temis pri antologio de kroataj poetoj en pluraj nacilingvaj peresperantaj tradukoj; tie aperis miaj hispanlingvaj tradukoj de kvin kroataj poetoj. Verdire, el miaj ok publikigitaj libroj, tiu estas unu el la plej amataj. Antau nelonge mi kunmetis miajn tradukajhojn kaj trovis tiom da ili, ke mi povus fari tutan libron. Mi ech esperantigis tutan libron de kolombia poetino, eldonitan en 1990.
Kolombia Antologio
Pluraj antologioj povas esti legataj en la esperantia mondo: germana, angla, kroata, china, hungara, ktp. Kolombio ankoraú ne publikigis la sian. Tamen, tiu tasko estas entreprenita de D-roj Luis Guillermo Restrepo kaj Rodrigo Ramírez, kun notinda entuziasmo. Ambaú kolektantoj estas membroj de la komitato organizanta la venontan kolombian kongreson kaj ambaú naskighis en la progresema provinco "Antioquia" (ni prononcu: Antjokja). Ambaú konsentis richigi tiujn paghojn de nia Klubo kaj ambaú kutimas kunveni por plibonigi la preparadon de la antologio. Laú ni, tiu antologio havas du chefajn flankojn: verkoj de jam forpasintaj aútoroj kaj tiujn de ankoraú vivantaj verkintoj: estintaj kaj estantaj verkajhoj!. Oni kunlaboru al ili, cxar tiu laboro, multgrade estas komuna.
Latinamerika Memuaro
Supre ni iom legis pri tiu bulteno konita, legita kaj bone komentariita de kleruloj. Por ni, la ricevo, legado, relegado kaj konservo de la tri juvelaj ekzempleroj de LM estas unu el la plej gravaj, literaturaj trezorajhoj dum la kuranta jaro. Kompreneble, ghiaj fotokopioj iros al la manoj de la respondeculoj pri la atendenda antologio. Chiumaniere, mi pensas ke Luis Guillermo kaj Rodrigo longe kaj profite interkonsentos kun Carlos pri la plibonigo de la arangho de la antologio. Tutcerte, Carlos prilumos tiun kulturan vojiron. Antaúen!!
"De Carlos A. Castrillón
Enketilo
Laú viaj antaújughoj,
se vi ne timas chenojn,
se via sang´aútunas kiel paperfoli´serpenta,
kiun oficisto jhetas de la fenestro
-kaj memoru, ke l´fenestroj estas
grandaj kvarangulaj okuloj
chirkaúataj de chies larmoj-;
se vi ankoraú vias,
se vi konscias pri la hundoj
(kompreneble, se vi neniam batis hundon,
ne gravas chu vi iam batis infanon)
remachantaj
siajn revojn pri lupigho.
Ja laú viaj antaújughoj, poeto devas:a. konstrui belsonajn puzlojn kaj poste
jheti sin en puton;
b. rigardi ghiskrepuske la nuban manskribadon;
c. kashi sian veron per vortoj kiel "nokto",
"silento", "ghiskrepuske", "mistera hundo", "ho ve!"
(estas tre agrable skribi "ho ve!",
oni sentas sin Parnase, diras amiko);
d. senchese Zamenhofi.(Bonvolu substreki la ghustan solvon)
Grava propono en kolombio.
Lastatempe,(chu chiam?) la mondaj movadanoj, speciale tiuj specialaj verkistoj kaj pensemuloj, instigas siajn mensojn por respondi kiel agi por antaúenigi, plifortigi aú simple fortigi la esperantomovadon. Ili serchas identighon. Kaj demandas sin pri kio estas aú neestas esperanto. Esperantistoj, esperantoparolantoj, esperantofonoj, esperantanoj, frenezuloj, frenezulanoj, ktp. Kelkfoje ili parolas pri granda kvanto da libroj por instrui esperanton al oni ne scias kiom da malmultaj homoj. Tio signifas ke plurfoje oni okupighas, ekzemple, pli pri la instruaj metodoj ol por la lernantoj. Ankaú pluraj luktas pri instalo de siaj ideoj kaj por venko sur siaj kontraúloj, kaj pri diletantaj movighoj, sen havi la nekredeblan sperton rekruti novan adeptojn, foje ech ne unun, al la zamenhofa afero.Unu el la chefaj forgesoj de tiuj bonintenculoj estas rezigni la kreon kaj publikigon de nacia (internacien) bulteno kun la kunlaboro de chiuj homaj fortoj. Kaj kiam farighas publikajhoj, ili malsanas pri reúmatisma eldonado; ili estas malbonaspektaj, malfacile legeblaj, kaj ordinare malaperas post mallonga ekzisto. Sed tio, baldaú ne okazos. Ne malfrue la esperanta komunumo tute bone konscios pri la prioritatoj en Esperantio char Esperanto, kontraú chiuj pesimismaj verdiktoj, venkos.
Kolombio, bonshance, travivas atendindan momenton, por strukturi, sen formalajhoj,
la disvastighon de Esperanto. Sed chi-kaze, Kolombio estas Ameriko mem, kaj Ameriko mem estas la tuta terglobo. Pli bone dirite, sen tutmondaj ligiloj, tiu sopirata difuzo prokrastos. Kolombio travivas, do, kontraúmalluman minuton: grupoj kreighas kaj kreskas, gvidantoj ne plu estas kapetoj, novaj homoj prenas al si la direktilon de la movado, toleremo anstataúas memamon kaj vekighas intereso partopreni la "sepan kolombian kongreson". Sed ni iru al nia propono.El inter la kleraj kaj plej aktivaj poresperanto-laborantoj en Kolombio starighas per si mem, en la kultura kampo kaj en la regado de la lingvo: Carlos A. Castrillón (Armenia) Libardo Mejía (Cali), Luis Guillermo Restrepo (Medellín) kaj Luis Jorge Santos (Bogotá). Ie ajn ili brile parolkapablas. Ie ajn ili povas brile verki kaj konsili pri glata irado de revuo. Ili povas kunmeti brile siajn bonvolojn por eldonado de revuo kiu trairu la kvin kontinentojn. Mi pensas ke tiu, en alia tempo bonenhava kaj ech gratulita de multaj, "andaj ondoj", per ilia brila sindonado, denove cirkulos, en esperantio, sed per pli firma kaj sperta pasho. Kion da neceso akumulighas en nia medio sen solvo, sen almenaú iu komentario. Chu vi, kara leganto, senigos nin el viaj proponoj al nia propono?
Reklamoj chi tie por vendado aú por intershangho
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800![]()
Bogoto la 8-a de julio 2001 No. 13
Kun unu el la plej elstaraj esperantoparolantoj.
(Unua parto)Che Carlos A. Castrillón plenumighas la diro por saghuloj: kiom pli da kono malpli da "tro granda memshato, ne sufiche pravigebla kaj akompanata de malshato por chiu alia". Karlo estas travideble simpla kaj eksterordinare inteligenta homo. Li, unu el niaj literaturaj gloroj, konsentis respondi mallongan demandaron.
BEK. Kion vi rekomendas al la esperanto movado ghenerale kaj al tiu de Kolombio?
CAC. Mi ne rajtas rekomendi ion pri la disvolvigho de la Esperanto-movado por tio, ke mi ne estas tiom ligita al Esperanto kiel "movado". Por mi Esperanto estas kultura, ne movada afero. Mi scias, kompreneble, ke Esperanto ne ekzistas sen aro da personoj, kiuj senchese klopodas disvastigi la lingvon kaj ties valorojn; sed mi ankau scias , ke mi ne havas tiuj kapablon. De longe min miras la agado de esperantistoj, kiuj tute sindoneme dedichas parton el siaj vivoj al la disvolvigho de nia kara lingvo. Mi mem estas esperantisto dank´al tiuj sindonemuloj. Mia vivo tamen iras ian "raumisman" vojon, kun la deziro uzi Esperanton en literaturo kaj verki literaturon en Esperanto. Tiam, kiam mi tradukas iun ajn poemon originale verkitan en Esperanto, mi vidas ke la legantoj komencas taksi Esperanton kiel gravan aferon el la tutmonda kulturo, ne kiel strangajhon. Esperable, tiu el la movada vidpunkto malaltgrada agado iam donos frukton en nia deziro levi la prestighon de nia lingvo.
Kun Iu inda je atento
Hazarde ni trovis pensojn de S-ro Germain PIRLOT, kun kiu ni jam iom korespondis. Pro tio ke ili havas ligon kun la niaj, ilin ni transkribas kontente.
"De pluraj jaroj mi diras, ke esperanto pli bone fartos kaj fortos, kiam ne-e-istoj okupighos pri ghi. Mi tute ne kontraúas e-klubojn (ili ja havas ian rolon) sed "tradicie movada agado" bone efikas por... forigi homojn, kiuj antaúvidis uzi esperanton utile. kiel vera ponto-lingvo chefe por fakaj, profesiaj celoj".
Aliloke, ni legis ion lian ne malpli grava:
"Se eúropaj instancoj devos decidi pri uzado de iu ajn lingvo, mi esperas ke tio okazos post seriozaj, objektivaj esploroj kaj eksperimentoj, kaj ne nur surbaze de subjektivaj argumentoj de la diverdaj -istoj. Sekve, anstataú perdi gravegan tempon pro batalo kaj teoria argumentado, esperantistoj uzu ghin por utile aplikadi sian lingvon en la plej diverdaj kampoj, por plej diversaj celoj. Niaj e-kluboj ne plu estu simplaj adorejoj, kie oni preghas krokodile por esperanto sub statuo de Sankta Lazar-Ludoviko!"
La tripiedo.
Ni certas pri la tripiedo sur kiu elstarighas precipe la tuja futuro de la esperantomovado: kulturo, turismo kaj komerco. Tiu lasta estas unu el la enormaj bazoj de la kreskado de la angla lingvo.
Domaghe, multaj ege bonaj esperantoparolantoj surdighas aú tremas antaú la evidento ke Esperanto, t.e. kiuj regas kaj estras la movadon, konsentu kun la neceso fari el la universala lingvo vehiklon por sukcesa negocado. Pro tio -opiniis amiko- la esperantistoj ghenerale estas nerichaj; ili ne shatas profiti la plej taúgan lingvon por esti aplikata en multflankajn komercajn movojn. Ili iom konsentas kun la turisma agado helpe de esperanto kondiche ke la profito estu preskaú nula aú submetita al rigoraj reguloj. Pri la kultura fako preskaú chiuj akordighas favore al nia lingvo; konsekvence la esperantista kulturo estas imprese fruktodona.
Chi tiu pagho dedichos daúran penon al disvastigho de ideoj kaj praktikoj rilataj al tiu tripiedo. Por ke tiu projekto farighu realigebla necesas la kunlaboro de aktivaj pensemuloj kaj por ke tiuj personoj aperadu necesas ke vi, kara leganto, aú opiniu aú transdonu nian retadreson al tiuj, kiujn vi konsideru interesitaj en la ideo.
Ni provu!!
Kvankam granda parto de la esperantistaro ne shatas intershangi objektojn aú komerci per nia ege taúga lingvo farita por tio kaj por multaj aliaj produktivaj aferoj, oni certas ke plurfoje la kaúzo estas la nescio. Krome, ia "kulturo" malpermesas meti monon en la poresperantan agadon. Ech ne pensi pri chi tio. Unu el la dinamike pasiaj shatokupoj de la esperantista homo konsistas en sendi kaj ricevi ne nur leterojn aú internetajn mesaghojn, sed ankaú, ekzemple, tipajn metiartajhojn. Se oni, almenaú iomete, profesialigas tiun intershanghon, povas bonfaradi al familianoj, parencoj, amikoj, konatoj kaj nekonatoj. Mi pensas ke inter ni ekzistas personoj disponeblaj provi la profitojn mensajn kaj fizikajn intershanghadi legindajn paperojn (biletojn, postkatojn, filatelajhojn ktp) kaj uzindajn aú kolektindajn varojn. Tiu virtuala pagho estas kreita i.a. por tiu grava fako. Ni provu!!
Reklamoj chi tie por vendado aú por intershangho
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la l-a de julio 2001 No. 12
Kun la estonta prezidanto de UEA (lasta parto)
BEK. Kial, kiel, kie kaj kiam vi farighis esperantisto?
RC. Char mi interesighis pri lingvoj kaj pri socia justeco kaj trovi manieron por kombini la du interesojn. Maljuna sinjoro donis al mi propagandilon, poste mi vidis lernolibron en vendejo, poste mi hazarde renkontis revuon en Esperanto kaj fine mi lernis ghin.
En la 60-aj jaroj.BEK. Kion vi ekpensis kaj eksentis fronte al la novajho pri via Prezidanteco de UEA?
RC. Mi pensis, ke mi estas tro sensigniga por fari tion, kion Esperanto vere meritas. Ni provu chiuj kune.
Mesagho de BEK al UEA.
Karaj amikoj,
Sincere dirite, shanghoj venos ech antaú la komenco de la agado de la nova estraro de UEA. Tiu chi eta tribuno pri libera opinio, ne hezitas surtabligi temon por faciligi al UEA alprenon de rimedoj por pliekzakte koni la opinion de la esperantomovado.
Oni konscias ke la Universalaj Kongresoj ne sufichas, ekzemple, por kapti la penson de la esperantistaro. Multaj senmonaj sed kapablaj esperantistoj ne povas esprimi ideojn en kunvenoj okazantaj en tiuj aú ech en malpli grandaj eventoj. Kaj oni devas agnoski ke iuj el la partoprenantoj ne atingas la plibonajn kondichojn por reprezenti difinitan asocion aú specialan sintenon. Do, mi pensas, pri - krom la ekzistantaj- nova maniero subteni konstantan forumon, konstantan kongreson chiutagan.
UEA, per facilaj rimedoj, povos elekti el inter plej taúgaj esperantistoj, iujn, kiuj, konstante, perkomputore, informos pri la daúraj elpensoj, proponoj kaj konkludoj de determinita grupo, en chiuj eblaj urboj kaj regionoj. Temoj, konsentoj kaj disvolvighoj post paúza sed firma burghono, floros multflanken kun plena sukceso. Tiel, la taskoj de UEA, kronigos la celojn pliefike ol ghisnune. Estas iuj, kiuj afirmas, per propra sperto, ke la "rondaj tabloj", la forumoj pri gravaj aspektoj, estas sukcesaj dank´ al produkto de serenaj kaj konscie pritraktataj sesioj trarete. Ankaú tion mi pensas pri la chefaj kernoj de la kongresoj.
La publikaj noticoj pri la atingoj koncernaj al tiuspeca laboro, povos esti disvastigataj en la kongresaj solenajhoj kiel parto de la ghenerala programo, char frue-malfrue, tiuj esperantaj kongresoj estos pli allogaj pro festivala karaktero ol pro studumaj kunsidoj.
Mi pensas pri la kontento de la partoprenantoj al UK kaj poste de la cetera monda movado - ne povanta partopreni la kongreson-, kiam, en speciala momento de la evento, oni informos pri la lerta, sindedicha, bonrezulta, poresperanta, per komputora laboro.Kiel kutime, al vi ni deziras nechesan daúron de viaj aspiroj kaj realighoj por kunkonduko de la verda shipo kelkfoje naviganta sur malkvietaj akvoj.
Bogota Esperanto-Klubo
Instruo de Esperanto
La tristan tagon oni ne devas forgesi. Kiel survangan frapon, oni legis la novajhon pri fino de la revuo "El Popola Chinio". Kvankam -ni jam opiniis- ghi estas eldonata virtuale, ne estas la samo ol ghin "bongusti" ie ajn. Tiel same kun la instruado. Ghi bezonas la kontakton kun ne virtualaj instruisto kaj libro. Pro tio chiam estos pretaj pluraj instruistoj kaj edukantoj defendi la tradician sistemon. Niakaze, estas oportune elstarigi la kvalitojn de vivantaj instruistoj, instruante per taúga metodo. Pro tio, por latinameriko, ni rekomendas la lernolibron ESPERANTO un idioma par hacer amigos, praktika kaj bonenhava ilo por facila lernado. Trovu che ni informon.
Filatela sekcio
En la tuta mondo trovighas esperantistaj kolektantoj. Pluraj el ili estas filatelistoj. Tiu shatokupo allogas nin ghisfunde. Se vi estas unu el la amantoj de la filatelo kaj volas trovi lokon en chi-tiu virtuala ejo, estu nia kara korespondanto. Kaj se vi celas favori al tiu instrua kaj bela afero indiku al ni viajn konatajn kolektantojn.
. En la jaro 1995 okazighis nacia esperanta renkontigho en Bogoto. Tiu fojo, ni povis aprezi filatelan ekspozicion pri Esperanto, premiitan de la filatelaj autoritatoj per altranga medalo. Ni premios per "publikaj mencio kaj gratuloj" al tiuj, kiuj sendos al ni la nomon de tiu, kiu faris kaj prezentis la premiitan kolekton.
Reklamoj chi tie por vendado aú por intershangho
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Bogotá - Colombia Retadreso
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800
![]()
Bogoto la 24-a de junio 2001 No. 11
Grava elekto
La elekto de D-ro Renato Corsetti kiel Prezidanto de UEA estas anonco pri mirindaj shanghoj en la programoj de UEA. Unu el ili estas la sinteno al Ameriko. Li konsentas kun chiuj trafaj rimedoj povantaj larghigi la bonan kreskon de la esperantomovado; do, en Ameriko tiu politiko estos baldaú palpebla. Kompreneble, aliaj gravuloj en la movado strebas al laúdindaj celoj, sed al ili oni ne vidas tiel klare kaj ofte kiel al nia samideano Corsetti. Ekzemple, en la amerikaj internetaj listoj, forumo por amerikaj kaj tutmondaj esperantistoj, lia partopreno estas preskaú chiutaga. Do, oni, familie, povas diri: "Renato diras, Renato opinias, nia kara Renato, ktp." Kaj liaj sinsekvaj opinioj pri Esperanto kaj ties movado estas rimarkinda gvidilo por multaj el ni. Ekzemple,estas konata la influo de Renato en la efika marsho de Esperanto en Kolombio. Persone, la redaktoro de chi modesta informilo, kiu konis al Li en la UK-81 en Brazilo, en nefacilaj tempoj por la kolombia movado, trovas en Renato Corsetti inspiron por elirigi malfacilojn, trovi solvojn kaj iri antaúen.
. La kandidato al la Prezidanteco de UEA, konsentis respondi kelkajn demandojn faritajn de "Bogota Esperanto-Klubo" kiujn ni plezure publikigos chi tie.
Kun D-ro Renato Corsetti (du el la kvar demandoj)
BEK. Kion vi pli rekomendas al la esperanta movado ghenerale kaj al la kolombia?
RC. Esti movado, alivorte ne esti institucio. Mi volas diri, ke movadoj estas tiuj, kiuj parolas al la homoj kaj ne multe atentas pri burokratajhoj kaj formalajhoj. Ili estas junaj estajhoj , kiuj provas batali por siaj ideoj. Ni havas la tutan mondon por konvinki kaj sekve ni ne havas tempon por perdi kun problemoj de la speco: "kiam oni elektis vin sekretario oni ne sekvis la statuan proceduron, ni revochdonu, kaj tiel plu".
BEK. Kion vi opinias pri esperanto funkcianta en privataj entreprenoj?
RC. Estus tre bone se privataj entreprenoj uzus Esperanton, char tiel la lingvo ighus vera lingvo. Nuntempe ankoraú tro malmultaj entreprenoj uzas ghin.
Rimarko: la sobraj respondoj de D-o Corsetti entenas ege maturajn rezonojn. Sendube, burokratio ne nur lamigas la registarojn kaj politikajn instancojn, sed ankaú povas stumbligi la esperantomovadon mem. Senkomplikajhoj kaj fresha aero, povas karakterizi la avancon de la movado kun Renato en la kapo de la plej forta organizo esperanta.
Celo kun problemo
Kiam chio iras glate, la aferoj farighas glate. Kiam chio ne iras tiel glate kiel oni deziras, la aferoj neglatighas kaj kelkfoje la mondo shajnas renversighi. Nia komputoro pro manko de telefono stagnighis dum iom da tempo. Pro tio, prokrastighis la apero de chi tiu folio. Ni programis 20 tagojn sen pagheldono, sed mirakle la obstakloj estis superitaj kaj chio revenis al glata pasigho inter la komputoro kaj la telefono.
Fusagasugá
Kiel dirite, tiu alloga urbo, tre proksima al Bogoto, chefurbo de Kolombio, estas la loko kie "KEL-Bogoto" realigos la "Sepan Kolombian Kongreson de Esperanto", en novembro, chi-jare. Laboroj de membroj de la Komitato estigas optiman aranghon por la Kongreso. Sendube, ne nur la enhavo de la programo sed la restado por la partoprenontoj al la kongreso estas optimaj. Ekzemple, ni jam atingis la celon havigi al pluraj junuloj senpagan restadon. Ankaú firmighas etoso por fari el la tuta organizo de la kongreso unu el la plej gravaj en la historio de la kolombia movado. La devizo estas obstina: superi malfacilajojn, labori diligente kaj iri antaúen!!
. Kiel sciite, nia juna amiko Edwin Vargas, respondeculo pri la "logistika" parto de la kongresprogramo en "Fusagasugá", gvidas tie kurson de Esperanto al negranda sed tre laborema grupo de esperantistoj kunlaboranta kun li/ni por la sukcesa arangho de la Kongreso.
Kuraghaj mesaghoj kaj nova celo.
Lastatempe, "Bogota Esperanto-Klubo" ricevis kuraghigajn mesaghojn pri ghia agado. Certe, ili stimulas nian deziron aldoni pecon da grundo al la vasta kampo de Esperanto. BEL baldaú eniros en alian entreprenon jam jure permesita. Tio i.a. respondas al nia celo labori en la fakoj de kulturo, komerco kaj turismo. Ni pensas ke aliaj homoj aú entreprenoj, kun similaj intencoj iamaniere kunfandighos kun niaj projektoj kaj realighoj. Ni esperas kaj konfidas.
KEL- Fusagasugá kaj notinda vojagho!!
La 18-an de aúgusto, "torento" de esperantistoj, amikoj kaj simpatiantoj de la internacia lingvo Esperanto, movilizos sin tien por ghui kaj partopreni la fondon de nova KEL-grupo en tiu bela kaj kultura urbo de la provinco "Cundinamarca" (Kundinamarka). Tulua, lulilo de novaj kaj promesplenaj esperantistoj, baldaú renkontighos kun sia frata grupo en "Fusa", ankau centro por novaj esperoj, por plenumi diversajn taskojn rilate al la revo de Zamenhof, de vi kaj de ni chiuj.
Kun Koreanoj
Tiuj, kiuj deziras korespondi kun karaj koreanoj, povas direkti siajn mesaghojn al S-ro LEE-Yung-kee: esperant@unitel.co.kr
Reklamoj chi tie por vendado aú por intershangho
La Sankta Biblio (en Esperanto) US$ l2
La Sankta Biblio (bela, katolika versio en la hispana) $40.000filatelo: Veraj juveloj!! Kvin filatelaj kuvertoj kun stampo pri la "Kvara Kolombia Renkontigho Esperantista", okazinta en Bogoto, en la jaro 1995, kun poshmarkoj pri la 50-a fondo de "Unighintaj Nacioj". Chiuj kostas: US$45
Redaktoris: Santiago Alvarez
Retadreso Bogotá - Colombia
santialv@multi.net.co
Posxtkesto 54800